Estimataj maldekstranoj! Saluton, stalinistoj! (Stalin)

Estimataj maldekstranoj! Saluton, stalinistoj!

Stalin, pentraĵo
Stalin, pentraĵo

Okaze de la 8a/ 9a de Majo kelkaj el vi honoris precipe kamaradon Josif STALIN, Sovetlanda politikisto kaj gvidinto de la komunista partio.

Post kiam mi estis atentiginta al la rolo de Stalin koncerne la subpremadon de Esperanto, kelkaj el vi asertis, ke Stalin neniam intencis mortigi Esperantistojn, kaj ili rifuzis la librojn de Alfredo KOZINGA kaj Ulrich LINS kiel partiajn kaj polemikajn.

Permesu, ke mi citas kelkajn liniojn el »Drezen, lia verko, lia epoko« de S. N. KUZNECOV (en E. Drezen: Historio de la Mondolingvo, Eldonejo Progreso, Moskvo 1991, pj 28 – 29 ). Mi ne esperas konvinki la stalinistojn inter la maldekstranoj ĉi tie, mi perdus nur mian tempon. Sed mi intencas averti la ankoraŭ libere pensantajn ĉi tie pri la tipaj stalinismaj duon-veraĵoj kaj mensogoj. Stalinistoj ne celas plibonigi la mondon por la homaro, stalinistoj celas plibonigi la mondon por malgranda grupo da gvidantoj kaj iliaj asistantoj. Stalinismo estas »edukada diktatoreco« (laŭ Werner HOFMANN, soci-sciencisto, Germanujo).

Historio de la Mondolingvo1937 – 1938 estas konataj kiel jaroj de la »granda purigo«. La pereiga maŝino de la ŝtata sekureco, kiu detruadis sinsekve »blankulojn«, »kulakojn«, »menŝevistojn«, »maldekstrulojn«, »dekstrulojn«, fin-fine penetris al la kerno: en 1937 – 1938 ĝi komencis frapi la fidulojn. Plej grandan suspekton ĉe la »organoj« vekis tiuj, kiuj havis kontakton kun eksterlando kaj povis – almenaŭ teorie – starigi ligojn kun Trockij (ekzilita el Sovetunio en 1929) kaj trockiistaj organizaĵoj. La »organoj« ne ĝenis sin pruvi la krimojn de suspektitoj …

Esperantistoj estis destinitaj al pereo*. La arestoj de SEU-aktivuloj komenciĝis jam en 1936, sed ili estis sporadaj (Dmitrij Sneĵko). La sekureco bezonis »komploton« por rajtigi amas-arestojn (estante parto de la ŝtata aparato, la sekureco ankaŭ strebis »raciigi« sian laboron). La »taŭga figuro« por la komploto baldaŭ estis trovita.

Tiu estis Herbert Muravkin (nask. 1905), kiu, vivinte ĝis 1933 en Germanio, kunlaboris kun Drezen, kaj liveris al li multajn materialojn por »Historio de la Mondolingvo«. Estante membro de la Germana komunista partio, sed konservante Sovetian civitanecon, Muravkin sukcesis savi sin en Sovetunio, kiam en Germanio establiĝis faŝisma reĝimo. Sed la stalinisma reĝimo montriĝis ne malpli danĝera por la rifuĝintoj. Muravkin estis arestita de la »organoj« [la] 26[an de] Novembro 1936, »konfesis« siajn krimojn kaj tiris post si tutan aron de SEU-gvidantoj. »Lia familia nomo aperis en dosieroj de ĉiuj E-viktimoj«, rimarkis la nuntempa esploristo.
[…]
[…] Dum la kunsido de [la] 24[a de] Januaro la komitatanoj [de la Centra Komitato de SEU] adoptis ŝanĝojn en la statuto de SEU; dum la kunsido de [la] 6[a de] Marto ili alvokis Esperantistojn »kuniĝi ĉirkaŭ la komunista partio, kiu frakasis la trockiist-faŝistajn bandojn«; la 24[an de] Marto ili fiksis la festan daton por la 50-jariĝo de Esperanto (14 [a de] Julio 1937); la 6[a de] Aprilo ili konstatis malsukceson de la varba kampanjo por SEU.

Tiu kunsido estis la lasta, kiun ĉeestis Drezen. Li estis arestita la 17[an de] Aprilo 1937. […] La Centra Komitato penis daŭrigi sian laboron; la sekureco daŭrigis la sian. La edzino de Drezen, E. Sazonova, estis arestita [la] 27[an de] Majo 1937, N. V. Nekrasov, ĝenerala redaktoro de »Historio de la Mondolingvo« – [la] 11[an de] Februaro 1938 …

[…] Drezen estis akuzita je spionado. Tamen en 1937 oni […] ne plu zorgis pri ver-simileco: la »organoj« volis kredigi (skribas NikSt), ke »E. Drezen, tiu ĝismorta malamiko de E. Lanti, spionis utile al SAT, kiu siavice estis ‘rezidejo de Germana sekreta servo’«. De tio venis la akuzoj pri »organizado kaj gvidado de kontraŭ-soveta trockiista organizaĵo de Esperantistoj«, pri perfido, terorismo kaj kontraŭ-sovetia propagando, pri spionado utile al Germanujo.

Kondamnita al mortpafo, Drezen estis ekzekutita [la] 24[an de] Oktobro 1937; li postvivis la 50-jaran jubileon de Esperanto, sed ne atingis sian propran 45-jariĝon. Lian sorton dividis E. Sazonova (3[an de] Novembro 1937), H. Muravkin (11[an de] Decembro 1937), N. Nekrasov (4[an de] Oktobro 1938), multaj aliaj Esperantistoj … […]

Kun la sciencistoj pereis ankaŭ la scienco: la kosmoglotiko, al kiu dediĉis sin Drezen, estis forviŝita el institutoj, bibliotekoj, enciklopedioj … […]


* »… tiun malutilan publikon Stalin forbruligis dum la samaj jaroj, kiel Hitler«, skribas pri la sorto de Esperantistoj A. Solĵenicyn en »Arkipelago GULAG« (detale la historion de la persekutoj kontraŭ Esperanto priskribas U. Lins en la supre citita libro).

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s