Ĉu »Morto al ĉiuj Araboj!« punenda?

Dan M.S-ro Dan M. promenis en Marto 2018 kun konatuloj tra la Germana urbo Hannover. Ĉar li tiam kriis: »Morto al ĉiuj Araboj!« kaj ĉe-estanto denuncis lin, prokuroro akuzis s-ron Dan M. pro fi-agitado kontraŭ popolo (§ 130 kriminala kodo). En Januaro nun kortumo en Hannover kondamnis lin al monpuno: 1’350 EUR (aŭ 90 tagoj en malliberejo) pro kontraŭ-popola fi-agitado.

Mi hontas pri ĉi-tiu verdikto. Kial? Ĉar Germana juĝisto – eble malice – evidente neglektis gravajn faktojn.

Dan M. estas Judo. Li devas ĉiu-tage sperti, ke la malamo kontraŭ Judoj pli kaj pli kreskas en Germanujo. Denove! Spite al multaj paroladoj de Germanaj politikistoj pri aparta responso de la Germanoj por la Judoj.

Kelkaj ekzemploj de la malamo kontraŭ Judoj – nur el Berlino

juna Judo fuĝas(1) Judaj lernantoj suferas pro mahometanoj en lernejoj. Ofendoj, minacoj, atakoj. »Se Judo estus en la klaso, mi mortigus lin«, diris Arabo en Berlina lernejo. Aliaj mahometanoj nomas Judojn fek’-israelanoj, fek’-judoj ktp. Kion faras instruistoj kaj estroj de la lernejoj por protekti la viktimojn? Ili provas silentigi la aferojn kaj rekomendas, ke Judoj ne malkaŝu sian judecon. Ĉu kaj la politikaj responsuloj, kion faras ili? La Berlina senatano de edukado ekzemple malpermesis al la instruistoj paroli kun ĵurnalistoj pri ĉi-tiuj aferoj. [Judoj denove fuĝas] [Judaj lernantoj devas fuĝi]

(2) Berlino, ĉefurbo de Germanujo, estas regata de maldekstruma koalicio de la Socialdemokrata Partio (SPD), la partio La Maldekstruma (Die Linke) kaj la Verduloj (Bündnis 90/ Die Grünen). La Reganta Urbestro Michael MÜLLER (SPD) partoprenis je la 16a de Marto 2017 manifestacion organizitan ankaŭ de islama organizaĵo observata de la Germana enlanda sekreta servo (Verfassungsschutz) pro suspekto de kontraŭ-konstitucia agado. Petoj de la judaro al MÜLLER, ke li ne partoprenu ĉi-tiun manifestacion restis malsukcesaj. La Simon-Wiesenthal-Centers konsideris enlistigi Michael MÜLLER en la liston de kontraŭ-judismo. [Judaj lernantoj devas fuĝi]

ege malgrasiĝintaj postvivintoj de la koncentrejo Aŭŝvico, 1945
postvivintoj de la koncentrejo Aŭŝvico, 1945

(3) Je la 13a de Aprilo 2018 la Germana Sono-Akademio aranĝis en Berlino imponan okazaĵon por premii muzikistojn per la muziko-premio ECHO 2018 (eko). Kandidatoj estis ankaŭ la Marokana repo-kantisto Farid Bang kaj la Germana Kollegah, inter alie pro kanto kun la lineo: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj«. Tamen la vizitantoj de la okazaĵo – artistoj, aktoroj, kantistoj, politikistoj – venis amase. Oni aplaŭdis, kiam ĉi-tiuj judajn-malamantoj ricevis premion, kaj dancis poste dum ludis ĉi-tiu fia kanto. [Kollegah & Farid Bang]

(4) En Berlino, ĉefurbo de Germanujo, manifestacias ekde 2015 mahometanoj kaj krias: »Judojn en la gason!« En la koncentrejo Aŭŝvico la nacia-socialistoj murdis amasojn da viktimoj per gaso (Zyklon B), produktita fare de la firmao Tesch & Stabenow, kiu en 1979 fuziis kun alia entrepreno kaj nun nomiĝas Testa GmbH. Kadre de ĉi-tiuj manifestacioj oni regule forbruligas flagojn de la ŝtato Israelo. Promeni tra Berlino kun kipao, la tradicia Hebrea kapvesto, estas intertempe denove danĝere, almenaŭ tra kvartaloj en la mano de la mahometanoj.

