Frankfurto – adiaŭo fare de la por-paca movado (momorigejo en Berlino-Treptow)

NATO-donaco okaze de la 8a/ 9a Majo al Ruslando: kroma provoko

eltiro el germanlingva artikolo de Rainer RUPP, 2019-05-07 [ĉi tie]

NATO-donaco okaze de la 8a/ 9a Majo al Ruslando: kroma provoko (patrino hejmlando)La monumento »Patrino Hejmlando«, kiu estas parto de la Sovetlanda memorigejo en la [Berlina parko] Treptower Park, estis je la 4a de Majo senhonorigita fare de nov-nazioj kaj superŝutita per malpura oleo. Pli ol 7’000 Sovetlandaj soldatoj, kiuj perdis sian vivon ankoraŭ en la lastaj tagoj de la milito por la liberigado de Germanujo de la faŝismo, estas tie entombigitaj. Antaŭ la fono de la kontraŭ-ruslanda fi-agitado en la politiko kaj fare de la tiel-nomata »alt-kvalita gazetaro« ne estas miraklo, ke la malhel-bruna kanajlaro [= faŝistoj, nov-nazioj] ankaŭ en Germanujo havas ascendan venton.

La signifo de la nazi-vandalismo en Treptower Park malaperas tamen kompare al la indigniga provoko de NATO, kiu kun rekta partopreno de la gvidantaro de la Germana defenda – aŭ pli bone: milita – ministerio ĝuste je la 9a de Majo komencas grandan manovron de la stabo pri milito kun Ruslando. La irado de la nova NATO-manovro kun la senkulpa nomo »Crisis Management Exercise« (CMX-19) [= ekzercado pri kriz-administrado] sekvas plejparte la modelon de la manovro de la stabo dum la Malvarma Milito »Winter Exercise« (WINTEX), kiu regule okazis en ĉiu dua jaro.

NATO-donaco okaze de la 8a, 9a Majo al Ruslando: kroma provoko (Crisis Management Exercise)
Crisis Management Exercise

Per la granda ekzerco – la 22a ekde fondiĝo de NATO – estu supozite certigota, ke la alianco en kriza situacio estas rapide kapabla politike decidi kaj agi. En la irado la NATO-konsilantaro kaj la armea aparato plenumu ĉiujn paŝojn de milita scenaro, de la deklaro de alianca-kazo laŭ art. 5 ĝis la planado de la armea reago. La scenaro de CMX-19 atendas agreson de Ruslando kontraŭ NATO en pluraj ŝtupoj. La atakanto ne estas nomita, sed la priskribo celas al agresanto el la oriento, kiu posedas nukleajn armilojn kaj atakas »centran Eŭropon«, do al Ruslando.

NATO-donaco okaze de la 8a, 9a Majo al Ruslando: kroma provoko (por-paca organizaĵo NATO)Laŭ sia propra prezentado, NATO estas »la plej granda kaj plej sukcesa por-paca organizaĵo de la monda historio«. Memkomprene NATO estas neniam la atakanto en siaj manovroj. Ankaŭ dum Malvarma Milito ĝi nur defendis, kaj dume tamen ĝi kaŝe ekzercis atakon, ĝis la preventa uzado de nukleaj armiloj de NATO, per kio la WINTEX-ekzercadoj kontraŭ la »ruĝa« kontraŭulo regule finis.

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s