Kristanaj filmoj, kie vi estas?

Estis bona tradicio en Germanujo, ke televidaj elsendo-stacioj – ŝtataj kaj privataj – prezentas okaze de Kristnasko kaj Pasko klasikajn filmojn ĉerpitajn el La Biblio. »Quo Vadis« (Kien vi iras, 1951), »La vestaĵo« (The robe, 1953), »La dek ordonoj« (The ten commandments, 1956), »Salomono kaj la Reĝino de Ŝeba« (Solomon and Sheba, 1959), »Reĝo de la reĝoj« (King of kings, 1962), »La plej granda historio iam rakontita« (The greatest story ever told, 1965) kaj aliaj.

Sed ĉi tiu tradicio evidente finiĝas ekde du, tri jarojn. Laŭ sperto mia kiel televido-spektanto. Ĉu la Germana televido intencas forpeli la kristanismon? Ĉu oni celas humiligi la kristanojn?

Ju pli da mahometanoj disvastigas sin – kontraŭ-leĝe – en Germanujo, des pli da signoj de la kristanismo malaperas el la publiko. Anstataŭ rezistado kiel en 1529 kaj 1683, vasta kapitulacado nun.

La Germana kardinalo Reinhard MARX ekzemple rifuzas eĉ la tradician esprimon »christlisches Abendland« (kristana okcidento) por ne aflikti la mahometanojn. Estas la sama kardinalo, kiu propravole demetis sian krucon, kiam li vizitis 2016 la Templan Monton en Jerusalemo. Li kaj kromaj episkopoj Romo-katolikaj kaj evangeliaj.

kardinalo kaj episkopoj sen siaj krucoj, 2016
kardinalo kaj episkopoj sen siaj krucoj, 2016

Kiam eĉ eminentuloj de la eklezioj perfidas la kristanan heredaĵon, la kristanan kredon, tiam ankaŭ ŝtataj televidaj elsendo-stacioj rajtas agi tiel?


Ekde 2015 venis amasoj da eksterlandanoj en Germanujon. Korektajn nombrojn prisilentas la Germana registaro. Plejparte ili tra-paŝis kontraŭ-leĝe la limon. Apenaŭ iu el ili estas rifuĝinto laŭ Ĝeneva Konvencio. Preskaŭ neniu el ili rajtas ricevi azilon en Germanujo. Tamen ili restas ĉi tie, ricevas loĝejojn aŭ almenaŭ komfortan lokon por ripozi, ricevas monon, helpon, subtenon. Pli multe ol senhejmuloj (pli ol unu miliono vivaĉas en Germanujo), pli multe ol malriĉaj pensiuloj (preskaŭ unu miliono en la lando), kiuj parte kolektas botelojn el rubujoj, pli multe ol familioj sen lumo en la loĝejo (pro la tro altaj prezoj) aŭ ol infanoj, kiuj devas iri en la lernejon sen antaŭe matenmanĝi

Regantaj partioj kaj gazetoj postulas bonvenigi ĉiujn eksterlandanojn … kaj prisilentas la ŝarĝojn por la Germanoj. Pli kaj pli multaj ordinaruloj timas diri sian veran opinion pri tio. Kiel en aliaj diktaturoj. La legantoj denove legas »inter la linioj« de la gazetoj. Ekde 2018 Germanujo havas ree cenzuron; aroj da cenzuristoj ne-igas kritikajn artikolojn, komentarojn ktp. en Facebook, Twitter kaj YouTube. La libera opinio-esprimo mortas en Germanujo. Kiu malgraŭe kritikas kaj eble eĉ protestas, estas nomata dekstrano, rasisto, faŝisto, nova-nazio, fi-agitanto. Li povas eĉ perdi sian laboron … kaj siajn amikojn.

Multaj Germanoj sentas timon. Virinoj pro Afrikaj kaj Arabaj viroj, Judaj lernantoj kaj samseksemuloj pro mahometanoj, ordinaruloj nokte en la stratoj kaj vagonaroj. Pli kaj pli multaj Germanoj aĉetas armilojn. Politikistoj pretendas, ke ĉi tiuj homoj nur sentus erare. Ili rekomendas nokte uzi taksion. La urbestro de Berlino, ĉefurbo de Germanujo, aĉetis novan profesian aŭtomobilon por sia sekureco: ĉirkaŭ 320’000 EUR.

Paŝon post paŝo profesiaj mahometanoj regas super Germanujo kun helpo de Germanaj politikistoj kaj eminentuloj. Forpeli kristanajn filmojn el la televido estas nur malgranda briko.


Koncernaj artikoloj:

  • Miaj novaj najbaroj: mahometanoj (2018-01-26) [ĉi tie]
  • Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo (2018-04-13) [ĉi tie]

Unu komento

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s