Maldekstrumuloj perfidas samseksemulojn en la islama mondo

ŝtonumado 2La Usona retejo »Gay Star News« informas, ke la Azia ŝtato Brunejo komence de Aprilo enkondukos la ŝarion kiel kriminalan kodon. Ekde tiam oni ŝtonumados samseksemulojn pro malĉasteco.

La islama sultan’-lando jam nun punas samseksemulojn. Sed la kreskanta islamigo de la lando pli-akrigas la situacion. Juĝistoj rajtos ordoni, ke oni krome batadas la mort’-kondamniton per vipo antaŭ ol fine ŝtonumadi lin.

En multnombraj islamaj ŝtatoj – de Irano ĝis Pakistano – oni ekzekutas samseksemajn virojn. Ofte oni ĵetas ilin de altaj domoj, pendigas ilin al gruoj, por poste ŝtonumadi ilin.

Fakuloj atendas, ke Brunejaj juĝistoj rapide aplikos la novan leĝon. »Fariĝos terure!« – tiel koncernato. La sultano de Brunejo ekde 2014 intencas ĉi tiun akriĝon. Sen sperti internacian proteston! Brunejo estas unu el la plej riĉaj landoj de la mondo kaj pretekstite liberale islama.

Maldekstrumuloj perfidas samseksemulojn en la islama mondo - sultano de BrunejoAl kritiko de »nekredantoj« respondis sultano Hassanal Bolkiah:

»Brunejo estas de Alaho benita lando kaj ne bezonas permeson de iu ajn por voli la islamon kiel nacian religion. Same ni ne demandos, kiam ni enkondukos la ŝarion kiel bazon de la juro. Alaho montras al ni la ĝustan vojon.«

Maldekstrumuloj perfidas samseksemulojn en la islama mondo - David BergerLa Germana publicisto David BERGER atentigas, ke samseksemuloj en islamaj landoj ofte sentas sin iel perfidataj de siaj »okcidentaj fratoj«. La plej-ofte maldekstrumaj reprezentantoj de la samseksemula movado en Eŭropo, Usono ktp evitas kritikon je islamo: kritiko je islamo estus rasisma kaj malameca. Nur kritiko je kristanismo estus akceptebla.

Ne nur samseksemuloj devas timi mort’-punon. La ŝario minacas ankaŭ ateistojn, kristanojn kaj antaŭ ĉio konvertiĝulojn. Ŝtelistoj »nur« perdos manon aŭ piedon.

Maldekstrumuloj perfidas samseksemulojn en la islama mondo - ŝtonumado


fontoj:

  • Philosophia Perennis: Mulimisches Sultanat Brunei führt Steinigung für Homosexuelle ein (2019-03-21) [ĉi tie]
  • BILD: Homosexuelle sollen zu Tode gesteinigt werden (2019-03-25) [ĉi tie]
Advertisements

Unu komento

  1. Bonvolu ne kunfandigi la ŝaria’n kun la huduŭd’ : nur ĉi-lasta esprimo rilatas kun la punoj barbaraj bone konataj. La ŝaria’, tute male, temas pri leĝoj sen ebleco iu ajn de partana interpreto aŭ negoco. Ideale, komputila algoritmo estus la ununura bona juĝisto por dedukti kaj prononci la verdikton.

    Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s