Pedofilio inter Germanaj verduloj (Pädophil_innen)

Pedofilio* inter Germanaj verduloj

Germanaj verduloj batalis jarojn por senpuna seksumado kun infanoj. La klopodoj por legalizado de seksumado kun infanoj estis pli grandaj, ol ĝis nun supozite. La baza programo de 1980 celis plej vastan legalizadon, kvin landaj [regionaj] asocioj – Berlino, Bremeno, Hamburgo, Nordrejn-Vestfalio, Rejnland-Palatinato – faris koncernajn decidojn. Esploristoj refutas nun malverajn deklarojn de hodiaŭaj gvidantoj de la verduloj.

»Estis kvin decidoj de la verduloj en la federacio kaj landoj [regionoj], en kiuj ili postulis nuligon de la koncernaj krimo-juraj paragrafoj«, diris la sociala esploristo Stephan KLECHA de Göttinger Institut für Demokratieforschung. KLECHA estas unu el du aŭtoroj de la studaĵo »Mezuro, kunteksto kaj sekvoj de pedofiliaj postuloj en la medioj de Nova Sociala Movado kiel ankaŭ inter verduloj«.

Volker BECK
Volker BECK: Oni neniam faris ĉi tiujn decidojn

Je la balotado pri landa [regiona] parlamento en 1985, ĉi tiu postulo eĉ malebligis la eniron en la parlamenton, aldonis KLECHA. »La kolektiva memoro« de la partio pri tiu temo »ne bone funkcias«, diris la esploristo. Volker BECK* estis pretendinta, ke oni neniam faris ĉi tiujn decidojn celantajn, ke seksumado kun infanoj estu senpuna.

KLECHA kritikas la bagateligan interpretadon de seksumado kun infanoj en la 1970aj jaroj. »Plenkreskuloj projekciis tiam simple siajn perspektivojn, siajn fantaziojn al la neplenaĝuloj. Ĉi tiu estas la baza problemo de la pedofilio«, li diris. Tiu »estas klarigeble nur pro la tempo post 1968«. Seksa sendependiĝo, ribelado kontraŭ aŭtoritatoj kaj ĝenerala sentabuigo estis projekciintaj ankaŭ al infanoj, tiel plu KLECHA.

Daniel COHN-BENDIT
Daniel COHN-BENDIT: Kvinaĝulino senvestigu min

Krome kritikis la sciencisto model-verdulojn kiel Daniel COHN-BENDIT, kiuj »tiam publike pri seksumado kun infanoj, pri siaj fantazioj, ke kvinaĝulino senvestigu lin« rakontis. COHN-BENDIT nomis tiun en televido »erotikan ludon«, kaj neniu kontraŭdiris al li.

Ŝanĝo de la opinio komencis iom post iom nur post 1985, kiam feministinoj kiel Alice SCHWARZER kaj samseksemuloj rifuzis pedofilion. La postulon por seksumado kun infanoj la verduloj forigis nur en 1993 kadre de la unuiĝo kun la orient-germanaj asocioj. Tiuj evidente tute ne akceptis tian barbarecan emon.


La verduloj de Bündnis 90/ Die Grünen en Germanujo ofte – kaj verŝajne volonte – kritikas la Romo-katolikan eklezion pro seksperforto de infanoj fare de pastroj kaj aliaj eminentuloj. Ili riproĉas al la eklezio prisilentadon de la krimoj. Sed pri sia propra pedofilia (espereble) estinteco, verdaj eminentuloj mensogas.

Kaj ĉi tiu partio ludas denove rolon de morala instanco. Kia malica ŝerco!


sur-baze de artikolo el Focus online, 2013-08-13 [ĉi tie]

pedofilio = seksumado fare de plenkreskuloj kun infanoj

Volker BECK, i. a. parlamentano de la verduloj en la Germana Federacia Parlamento de 1994 ĝis 2017, por-tempe responsulo pri enmigrantoj, homrajtoj, internaj aferoj de Germanujo, justeco, religioj; aktivulo de la samseksema movado

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s