Maldekstrumuloj Protektas Kripligon de Generaj Organoj en Germanujo

teksto-versio

En Februaro 2019, maldekstrumuloj kaj kristan-demokratoj en Germana parlamento perfidis la virinojn, rifuzante proponon agi kontraŭ la kripligado de inaj generaj organoj.


kripligo de generaj organoj - komunismoSamideano Franz KNÖFERL (el Germanujo) atentigis min, »ke la plej gravaj decidoj de la lastaj 120 jaroj (eki demokration, eki virinajn rajtojn, eki pli-justan kunvivon, eki la klimato-pli-protekton k. a.) ekis en politike maldekstr[um]aj movadoj«. Kaj koncerne la TEJO-revuon Kontakto, ties redaktanton mi estis kritikinta pro klare maldekstruma artikolo, li aldonis: »kaj internacia revuo jam pro mem-kom[p]reno kaj mem-difino ne povas esti politike dekstr[uma] do malinternacia. Mi tute ne ŝatas iu[n] ajn nacia-egoismon«.

Tiel la bela, maldekstruma teorio!

Mi havas kontraŭan, laŭ mi plorindan ekzemplon el la praktiko de maldekstrumuloj:


Je la 12a de Februaro 2019, la frakcio Alternativo por Germanujo en la landa parlamento de Nordrejn-Vestfalio (parto de Germanujo) proponis decidi jenan postulon kontraŭ la kripligado de generaj organoj:

La landa parlamento postulu al la landa registaro:

(1) Tiuj, en § 4 alineo 1 de la leĝo pri kunlaborado kaj informado en la por-infana protektado listigitaj laboruloj, estu pli vaste klerigataj pri la malpermeso de kripligo de inaj generaj organoj. Al ili estu proponitaj sufiĉe-kvante koncernaj kursoj, kaj ili estu informataj pri la juraj kondiĉoj sciigi la ŝtatajn instancojn por junuloj kiel bazo de necesaj laŭ-leĝaj esploradoj.

(2) La konsultejoj por viktimoj de kripligo de generaj organoj estu subtenataj tiel, ke eblas adekvataj klerigadoj kaj ke la publiko estas informata pri ĉi tiuj konsultejoj.

(3) Iniciatu kampanjon de klerigado inter rifuĝintoj, por informi pri la jura situacio en Germanujo, aparte pri la malpermeso de kripligo de inaj generaj organoj enlande kaj pri la eble juraj sekvoj koncerne faron en eksterlando.

(4) Estonta evoluo-helpo estu ligata al la preteco de la ricevantaj ŝtatoj batali kontraŭ la kripligo de inaj generaj organoj.

(5) Regule esplori la staton koncerne la kripligon de inaj generaj organoj en Nordrejn-Vestfalio por poste decidi pri pluraj paŝoj.

(fonto germanlingva: 2019-02-12 Antrag der Fraktion der AfD [ĉi tie])

Atentu! La esperantigita teksto estas forte »glatigita«, por ke oni pli bone komprenu ĝin. La Germana, jura teksto estas nur tre malbone komprenebla; ĝenerala problemo en Germanujo.

kripligo de generaj organoj - afiŝo de AfD (kun tradukaĵo)

La maldekstrumuloj – socialdemokratoj kaj verduloj – kaj la kristan-demokratoj rifuzis ĉi tiun proponon je la 22a de Februaro 2019, la liberal-demokratoj detenis sin de la voĉdonado.

En la landa parlamento de Nordrejn-Vestfalio estas kvin frakcioj: kristan-demokratoj (CDU) kun 72 parlamentanoj, social-demokratoj (SPD) kun 69, liberal-demokratoj (FDP) kun 28, verduloj (Grüne) kun 14 kaj 13 parlamentanoj de la Alternativo por Germanujo (AfD); laŭ komuna opinio de la aliaj partioj, la Alternativo por Germanujo malamus demokratojn, eksterlandanojn, Judojn, mahometanojn, samseksemulojn, virinojn … kaj estas pro tio ekstreme-dekstruma (eble eĉ faŝisma, nazia) partio. … sekve oni ĝenerale ne akceptas, subtenas aŭ nur toleras proponojn el ĝiaj vicoj.

En 2017 la Federacia Oficejo de Kriminala Polico – kiel anstataŭanto por la tuta Germana registaro kaj la tuta Germana administracio – deklaris, ke ĝi ne plue nomos la Alternativon por Germanujo ekstreme-dekstruma. La Alternativon por Germanujo gvidas s-ino D-ro Alice WEIDEL, samseksema virino. Kaj eksterlandanoj kaj Judoj kaj samseksemuloj estas membroj de ĉi tiu partio (kun parte propraj grupoj kadre de la partio). Sed faktoj ne gravas por kelkaj maldekstrumuloj.

kripligo de generaj organoj - Herbert ReulLa politikisto de la Alternativo por Germanujo, Thomas RÖCKEMAN, estro de la frakcio en la landa parlamento de Nordrejn-Vestfalio, faris proponon pri kriminala proceso kontraŭ Herbert REUL, kristan-demokrata ministro por internaj aferoj en Nordrejn-Vestfalio, pro korpa vundigado kiel oficisto [germanlingve: Körperverletzung im Amt]. En Nordrejn-Vestfalio vivas ĉirkaŭ 10’000 knabinoj kaj virinoj kripligitaj je la generaj organoj, kromaj 2’000 estas en danĝero. Kvankam § 226a de la kriminala kodo ekde 2013 malpermesas tion, ĝis nun estis eĉ ne unu koncerna proceso. Parlamentano RÖCKEMAN supozas nun, ke la ministro por internaj aferoj Herbert REUL almenaŭ toleras ĉi tiujn krimojn per ne-agado.

Dume maldekstrumuloj ĉiam denove perfidas demokratojn, handikapitojn, infanojn, liberpensulojn, ne-mahometanojn, ordinarulojn, samseksemulojn, virinojn … kaj ankaŭ viktimojn de kripligado de generaj organoj ktp, la Alternativo por Germanujo provas protekti la Germanajn civitanojn kaj iliajn gastojn.

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s