Frankfurto – adiaŭo fare de la por-paca movado (Berlino)

Frankfurto – Adiaŭo fare de la por-paca movado

eltiroj el germanlingva artikolo de Rainer RUPP, 2019-05-07 [ĉi tie]

Kion faras la Germana por-paca movado ĉi-jare je la 8a de Majo? En tempo de kreskantaj Usono-NATO-militoj kaj milito-minacoj, ankaŭ en Eŭropo, estus necese fortega manifestacio Germanujo-vaste. La malo okazas, kiel la ekzemplo Frankfurto [ĉe Majno] montras.

En mondo, kie la kruco-kavaliroj de kvazaŭ-faŝisma, okcidenta komunumo de ne-valoroj – sur-baze de ĉiam pli impertinentaj mensogoj kaj pretekstoj – kovras aliajn landojn per armeaj aŭ ekonomiaj kaj financaj militoj, en lando, kie sinsekvaj registaroj impertinente transformis la ĵuron de la postvivantoj de Dua Mondmilito »Neniam plu milito« en »Neniam plu milito sen ni«, la tradicia Germana por-paca movado en la federacia lando [= regiono] Hesujo envolvas sin en frapan silentadon.

Frankfurto – adiaŭo fare de la por-paca movado (flugfolio)La aŭtoro de ĉi tiuj linioj estis ja unua-vide alte-kontenta pri la Germanujo-vaste disvastigita alvoko al okazaĵo pro la 8a de Majo en Frankfurto [ĉe Majno], kiu okazos sub la devizo: »Tago de la liberigo de faŝismo kaj milito«. La ĝojo daŭris ne longe kaj cedis rapide naŭzon post pli longa rigardado, ĉar kaj la bildo-elekto kaj ankaŭ la teksto de la flugfolio malkaŝas la tutan mizerecon kaj antaŭ ĉio la sen-historiecon de la iam elstara Hesa por-paca movado.

La sen-historiecon montras jam klare la fotografaĵo sur la titola folio. Sub la jam supre menciita titolo: »Tago de la liberigo de faŝismo kaj milito« montras la bildo en la antaŭo ridantan GI-on [= Usona soldato] inter aliaj Usonaj soldatoj kaj Germanaj civiluloj kaj pro la milito detruitajn konstruaĵojn en la fono. Ĉi tiu bildo reprezentas evidente la hodiaŭan scio-nivelon de la regiona por-paca movado, ke nome la Amerikanoj [= Usonanoj] sole Eŭropon liberigis de la nazioj, kion la ĉi-tieaj NATO-ĉefroluloj volonte preferus.

Ankaŭ en la teksto de la flugfolio troviĝas neniu vorto pri la decida rolo de Sovetunio, sen ties gigantaj streĉiĝoj la Usona sur-bordigo je D-day en la Normandujo estus neniam sukcesa. Pli ol 140 de la plej batalo-fortaj nazio-divizioj staris je la momento de D-day en la oriento kontraŭ Ruĝa Armeo, dum en la tuta okcidento, de Norvegujo ĝis Italujo, apenaŭ 40 nazio-divizioj estis uzataj, el kiuj multaj estis malpli taŭgaj por milito.

Frankfurto – adiaŭo fare de la por-paca movado (momorigejo en Berlino-Treptow)

En la alvoko troviĝas ankaŭ neniu vorto pri la danĝeraj NATO-provokaĵoj antaŭ la Rusa limo, nenion pri la malamo-plena fi-agitado kaj armado kontraŭ Ruslando, nenion pri la multaj aliaj Usono-NATO-militoj. Ankaŭ la operacioj de la [Germana] federacia armeo en preskaŭ dek-duo da militoj kaj krizaj regionoj en foraj landoj en la servo de nia tiel-nomata »liberala ordo« kaj niaj financaj kaj ekonomiaj koncernoj ne estas menciataj.

