Berlino – Ĉu baldaŭ (denove) ĉefurbo de la antisemitismo?

La Germana gazetara agentejo »dpa« informis:

Berlino – En lernejo en la Berlina [kvartalo] Charlottenburg, Juda lernanto estas minacita kaj atakita. Je la lundo [2019-05-27], la 17-jarulo estas batita en la vizaĝon fare de 15-jara junulo, kion la polico informis je la mardo. 16-jara samlernejano venis por helpi kaj estas ankaŭ batita. Post tio aliaj junuloj komencis ataki la 16-jarulon, ke estiĝis interbatiĝo. La sekvanta esplorado fare de la polico montris, ke kroma 15-jarulo estis provinta fi-agiti kelkajn junulojn ĝuste kontraŭ la 17-jarulo, ĉar tiu estas Judo. La polica sekcio pri politike motivitaj punendaj faroj esploras.

En kelkaj Berlinaj lernejoj regas viruso de malamo kontraŭ Judoj (tiel-nomata antisemitismo). La instruistoj deturnas siajn vizaĝojn, la reganta politiko silentas kaj faras … nenion. Berlino ne bezonas naciajn socialistojn (naziojn) por forpeli la Judojn el Germanujo.

Michael MÜLLER, Reganta Urbestro de Berlino
Michael MÜLLER, Reganta Urbestro de Berlino, socialdemokrato, antisemito laŭ opinio de la Juda Simon-Wiesenthal-Centro

fonto: Berlina gazeto »Berliner Zeitung«, 28a de Majo 2019 [ĉi tie]

Advertisements

3 komentoj

  1. La koncernitaj junuloj, pro sia juneco apene povas esti ideologie-politike sufiĉe maturaj por esti serioze infektitaj pri antisemitismo. Ili devas esti sub konstanta influo de antisemitaj plenkreskuloj – se ne en ilia familio, tiam egz-e per Internetaj fontoj. Ĉu la atento de la kompetentaj instancoj etendiĝas anke sur ĉi tiaj fontoj? Ĉu ili (la polico) regule observadas suspektajn videojn, propagandilojn kun danĝeraj enhavoj? Se jes, tiam ĉu ili decidite elpaŝas kontraŭ ili?

    Ŝato

    • Mahometo, la profeto de islamo, estis ankaŭ Judojn-malamanto. La sankta libro de la mahometanoj Korano postulas subpremi kaj mortigi la Judojn. Eĉ infanoj jam aŭdas en la moskeoj, ke ili malamu Judojn. Islamaj “lernolibroj”, ekzemple importitaj el Sauda-Arabujo, disvastigas tion.

      Kion faras la Germanaj instancoj? Nu kion?! Sauda-Arabujo estas aliancano de Germanujo kaj de la tuta NATO.

      La islamaj moskejoj en Germanujo estas plej parte administrataj fare de la organizaĵo DITIB de la Turka ŝtato; ĉi tiu organizaĵo ankaŭ sendas siajn imamojn al Germanujo. Ankaŭ Turkujo estas aliancano de Germanujo.

      Kiam la junaj mahometanoj plenumas la ordonojn de sia religio – malami Judojn – la plej multaj Germanaj instruistoj silentas. Sekve la mahometanoj pensas, ke ilia konduto estas akceptata fare de la Germana socio.

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s