Kio faras, kio diras la Centra Konsilantaro de la Judoj en Germanujo? Ĝi preferas kulpigi la novan konservativan partion Alternativo por Germanujo por ĉi-tiu evoluo. Kiel ankaŭ la plej multaj Germanaj politikistoj kaj gazetaro. Eĉ la grupo da Judoj kadre de ĉi-tiu partio estus kulpa. Eminentuloj de la judaro havas alian opinion.

Henryk M. BRODER, ĵurnalisto:

»La staton de la komencoj la Germana socio jam delonge pasis. La malnova antisemitismo […] estas anstataŭita de importita malamo kontraŭ Judo«

Karl LAGERFELD, vestojn-kreinto:

»Ni ne povas mortigi milionojn Judojn kaj milionojn de iliaj plej akraj malamikoj venigi en la landon«

Michael WOLFFSOHN, historiisto:

»Ŝtato havas la devon protekti siajn civitanojn. Evidente nia ŝtato plenumas tion koncerne la Judojn ne plue komplete«

karl lagerfeld oni ne povas

Kio okazis senpere antaŭ ol la delikto de Dan M?

Komence de Marto 2018 promenis 600 homoj kadre de »kipao-promenado« tra la centro de la urbo [Hannover]. Ĉe Steintor (Stona Pordego) eskalis (akriĝis) la situacio. Per frazoj kiel »Judojn en la gason«, »Kapon detranĉi« kaj »Demetu la fek’ ĉapon« insultis grupo da evidente eksterlandaj junuloj la kipaon-portantojn. La Juda partoprenanto Dan M. (44) reagis kolere al la malamo, kriis »Morto al ĉiuj Araboj!« (propra traduko, fonto: honestlyconcerned.info)

Atestanto raportis krome, ke la evidente arabdevenaj junuloj kadre de sia inter-babiladoj parolis pri »fek’-judoj«, kiujn oni brulmortigu por poste pisi sur la cindron. Policistoj arestis la Judon pro ties kolera reago, sed ne la judajn-malamantajn kaj ofendintajn junulojn. (fonto: Hannoversche Allgemeine)

Germana juĝisto laŭ plej malbona tradicio

juĝisto Michael SiegfriedJuĝisto D-ro Michael SIEGFRIED kondamnis do viktimon de kontraŭ-juda malamo pro kontraŭ-popola fi-agitado. Evidente sen konsideri la Germanan historion, la apartan Germanan responson pri la Judoj, la kreskantan kontraŭ-judan malamon en Germanujo fare de mahometanoj kaj la senperan atakon antaŭ ol la eksplodo de kolero fare de Dan M. Ĉu pro ne-scio? Ĉu pro stulteco? Ĉu pro profunda (sed kaŝa) kontraŭ-juda malamo? Juĝisto D-ro Michael SIEGFRIED estas hontindaĵo por Germanujo. Li eble respektas la literojn de la kriminala kodo, sed li neglektas artikolon 1 de la Baza Leĝo de Germanujo:

»La digno de la homo estas netuŝebla. Ĝin estimi kaj protekti estas devo de ĉiu ŝtata potenco.«

Ĉu juĝisto D-ro Michael SIEGFRIED atendas, ke Judoj denove silentas kontraŭ la malamo kaj akceptas tion? Ĉu ili aplaŭdu, kiam mahometanoj postulas: »Judojn en la gason«? Ĉu li vere ne ekkonas, ke mortigado per gaso estas por Judo vere netolerebla ofendo? Kia juĝisto? Kia Germano? Kia homo? Kial li ne ekkonas, ke en ĉi-tiu kazo Judo faris necesan sindefendon? Germana gazetaro kaj artikoloj en Facebook ktp. raportas jam jarojn pri tre indulgemaj verdiktoj kontraŭ eksterlandanoj fare de Germanaj juĝistoj pro ties kulturoj, moroj kaj devenoj. Ke nun Germana juĝisto kondamnas Judon, ĉar tiu nur defendis sin, havas novan, vere naŭzan kvaliton.

Ke nek dekstrumuloj nek bonuloj protestas pro tio … Nu jes, ili ja preferas favori mahometanajn farintojn anstataŭ protekti Judajn viktimojn.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s