Maldekstra doktrinizado (King Arthur: Legend of the Sword)

Maldekstra doktrinizado

Hieraŭ mi vidis la filmon »King Arthur: Legend of the Sword« (Reĝo Arthur: legendo de la glavo) en germanlingva sinkronigo, produktita en Aŭstrujo, Britujo kaj Usono en 2017.

Ĝenerale mi amas filmojn pri la legendo de reĝo Arthur. Kun plezuro mi estis vidinta la Brita-Usonan filmon »Excalibur« (laŭ la nomo de la glavo de reĝo Arthur) de 1981. Alia verko estis la ankaŭ Brita-Usona »Merlin« (laŭ la sorĉisto ĉe la flanko de reĝo Arthur) de 1998. Sed la filmo de 2017 estas disreviĝo, antaŭ ĉio pro la teda politike korekta misio.

La sorĉisto ĉe la flanko de Arthur estas eksterlanda ino. La batalantoj, kiuj subtenas reĝon Arthur, estas gvidataj de negro … kaj neniu miras pri negroj en la vicoj de Arthur. Ĉu oni konis en la 8a kaj 9a centjaroj negrojn en Anglujo? Eble kiel reprezentantoj kaj diplomatoj de foraj reĝoj, komercistoj el foraj landoj, bufonoj (ŝercemuloj) de nobeloj, sed certe ne kiel Anglaj civiluloj. Kia stulta provo doktrinizi la spektantojn!

Alia ekzemplo de tia politika reedukado estas »Troy: Fall of a City« (Trojo: pereo de urbo), Brita kaj Usona verko de 2018. Kelkaj Grekaj dioj estas en ĉi tiu multe-parta filmo negroj, ankaŭ la plej alta, Zeŭso. Kaj la Greka heroo Aĥilo estas negro kun eĉ samseksa interrilato. Samseksema heroo verŝajne eblis, ankaŭ Zeŭso havis samseksajn interrilatojn. Sed la Grekaj dioj estis kreaĵoj de la Grekoj mem kaj de ilia vivo, sekve ili certe ne kreis negrajn diojn. Ĉi tiu provo devigi la spektantojn de ĉi tiu filmo, bonvenigi ankaŭ aliajn rasojn kiel Grekajn diojn, evidente celas al la respektive plej naivaj kaj stultaj inter ili.

Maldekstra doktrinizado (Trojo, pereo de urbo)

Kiam oni komparas ĉi tiun propagandaĵon kun la verko de Wolfgang PETERSON »Troy« (Trojo) de 2004, tiam la tuta provo de reedukado estas ridinda.

Pri la fakto, ke filmoj pri historioj el La Biblio malaperas el la Germana televido, mi parolis jam aliloke [ĉi tie].

Diktatorecaj reĝimoj volonte uzis kaj uzas filmojn por disvastigi sian ideologian koncepton. La Germana UFA estis kreinta en 1917 rekte por tiu tasko. Kiel en Babelsberg (Germanujo) laŭ tasko de Joseph GOEBBELS, nazia ministro pri propagando, tiel en la Stalina Sovetunio oni faris amasojn propagandajn filmojn. Usonaj filmo-entrepreno produktis tiajn filmojn – fi-agitado kontraŭ eksterlandanoj, indiĝenoj kaj negroj – pro tiel-nomata patriotismo … kaj profito. Kaj nun eĉ kontraŭ originaj legendoj por devige disvastigi la maldekstran ideologion de multkulturo!