Judoj en Berlino – Letero al senatano D-ro Klaus LEDERER

Judoj, precipe junaj Judoj, forlasas denove Berlinon, ĉefurbo de Germanujo. En la pasinta jarcento pro la naci-socialistoj (genocido, tiel-nomata holokaŭsto), nun pro timo al la mahometanoj. Kvankam la Germana gazetaro preferas prisilenti krimojn fare de mahometanoj, por ke nenio ĵetas makulon sur la karakteron de la mahometanoj, de tempo al tempo ĝi raportas pri kazoj de antisemitismo en Berlinaj lernejoj. Junaj judoj estas ofenditaj, minacitaj kaj ankaŭ fizike atakitaj. Feliĉe atestantoj raportas pli ofte en Facebook, Twitter ktp pri tio.

Oni atendus, ke la Germana socio, almenaŭ la koncernaj instruistaroj kaj responsaj politikistoj, protektas kaj defendas la Judajn lernantojn. Pro la Germana historio, pro la konferenco de Wannsee (kie oni decidis mortigi ĉiujn Eŭropajn Judojn), pro Aŭŝvico (kie oni mortigis amasojn da Judoj), pro la multaj ĵuroj de Germanaj politikistoj, artistoj, sciencistoj, verkistoj protekti la Judaron en Germanujo pro ĉi tiu historio. Fakte okazas preskaŭ nenio. Lernejestroj male rekomendas al la gepatroj prisilenti la Judecon, ŝanĝi la lernejon, surmeti kaptukojn simile al la inaj mahometanoj ktp.

Hodiaŭaj Germanoj volonte kritikas la »malkuraĝon« de siaj geavoj, kiuj tiam, sub la naci-socialistoj, ne defendis kaj protektis Judojn. Kaj hodiaŭ, kion faras la nepoj nun?

Mi skribis al senatano D-ro Klaus LEDERER, iama konatulo de mi, kaj demandis, kion li faras kontraŭ la viruso de la antisemitismo en Berlino.


Judoj en Berlino - Letero al senatano D-ro Klaus LEDERER
senatano Klaus LEDERER (fonto: Tagesspigel)

Estimata D-ro LEDERER, kara Klaŭso,

antaŭ kelkaj tagoj, je la 27a de Aprilo 2019, Philip KUHN de welt.de raportis pri junaj Judoj, kiuj forlasas Berlinon per la helpo de la Israela organizaĵo Naale. Du Judaj patrinoj – Evely MENDE kaj Annette ETOUNDI – deklaris, ke ili ne ekkonas perspektivon en Berlino por Judoj kaj fakte timas la islaman antisemitismon. Ĉu vi rememoras pri la 16-jara Juda lernanto Liam RÜCKERT el Spandau [= kvartalo de Berlino]? La gazetaro raportis pasintjare pri lia kazo: Li estis ĉikanita fare de samlernejanoj en sia lernejo, la instruistaro deturnis la vizaĝon. Li vivas nun – dank’ al Naale – en Israelo.

Ĉiam denove oni aŭdas aŭ legas pri antisemitaj perfortaĵoj en Berlinaj lernejoj. Plej-ofte la farintoj estas islamaj samlernejanoj. Kaj plej-ofte la instruistaro deturnas sian vizaĝon – malgraŭ la multaj ĵuroj pro Aŭŝvico. Kion faras la Berlina senato kontraŭ ĉi tiu antisemita viruso en la ĉefurbo de Germanujo? Kion faras senatano D-ro LEDERER?

Klaŭĉjo, mi estis ekkoninta vin kiel bataleman junan viron. Ankaŭ ankoraŭ hodiaŭ vi povas esti tre konsekvencema. Kiam kultur-organizaĵo, kiu ricevas subvenciojn de la lando [= urbo] Berlino, invitas iun al interparolado, kiun vi ne ŝatas, tiam vi ne konas sin-retenon. Kritiko, minaco, fine ĉantaĝo – malgraŭ kelkaj plej altaj kondamnoj, ke registraranoj ne rajtas fari parti-politikon – vi faras tion. Sed pri la antisemitaj maĥinacioj en Berlinaj lernoj mi aŭdis nenian similan pri vi.

Mi scias, ke Michael MÜLLER, Reganta Urbestro [de Berlino], estis preskaŭ registrita en la listo de la antisemitoj de Simon-Wiesenthal-Centro. Ke tio ne okazis havas ja nur la kaŭzon, ke estas pli fiaj antisemitaj politikistoj. Ĉu tiu viro determinas vian sintenon pri Judoj en Berlino? Mi ne volas kredi, ke vi estas tiom koruptita.

Kiel povas la Berlina senato, kiel povas vi deturni la vizaĝon, kiam tutaj instruistaroj ne efikas kaj malfermas ĉiujn pordojn por la antisemitismo? Kiam oni rekomendas Judajn gepatrojn mensogi pri la kredo de siaj gefiloj, ke Judaj knabinoj surhavu islamajn kaptukojn? Kiam Judoj – denove – pro timo forlasas Berlinon? Ĉu tio estas tute egala por vi ĉiuj, por vi mem?

Mi ne celas »lamenti«, ne, mi male alvokas al jena Klaŭĉjo, kiun mi iam havis la honoron ekkoni, kaj tiu pri antisemitismo inter instruistoj kaj politikistoj tute certe ne estis silentinta.

Kun afablaj salutoj

Judaj lernantoj estas insultataj en Berlinaj lernejoj

Mi sendis la leteron – per telefaksilo – je la 9a de Majo 2019 al la buroo de senatano D-ro LEDERER; ĉi tie la germanlingva teksto:
2019-05-09 Juden in Berlin – an Dr K Lederer

Kopiaĵoj de la letero estas sendintaj al la ambasadoro de la ŝtato Israelo, Jeremy ISSACHAROFF, al Juda Komunumo en Berlino, al Centra Konsilantaro de la Judoj en Germanujo, al Juda Ĝenerala [gazeto] (Germanujo), al la Israela gazeto Israelo-Novaĵoj, al la frakcioj de la Berlinaj social-demokratoj, kristan-demokratoj, »maldekstranoj«, verduloj, partio Alternativo por Germanujo, liberal-demokratoj, al la organizaĵo Judoj en AfD (partio Alternativo por Germanujo), al kelkaj gazetoj kaj fine ankaŭ al Henryk M. BRODER, Juda publicisto (Germanujo) kaj Prof D-ro Michael WOLFFSOHN, Juda sciencisto (Germanujo).


kromaj artikoloj de mi pri ĉi tiu temo:

Advertisements

Unu komento

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s