Usono punas Kubon pro subtenado al Venezuelo

Usona registaro minacis plurfoje Kubon apliki kontraŭ-agojn, se Havano plu subtenas la Venezuelan registaron de Nicolás MADURO. Vaŝingtono konsideras leĝon ne-aplikatan ekde 1996 denove aktivigi por devigi la insulan ŝtaton sekvi Usonon.

ley helms burtonEkde la jaro 1996 ĉiu prezidento de Usono deklaris la deciditan »Helms-Burton Act« ne-valida per prezidenta veto. Ĉi tiu leĝo [Helms-Burton Act] intencas plu pli-akrigi la sankciojn kontraŭ Kubo. Jam la preamblo klarigas, ke la celo estas la renverso de la Castro-registaro. En sekcio III la aŭtoroj celas puni privatajn personojn, kiuj komercas kun Usona privata propraĵo en 1959 konfiskita kaj ŝtatigita fare de la Kuba registaro. La aplikado de la leĝo estas fakte malfacila kaj kongruas apenaŭ kun la internacia juro.

John BOLTONSed tio ne ĝenas la Usonan registaron de Donald TRUMP aktivigi unue-foje la »Helms-Burton Act«, kion raportas la novaĵo-agentejo Reuters. La nacia konsilanto pri sekureco de TRUMP, John BOLTON, prezentos hodiaŭ [2019-04-17] en la urbego Miami en Florido la novajn paŝojn kontraŭ Kubo. Ke BOLTON faros la paroladon en Florido, ne estas hazardo. En Florido troviĝas granda Kuba komunumo de ekzilantoj, kiu ja koncerne la balotadon de la prezidento en la sekvonta jaro eble estos decidanta balotantaro en tiel-nomata »swing stata« [ŝanĝanta ŝtato].

John BOLTON minacis plurfoje Kubon je sankcioj pro ties subtenado al Venezuelo sub la registaro de Nicolás MADURO. Li nomis la Kariban ŝtaton kune kun Nikaragvo kaj Venezuelo la »trojkon de tiraneco«.

rumo el KuboLa Usona ministerio de justico agnoskis pasintjare de 5’913 entreprenoj kaj privataj personoj la rajton procesi, tuj kiam la leĝo estos ne plue blokita fare de prezidento. La monpostuloj havas eble entutan valoron de ĉirkaŭ ok miliardoj da Usonaj dolaroj. Oni atendas inundon da kromaj procesoj, tuj kiam la leĝo estos aktivigita.

La ambasadoro de la Eŭropa Unio en Havano, Alberto NAVARRO, diris pri ĉi tiu evoluo:

»La eksterteritoria aplikado de la Usona embargo estas kontraŭ-leĝa, kontraŭ la internacia juro kaj, laŭ mia opinio, senmorala.«

Oni atendas, ke BOLTON anoncos en Miami kromajn sankciojn kontraŭ Kubo.
Ĉi tiuj punagoj eble instigos, ke multaj Usonaj, Kanadaj kaj Eŭropaj entreprenoj sin retenas de la insula ŝtato, ĉar la »Helms-Burton Act« rekte koncernas ilin. Per tio la registaro sub Donald TRUMP detruus la komencantan normaligadon de la interrilatoj al Kubo fare de sia antaŭulo Barack OBAMA kaj reirus al la malnova stato.

La Kuba prezidento formulis pli draste kaj diris:

»… la malsekuraj interrilatoj al nia lando estas establitaj denove sur la plej malbona nivelo […] kaj provas aktivigi la malam-plenan leĝon Helms-Burton Act, kiu ĝenerale celas rekonduki nin al [la tempoj], kiam ni estis sklavo-ŝtato de alia imperio.«


privata tradukaĵo de la artikolo »USA bestrafen Kuba wegen Unterstützung für Venezuela«, de RTdeutsch (2019-04-17) [ĉi tie]

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s