Berlina Judino: »Mi havas totalan timon pro la mahometana antisemitismo«

eltiraĵoj el artikolo de Philip KUHN, retejo welt.de (2019-04-27) [ĉi tie]

aŭtoro Philip KUHN
aŭtoro Philip KUHN

Kial junaj Judoj Germanujon forlasas

Estas frazo, kiu devus alarmi ĉiun politikiston en Germanujo. Evelyn MENDE eldiras ĝin kvazaŭ estus memkompreneblaĵo:

»Mi opinias, ke junaj Judoj ĉi tie ne havas estontecon.«

MENDE estis naskita en Israelo, kun ok jaroj venis la nun 46-jaraĝulino al Berlino. Ŝia patrino tiam ne plu eltenis en Israelo, ŝi sopiris al la Germana hejmlando.

Kvar jardekoj pli malfrue la signoj denove montras al adiaŭo. MENDE sidas kun sia filino Golda en restoracio ĉe la [placo] Hackescher Markt. La aero jam odoras somera, la plej bonaj semajnoj troviĝas antaŭ la ĉefurbo. Sed por Golda estas Berlino finita. La sopirata loko de la 15-jaraĝulino estas Israelo.

»Mi pensas ankaŭ, ke ne estas estonteco por Judoj«,

diras Golda. Ŝi sonoras matura malgraŭ sia aĝo.

Ekde Septembro ŝi vizitos la internulejon Mosenson […] La Mosenso-internulejo estas ankaŭ tiu lernejo, kiun vizitas la Berlina Liam RÜCKERT* ekde pasinta jaro. La historio de la 16-jaraĝulo el la Berlina kvartalo Spandau havis antaŭ unu jaro landvastan atentigon, ĉar Liam pro sia judeco estis minacata kaj ĉikanata fare de samlernejanoj**. Dank’ al la elmigrado per [la Juda organizaĵo] Naale li eskapis el la turmentoj fare de siaj samlernejanoj.

[…] Mondvaste elmigras po-jare ĉirkaŭ 700 junaj Judoj per Naale al Israelo, tendenco kreskanta. El Germanujo venis en 2018 preskaŭ 50 junaj Judoj al Israelo. […]

»Mi havas totalan timon pro la mahometana antisemitismo«,

diras Evely MENDE. »Mi ne povas pri-taksi, kiom malbona fariĝos.« […] Multaj el la plej novaj atakoj kontraŭ Judoj en Berlino estis temoj ankaŭ en la Israela gazetaro. Ĉu ŝi opinias, ke la historio ripetiĝas? »Origine ne«, diras Evely MENDE. Golda diras, ke ŝi mem neniam estis atakata.

»Sed estas normale, ke mi ĉiam kaŝas mian ĉenon kun la stelo de Davido sub la vesto, ekster la Juda gimnazio«, diras ŝi. »La knaboj surhavas somere basbalajn ĉapojn kaj vintre lanajn ĉapojn super la kipao.«

Ankaŭ Evelyn MENDE surhavas la Davido-stelon kaŝite. Tion rekomendis al ŝi jam en la 80-aj jaroj sia patrino. »Ni ne volas provoki iun.«

La sentita timo de Evelyn MENDE kaj Golda estas per nombroj pruvebla. La ne-ŝtata Reserĉa- kaj Informa Oficejo pri Antisemitismo en Berlino (RIAS) registris pasintjare 1’083 okazaĵojn en Berlino kontraŭ Judoj, 14 procentoj pli multe ol en la pli antaŭa jaro. Okulfrape estas, ke la kontraŭ-judaj okazaĵoj pli ofte ol en la pli antaŭaj jaroj fariĝis »brutalaj« kaj »rektaj«, diras la estro de la projekto RIAS, Benjamin STEINITZ. […] La nombro da nekonataj kazoj estus alta, ofte la polico ne ekkonus, ke estas kontraŭ-juda delikto. Multaj viktimoj evitus krome iri al la polico, ĉar ili ja ne esperas ian sukceson. […]

Kelkajn kilometrojn pli sude en la Berlina kvartalo Steglitz, Annette ETOUNDI kaj sia filino Jamela sidas antaŭ ne-ornamita filio de bakejo-ĉeno. […] La trista ĉirkaŭaĵo ne ĝenas ilin, ili aspektas eŭforiaj. Antaŭ unu semajno alvenis la konfirmo de Naale. Ankaŭ Jamela, la 14-jaraĝa filino de Kamerunano kaj Judino el GDR, elmigros en Septembro al Israelo. […] Ekde Jamela komence de la lernejo-jaro devis ŝanĝi de Juda gimnazio al ŝtata lernejo, ŝi scias, kio estas malamo kontraŭ Judoj. […]

»Post du tagoj la unua instruisto demandis min, je kio mi kredas»,

rakontas Jamila. Ŝia religio diskoniĝis. Ekde tiam samlernejanoj alparolas ŝin »vi Judo« kaj provokas ŝin. […]

La ignorado de kelkaj instruistoj en la ŝtata lernejo ŝokis ŝin, diras Jamela. Kiam la holokaŭsto estis temo, la klaso-instruisto diris, ke tiam kelkaj »dek-miloj ĝis milionoj da homoj« perdis la vivon. »Ne, estis ses milionoj da Judoj«, ŝi korektis lin. La klaso-instruisto demandis, de kiu ŝi scius tion. »Ĉar mia familio estis parto de tio«, respondis Jamila. […]


Kelkaj el la Berlinaj lernejoj, kie oni minacas kaj ĉikanas Judojn:

Friedenauer Gemeinschaftsschule
adreso: Rubensstraße 63, DE 12157 Berlino
retpoŝto: sekretariat-grundstufe@fgs.schule.berlin.de
retejo: http://friedenauer-gemeinschaftsschule.de/home/

Paul-Simmel-Grundschule
adreso: Felixstraße 26 – 58, DE 12099 Berlino
retpoŝto: sekretariat@paulsimmel.schule.berlin.de
retejo: https://www.paul-simmel-grundschule.de/index.html

Schule an der Jungfernheide
adreso: Lenther Steig 1/ 3, DE 13629 Berlino
retpoŝto: rektorin@schule-an-der-jungfernheide.de
retejo: https://www.schule-an-der-jungfernheide.de/


* du kromaj artikoloj pri la temo:

  • Judoj denove fuĝas el Berlino … pro timo (2018-04-10) [ĉi tie]
  • Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo (2018-04-13) [ĉi tie]

** la aŭtoro Philip KUHN prisilentas la fakton, ke la farintoj estis plejparte mahometanaj samlernejanoj, kiuj atakis la junan Judon

2 komentoj

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s