Milan

Aŭstra-Germana filmo »Aus der Haut« pri junulo

Milan estas samseksema kaj disrompas preskaŭ pro tio

MilanJam jarojn demandas sin la gepatroj de Milan, kio okazas al sia filo. Ĉu nur malforta kapablo koncentri sin, ĉu drogoj aŭ depresioj? La 17-jara Milan estis ĉiam problema sed ankaŭ aminda infano. La kaŭzo nun: Milan estas samseksemulo, sed hezitas ekkoni sin mem. Tamen koncerna onidiro disvastiĝas en la lernejo. Oni malice mokas lin pro tio. Junuloj povas esti kruelaj. La Aŭstra-Germana filmo »Aus der Haut« (laŭvorte: el la haŭto; signifas: furioziĝi, perdi la paciencon) el la jaro 2016 rakontas pri Milan, kiu estas turmentata fare de siaj samlernejanoj. Sed la ĉefa temo de la filmo estas alia: La serĉo pri la propra, kohera karaktero kaj la interna fenditeco dum ĉi tiu serĉado.

MilanKiam Milan provas kisi sian plej bonan amikon Christoph, tiu forte repuŝas Milan. Pro la disreviĝo kaj sia kolerego, Milan drinkas ĝis ebriiĝo kaj fumas drogojn por poste furioze veturi per la aŭtomobilo de sia patro tra la urbo. La ĉaro transturniĝas, Milan estas alportita al malsanulejo. La patro superŝutas sian filon per riproĉoj. Sed en la vrako de la aŭtomobilo trovas la patro adiaŭan leteron de sia filo: »Pardonu! Mi ne scias kiel plu. Mi amas vin.« Milan intencis sin-mortigi.

en kluboLa gepatroj komprenas nenion, estas tute konfuzataj. Milan havas ja komfortan vivon. Agrablaj gepatroj, bela hejmo, bonaj notoj. En klubo Milan renkontas pli maljunan viron, kiu serĉas kontakton al la junulo. Je la sekvanta mateno ĉi tiu viro akompanas Milan hejmen. Pli feliĉe ol antaŭe pro sia nova sperto, Milan diras siajn gepatrojn, ke li estas samseksema. La patro estas kontenta, ĉar li nun komencas kompreni la interrilatojn; li malfermas botelon da ĉampano por tintigi la glasojn pro la nova sincereco en la familio. Evidente li staras ĉe la flanko de sia filo. Ankaŭ la patrino asertas bonvenigi tion … sed male ŝi forlasas plorante la ĉambron.

Malestimo kontraŭ samseksemuloj ĉirkaŭ Milan

la familioDum kunsido de gepatroj antaŭ ekskurso de la klaso de Milan, unu patro diras, ke sia filo ne pretas dormi en ĉambro kune kun samseksemulo. Alia patro deklaras subtenon por tiu malestimo pri samseksemuloj. Nek la instruisto, nek iu alia patro aŭ patrino kontraŭdiras. Anstataŭ batali por sia filo, la patrino de Milan kuras el la kunsido. Hejme ŝi diras: »Kial nia filo ne povas esti tute normala?« Milan aŭdas tion. Li fuĝas. La pli maljuna viro samseksema ŝatas amori kun Milan … sed ne plu; li ne pretas subteni Milan, Milan estas nur unu inter multaj junuloj. Milan estas sola.

MilanLa gepatroj serĉas sian filon, de la vespero ĝis la mateno. Fine ili trovas ie en la urbo lin, kune kun sia amiko Christoph. Kvankam la patro estas feliĉa – Milan ankoraŭ vivas – li disfalas kaj komencas plori. Fine li elkuras el la aŭtomobilo. Ĉu li eble ne plu eltenas la malamon de la ĉirkaŭaĵo kaj la nekapableco de sia edzino akcepti sian samsekseman filon?


Ĉu la filmo prezentas realan bildon?

En Aŭstrujo kaj Germanujo samseksemaj paroj rajtas edziĝi, do viro viron kaj virino virinon. Diskriminacio de samseksemuloj estas malpermesitaj per leĝoj en ambaŭ landoj. La Germana Federacia Konstitucia Kortumo decidis, ke ekzistus tria sekso kun koncernaj rajtoj; en Germanujo oni malfermas kromajn necesejojn por la tria sekso en ŝtataj instancoj kaj lernejoj. Jam jarojn samseksemuloj kaj aliaj manifestacias por siaj rajtoj en Aŭstrujo kaj Germanujo. Eĉ nur iomete kritikaj rimarkoj pri la reganta politiko favoranta samseksemulojn estas forte atakataj en ambaŭ landoj.

Sed ĉi tiu filmo prezentas lernejon kaj instruistojn, kiuj estas tute nekapablaj aŭ pretaj protekti samsekseman lernanton. Kiam du patroj fi-agitas kontraŭ Milan, la ĉeestanta klasinstruisto silentas. Ĉu vere eblas en ĉi tiu lando en ĉi tiu tempo? Mi timas ke jes.

Politikistoj amas daŭre deklari, ke la Germana socio lernis el la barbaraĵoj de la nacia socialismo kaj sentas nun apartan responsecon pri la Judoj. Sed fakte politikistoj kaj instruistoj deturnas sian vidon, kiam Judaj lernantoj estas turmentataj fare de mahometanaj samlernejanoj.


Vi trovas la tutan (germanlingvan) filmon [ci tie]

aktoroj: Merlin ROSE (Milan), Claudia MICHELSEN (patrino Susann), Johann VON-BÜLOW (patro Gustav), Leonard PROXAUF (Christoph, amiko de Milan), Manuel RUBEY (viro el la klubo)

reĝisoro: Stefan SCHALLER, scenaristo: Jan BRAREN, kamerao: Michael KOTSCHI, muntado: Andrea MERTENS


fontoj:

  • Coming-out im Eigenheim (2016-03-08) [ĉi tie]
  • Seine Welt steht Kopf (2016-03-09) [ĉi tie]
  • Wenn nur die anderen nicht wären (2016-03-09) [ĉi tie]
Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s