Publika ekzekuto en Irano pro samseksemo

laŭ artikolo de Luis Baylón

La sekvoj pro la leĝo kontraŭ samseksemo varias laŭ la deklaroj de la akuzitaj kaj atestantoj

Mideast Iran Saved From The Gallows
el arĥivo de ASSOCIATED PRESS

Irano estas ŝtato kun mahometana plimulto, kie ŝario validas, la leĝaro laŭ la ordonoj de islamo, kiu postulas korpajn punajn al tiuj, kiuj malatentas ĝin. Samseksemo estas unu el la plej akre punataj krimoj, ĉar homoj, kiuj seksumas kun homoj de la sama sekso, estos mortigitaj.

31-jara viro estis je la 10a de Januaro publike pendigita en la urbo Kazeroon.

La viro estis kondamnita al morto pro kidnapado de du neplenaĝuloj. Kvankam oni ne povis pruvi, ke li sekse perfortis la 15-jarajn junulojn, li estis kondamnita pro seksa perforto.

La Irana leĝo ordonas, ke en kazo de kidnapado la farinto estos kondamnita al malliberejo. En ĉi tiu kazo la supozite seksa atakanto estis mortigita, raportas Irana agentejo.

Mideast Iran Execution
La loka loĝantaro kolektiĝas por spekti la ekzekutadon

Fakte okazas kondamnoj sen rajto je laŭ-orda proceso kadre de kortumo. Batalantoj por homrajtoj dokumentis en Irano, ke okazis similaj kazoj, ke post enkarcerigo viroj, kiuj malkonfesis la riproĉojn, estis ekzekutitaj.

Seksumado laŭ leĝo povas varii.

Dum preskaŭ 40 jaroj post la islama revolucio en Irano estis ekzekutitaj preskaŭ 80’000 homoj pro seksumado.

Kiam estis la seksumado de du viroj laŭ ambaŭa libera volo, la aktiva (kiu enpenetras kun sia peniso) ricevas 100 vipo-batojn, la pasiva (do kiu akceptis la penison en sia anuso) estos mortigita.

Mideast Iran Hanging
La morto-puno estas parto de la islama juro

Se la pasiva pretendas, li estus viktimo de la aktiva, li restas senkulpa kaj la alia, la aktiva estos mortigita.


fonto:

Ejecutan públicamente a hombre acusado de homosexualidad en Irán (artikolo de 2019-01-28) [ĉi tie]

Unu komento

  1. Verŝajne la amikoj de la islama faŝismo kontraŭ-argumentos, ke estus unu el kelkaj unikaj kazoj. Jes, certe: 80’000 unikaj kazoj en nur unu lando. Mi ja komprenas. Ĉu la viktimoj de Mao Zedong, Pol Pot, Robespiero, Stalin kaj aliaj bonuloj estis ankaŭ nur unikaj kazoj?

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s