UN – Eldorado por Pedofiliaj Krimuloj

[printebla teksto de la artikolo]

Peter Newell, pedofiliulo
Peter Newell, unu el la plej altaj oficistoj en la vicoj de UN … kaj pedofiliulo

Peter NEWELL havas 77 jarojn, li estis kadre de UN la plej alta protektanto de infanoj … kaj estas kondamnita nun pro seksa perforto de infanoj. Germanaj ĵurnalistoj prisilentas tion. Kroma pruvo, ke en Germanujo estas mensogo-gazetaro (germanlingve: Lügenpresse).

Peter NEWELL estis eminenta aktivulo de UNICEF (Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj). Li predikis al aliaj moralon, decon, respekton kaj atenton por infanoj. Kaj li mem fi-uzis sian oficon por plenumi siajn perversajn dezirojn. En la 1990-aj jaroj li gvidis la Komisionon por Infanoj kaj Perforto en Britujo, li estis kun-aŭtoro de la UNICEF-manlibro Konvencio pri la Rajtoj de la Infanoj, gvidlibro por la registaroj mondvaste.

En Britujo li gvidis kampanjon kontraŭ vangofrapoj al infanoj. Li skribis:

»La esploradoj pruvas, kaj ĉiuj formoj de perforto, inkluzive de seksa fi-uzo kaj ekspluatado, havas potenciale seriozajn mallonge- kaj longe-tempajn sekvojn pri la evoluo de la infanoj.«

Dume li publike batalis kontraŭ gepatra perforto – en la Eŭropa Unio oni kondamnis Francujon kaj ses kromajn ŝtatojn pro mankantaj leĝoj kontraŭ batoj al infanoj – li mem perfortis sekse infanojn. Peter NEWELL estis membro de diversaj organizaĵoj por la rajtoj de infanoj: Alianco por Rajtoj de Infanoj, Children Are Unbeatable! (CAU!), karitata organizaĵo Barnardo, por-infana helpo-asocio en Afriko Approach.

Liaj krimoj okazis en la 1960-aj jaroj; la viktimoj bezonis evidente multajn jarojn por trovi la forton kaj kuraĝon fine denunci la farinton en 2016.


UN – Eldorado por pedofiliaj krimuloj - perforto 3En 2017 la publiko estis sciigita, ke UN-oficistoj perfortis 60’000 virinojn kaj infanojn en Haitio. Ĉu UN estas Eldorado por pedofiliuloj? Prof. Andrew MACLEOD, iam gvidanta reprezentanto de UN, supozas, ke ĉirkaŭ 3’300 pedofiliuloj laboras kadre de la organizaĵoj de UN. Miloj da tiaj krimuloj celas ĝuste tie labori, kie estas amasoj da protektendaj virinoj kaj infanoj. MACLEOD atentigis, ke ĉi tiu skandalo havas la grandecon kiel tiu en la Romo-katolika eklezio. Ambaŭ organizaĵoj klopodas sin balai la aferon sub la tapiŝon.

»Estas dek-miloj da helpantoj mondvaste kun pedofiliaj emoj, sed kiam ili surhavas UN-ĉemizon, tiam neniu demandos, kion ili intencas. Ili ĝuas senpunecon por ke ili povas fari, kion ili volas fari. Tio estas ĉie en la helpo-branĉo.«

UN – Eldorado por pedofiliaj krimuloj - perforto 7Associated Press informis, ke do averaĝe 20 perfortoj ĉiutage okazas fare de helpantoj de UN … kaj la ĵurnalistoj de la ŝtataj televidaj stacioj silentas pri tio. La impostpagantoj krome pagas la farojn.

Sole la Usona prezidento Donald TRUMP atentigis je la 21-a de Decembro 2017 al tiuj gravegaj krimoj kontraŭ la homrajtoj, la koruptado kaj la mondvasta kriza stato. Pli kaj pli multaj ne-registaraj organizaĵoj estas suspektataj. La egalaj organizaĵoj, kiuj nun pledas por rajtoj de enmigrantoj.

Por ne damaĝi la ankoraŭ pli-malpli bonan renomon de UN, la plej multe maldekstrumaj ĵurnalistoj prisilentas la fakton, ke la plej alta protektanto de la infanoj estis kondamnita je preskaŭ sep jarojn en malliberejo pro seksa perforto de infano.


fontoj:

2018-02-16 Children’s rights activist Peter Newell jailed for abuse [ĉi tie]

2018-02-16 Top UNICEF children’s rights campaigner – who led UK’s anti-smacking campaign – is jailed for rape of boy, 13, in latest charity sex scandal [ĉi tie]

2018-02-17 Childrens Rights Activist Peter Newell Jailed for Abuse Wife Rachel Vanessa Hodgkin Secretary at Coram Childrens Legal Centre [ĉi tie]

2019-03-09 UNO: Höchster Kinderschützer wegen Vergewaltigung von Kindern verurteilt [ĉi tie]

2019-03-11 Oberster Kinderschützer der Welt ist Kindervergewaltiger: Die UNO – Eldorado für Pädophile [ĉi tie]

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s