Ĉu denove dekstra faro antisemitisma?

Ĉu denove dekstra faro antisemitisma?

Je la ĵaŭdo (2019-05-23) la Berlina prokuroreco levis akuzon kontraŭ tri junaj viroj, kiuj estis atakintaj tri junulojn, ĉar tiuj aŭdis Israelan kanton

La farintoj – Karim H. (18), Mert M. (17) kaj Vassili S. (15) – estas nun akuzitaj pro ofendo, minaco kaj grava vundigo de korpo.

»Pro Israela muziko fare de junuloj atakitaj – levado de akuzo [tvitero] – GenStA* Berlino«

La fruan matenon de la 3a de Junio 2018, ĉirkaŭ je la 1a horo, tri 17-jaruloj, irante hejmen, tra-paŝis la stacidomon Zoologischer Garten (Zoologa Ĝardeno) por aĉeti bieron en nokta vendejo antaŭ ol alvenos sia subtera trajno post 14 minutoj.

»Tel Aviv« de Omer ADAMHazarde la poŝo-telefono de unu el la tri ludis dum la vojo al la nokta vendejo sufiĉe laŭte la kanton »Tel Aviv« de Omer ADAM. [ĉi tie]

Subite la farantoj minacis, persekutis kaj fine bategis la junulojn … ĝis fine la polico alvenis. Tiam Karim H, Mert M. kaj Vassili S. provis fuĝi.

La Israela gazetaro, radio- kaj televido-sendostacioj rakontis pri tio. La Berlina polico, sekcio ŝtata sekureco, esploris ankaŭ pri ebla morton-cela minaco.

Laŭ la reguloj pri la policaj statistikoj en Germanujo, ĉiuj faroj, kiuj ne estas sendube maldekstraj aŭ religiaj, estas »laŭ dekstra motivo«. Malgraŭ la vere ne tipe dekstraj nomoj de la farintoj … verŝajne ankaŭ tiu.


bazas sur artikolo de la Berlina gazeto »BZ«, 2019-05-23, [ĉi tie]

* General-Staatsanwaltschaft (Generala Prokuroreco)

Advertisements

Unu komento

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s