[…]

Fakte la Frankfurtaj celebraĵoj ne estas kontraŭ-milita okazaĵo, sed celebrado de la »valoroj« de Nova Maldekstro, respektive de tiuj, kiuj sin prezentas mem volonte »maldekstraj«, ties cerboj tamen estas jam delonge tramanĝitaj de nove-liberala viruso. Tiel oni atribuis en la teksto grandan signifon al sekse-korekta lingvo, dum politikaj kaj historiaj interrilatoj aŭ estas nekonataj aŭ estas konscie ignorataj. La teksto koncernas pro tio tempaj atestant*inoj, demagog*inoj, brulofar*intoj ktp. Kaj jam en la unua frazo estas skribita: »Je la 8a de Majo 1945 finis per kapitulaco de la nacisocialist*inoj Dua Mondmilito.« Laŭ opinio de la aŭtoroj ne la faŝisma Germana registaro kapitulacis, sed sekse-korekte »nacisocialist*inoj«, do iuj anonimaj, malicaj individuoj.

Sed fakte ne estis la granda nombro de malgrandaj nacisocialist*inoj, sed la grandaj nazioj – kiel Reinhard GEHLEN, Hans GLOBKE, Wernher VON-BRAUN, Günther HERBERT, Harald QUANDT, Friedrich FLICK, Hermann Josef ABS ktp – kiuj post la 8a de Majo en la nova Federacia Respubliko de Germanujo estis plej-rapide ankaŭ duan fojon liberigitaj. Post sukcesa »eksnaziigo« ili estis absolvitaj de ilia homojn-malestimanta kaj ofte sango-plena kun-responso pri la nazio-krimoj. Senhezite ili alvenis denove en siajn malnovajn potenco-oficojn kaj atingis rapide en la ekonomia miraklo-lando FRG famon kaj honoron.

Frankfurto – adiaŭo fare de la por-paca movado (NATO-taĉmento)

Sed reen al la teksto de la flugfolio. Dum NATO ekbruligas aliajn landojn, la flugfolio el Hesujo celumas al multege pli granda danĝero, ĉar nia »emancipa evoluo« kaj »individua libereco« estas nun laŭdire fare de »mensaj ekbruligant*inoj pri-dubitaj«. Sekve la ĉefa tasko de la flugfolio estas fari la 8an de Majo laŭleĝa festotago kiel »festo de interkonsento, kontraŭ rasismo, antisemitismo kaj malamo kontraŭ fremduloj« – kaj ne kiel festo kontraŭ milito.

La verkistoj de la teksto, kiuj evidente kiel bonstataj eduko-burĝoj estas pli multe malkvietaj pro siaj »emancipa evoluo« kaj »individua libereco«, ol pri la libereco de milito kaj ekspluatado, taksas la »populistojn« kaj antaŭ ĉio la AfD-on [= partio Alternativo por Germanujo] (sen nomi ĝin) siaj ĉefa-kontraŭuloj. La armado kaj la NATO-militoj kaj la provokoj antaŭ la limo al Ruslando metas la aŭtorojn male en ĝeneralan truon de memoro.

[…]


La steleto (*) en kelkaj vortoj (atestant*inoj, demagog*inoj, brulofar*intoj) signifas, ke oni parolas pri viroj, inoj kaj ĉiuj aliaj eblaj seksoj.

2 komentoj

  1. Mi gratulas al la aŭtoro pro ĉi tiu aŭdaca artikolo. La germana elito politika do rilatiĝas hipokrite al la demando de paco, ĉar germanaj trupoj refoje minacas Rusion. Mia unusola demando estas: kial parolas oni pri la 8-a de majo, anstataŭ la 9-a de majo, kiel la memortago de malvenko de hitleranoj?

    Ŝato

    • Estimata s-ano Petik János, estis jam la 9a de Majo 1945 en Moskvo, kiam la Germanaj generaloj en Berlino – ankoraŭ je la 8a de Majo – subskribis la kapitulacon. Krome: Dankon pro viaj afablaj vortoj!

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s