Nova ĵurnalisma perlo el la plumo de Albert AUBIN

Je la 19a de Aprilo Albert AUBIN disvastigis novan artikolon: Milo da Kubaj migrantoj ĉe la Meksika landlimo [ĉi tie]

Ĉu vere migrantoj? Kia propagandaĉa esprimo! Mi migras tra la naturo, tra pejzaĝo pro ties beleco. La Kubanoj estas elmigrantoj, kiuj forlasis sian hejmlandon por trovi pli komfortan vivon. Inter ili gepatroj, kiuj devigas siajn idojn iri ne-sekuran vojon al ne-certa celo kun dubindaj kondiĉoj. Ili forlasis Kubon eble pro malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj. Kaj ili iras nun tien, kie vivas kaj regas la responsuloj de la plej gravaj ekonomiaj problemoj de la Kuba popolo. Ĉu ili estas stultaj, egoismaj aŭ konscie perfiduloj de la propra nacio? Mi ne scias.

Kubaj elmigrantoj
Kubaj elmigrantoj (foto de Reuters/ Jose Cabezas)

Ili forlasis Kubon, sian hejmlandon. Tiu estas homrajto.

Artikolo 13
(1) …
(2) Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon.

(el La Universala Deklaracio de Homrajtoj)

Ili celas nun enmigri en Usonon. Sed ia rajto de enmigrado ien ne ekzistas. Mi dubas, ke ili posedas vizojn por laŭ-leĝe tra-paŝi la limon inter Meksiko kaj Usono. Sed eblas, ke la Kubaj »rifuĝintoj« tamen havas bonajn ŝancojn esti akceptotaj en Usono. Ne pro humanismaj kialoj! Pro propagando:

Vidu, Kubaj familioj fuĝas amase al ni, al Usono, la hejmlando de demokratio kaj prospero, por liberigi sin el la diktaturo en Kubo. Vivu la Usona maniero vivi!

Kvazaŭ utilaj idiotoj, ili havas eble bonŝancon esti akceptotaj en Usono. Kaj tiam? Ĉu la Kubaj infanoj ricevos ankaŭ en Usono senkostan lakton en la lernejoj? Kiam ili bezonas kuraciston kaj medikamentojn, ĉu tiam ili ricevos pli-malpli senkostan helpon? Ĉu la teroristoj de iamaj Kubanoj en Florido helpos ilin trovi loĝejojn, laborlokojn, sekuran estontecon? Ĉu pro altruismo? Atendu ni la daŭrigadon de la afero! Almenaŭ al la infanoj mi deziras ĉion bonan.

Kroma post-rimarko: Post la Dua Mondmilito, mizero regis super multaj partoj de Eŭropo. Homoj malsatis, rifuĝintoj vagis tra la landoj, multaj havis nenian ejon por ripozi. Kelkaj el ili elmigris, jes. Sed multaj mizeruloj komencis rekonstrui – brikon post briko – siajn domojn, vilaĝojn, urbojn kaj siajn landojn. Ofte faris tion virinoj, ĉar la viroj estis mortintaj pro la milito aŭ estis ankoraŭ arestitaj en foraj landoj.

virinoj inter ruinoj
virinoj inter ruinoj (foto de votava/ imagno/ picturedesk.com)

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s