Kial katolikaj funkciuloj avertas pri la Alternativo por Germanujo?

Thomas STERBERG, 2018 (fonto: Die Tagespost)
Thomas STERBERG, 2018 (fonto: Die Tagespost)

Prof. Thomas STERNBERG estas kristan-demokrata partio-politikisto kaj prezidento de la Centra Komitato de la Germanaj Katolikoj [retejo], do la plej alta reprezentanto de la katolikoj en Germanujo apud la eklezio. En intervjuo kun domradio.de s-ro STERNBERG avertis pri risko baloti* partion, kiu plej akre kritikas la kristan-demokratan*. [ĉi tie] Ĉu misuzado de lia ofico?

La partio, pri kiu li avertis, estas la Alternativo por Germanujo (ApG) [retejo]. Post sia fondiĝo, ĉi tiu partio kritikis antaŭ ĉio la komunan valuton Eŭro; aliaj partioj en la Germana federacia parlamento aplaŭdis la komunan monon. Post kiam ekde 2015 amasoj da eksterlandanoj – kontraŭ la Baza Leĝo, kontraŭ la Germana leĝaro kaj kontraŭ internaciaj traktaĵoj – envenis en Germanujon, ApG komencis koncentriĝi al la demando de la kontraŭ-leĝaj »rifuĝintoj« kaj azilpetantoj. La aliaj partioj postulis bonvenigi gaje la eksterlandanojn, la Alternativo por Germanujo male estis la voĉo de homoj kun alia, kontraŭa opinio.

La Romo-katolika eklezio kaj la Centra Komitato de la Germanaj Katolikoj estas partoj de tiel-nomata »bonveniga kulturo«, kiu tute senkritike, ja preskaŭ entuziasme akceptas la multajn rompojn de leĝoj kaj traktaĵoj fare de la Germana registaro. Laŭ-ŝajne pro humanismo. Karitataj organizaĵoj de la eklezioj en Germanujo vaste profitas el ĉi tia politiko. Ili ricevas grandegajn monsumojn por prizorgi »rifuĝintojn« kaj azilpetantojn. Eble pro tio ilia entuziasmo por la »rifuĝintoj«.

Pastoro Bernhard Lichtenberg (fonto: Museum Lichtenberg)
Pastoro Bernhard Lichtenberg (fonto: Museum Lichtenberg)

La Romo-katolika eklezio subtenis Germanajn imperiestrojn kaj ties militojn, episkopoj benis armilojn, do mortigilojn. La Dia ordono: Ne mortigu! ne vere gravis por la Romo-katolika eklezio. La sama eklezio havis sufiĉe bonajn rilatojn kun la naciaj socialistoj kaj evitis pledi favore al la viktimoj de la nacia-socialisma barbareco. Decaj eminentuloj kiel pastoro Bernhard LICHTENBERG estis escepto.

La Romo-katolika eklezio staras ĝis la genuoj en la sango de siaj viktimoj. Mortigado de herezuloj, paganoj, samseksemuloj, sorĉistinoj. Kiam la Romo-katolika eklezio petis je pardono pro siaj krimoj en Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio? Kiam ĝi – almenaŭ parte – kompensis damaĝon fare de si? Ĉu nun ĝi batalas tute altruisme por »rifuĝintoj« en Germanujo?

Centajn jarojn la Romo-katolika eklezio flatis al la potenculoj kaj prirabis la mizerulojn. Ĝi ankoraŭ malestimas virinecon, malamas samseksemon, fiagitis kontraŭ kritikantoj (ekzemple kontraŭ la teologoj Eugen DREWERMANN, Hans KÜNG, s-ino Uta RANKE-HEINEMANN kaj la ĉefepiskopo Óscar A. ROMERO). Samtempe la Romo-katolika eklezio protektas farintojn en siaj vicoj, kiuj sekse perfortis infanojn. Nur naivulo povas kredi, ke la Romo-katolika eklezio sekvas Jesuon Kriston kaj plenumas Liajn ordonojn.

La Alternativo por Germanujo ne nur kritikas kaj protestas kontraŭ la multaj leĝo-rompoj. ApG ankaŭ akre batalas kontraŭ la rapida islamigo de la Germana socio fare de maldekstranoj, »bonuloj« kaj mahometanoj. La alianco de la »bonveniga kulturo« pretendas, ke ne estus islamigo, ke ApG nur mensogus kaj fiagitus kontraŭ mahometanoj. La aliancanoj kalumnias la membrojn de la Alternativo por Germanujo kaj ĉiujn homojn kun simila opinio faŝistoj, eksterlandanoj-malamikoj, rasistoj ktp.

viro en moskeo (fonto: Cicero)
»Ne estas demando, ĉu islamigo, sed kiam« – viro en moskeo (fonto: Cicero)

Kial la Romo-katolika eklezio defendas la islamon, kvankam la islamo celas ne-igi ĉiujn aliajn religiojn?

  • La islamo estas la potenco de morgaŭ – ankaŭ en Eŭropo – kaj la Romo-katolika eklezio ĉiam flatis la potenculojn.
  • La islamo malestimas virinojn; ankaŭ la Romo-katolika eklezio degradas virinojn.
  • La islamo malamas samseksemulojn, kvankam en Afganujo ekzemple riĉaj mahometanoj aĉetas knabojn kaj junulojn por seksumi kun ili. La Romo-katolika eklezio ankaŭ rifuzas samseksemon; samtempe ĝi protektas pastrojn, episkopojn kaj kardinalojn, kiuj ankaŭ perforte seksumas kun knaboj, junuloj kaj junaj viroj.
  • La islamo akceptas, ke maljunuloj prenas sin knabinojn kiel edzinojn. La Vatikano akceptas, ke plenaĝuloj seksumas kun 12-jaraĝuloj.
  • La islamo punas kritikantojn kaj eĉ reformemulojn per parte Mezepokaj rimedoj. La Romo-katolika eklezio malpermesas kritikantojn kaj reformemulojn plu instrui, malpermesas iliajn tekstojn kaj provas malfamigi ilin.

Post ĉi tiu komparado oni povas eble pli bone kompreni, kial la Romo-katolika eklezio vere batalas kontraŭ la kritikantoj de la islamo.


* lingve ŝanĝita post afabla rimarko de s-ano J. PETIK

Advertisements

2 komentoj

  1. Kara Penk, mi legis kun intereso vian artikolon pri ApG. Antaŭ ol reagi esence al ĝia enhavo, permesu al mi fari kelkaj rimarkojn pri via lingvaĵo, kiu kelkakaze malhelpis ĝustan komprenon de via direndaĵo.
    Jen ekz-e unu el tiaj partoj: “s-ro STERNBERG avertis baloti partion, kiu plej akre kritikas sian propran kristan-demokratan. [ĉi tie] Ĉu misuzado de lia ofico?” La verbon “averti” oni uzas (laŭ miaj scioj) sole kun prepozitivo (“averti PRI io / KONTRAŬ io”), sed ilia manko tre ĝenas la komprenon.

    Kaj: “…kiu plej akre kritikas sian propran kristan-demokratan. ” – KION?

    Ŝato

    • Mi dankas pro Via bona kaj afabla rimarko! Post konsultado de Plena Vortaro de Esperanto kun Suplemento mi devas diri: Vi tute pravas! Mi ŝanĝis jam la tekston. Krome mi dankas, ke Vi skribis rekte al mi. Pruvo de Via ĝenerala ĝentileco.

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s