Antisemitoj – tute ne-atendite ili estas eksterlandanoj

eltiroj lingve iom glatigitaj el artikolo »Bepöbelt und beschimpft: Freiburger Jude wird wochenlang angefeindet« (Ofendita kaj insultita: Frejburga Judo estas kelksemajne malamike traktita), de »chilli«, Frejburga urba magazino, 2019-05-05 [ĉi tie]


ekzemplo-bildo de juna Judo en Germanujo
ekzemplo-bildo de juna Judo en Germanujo (fonto Süddeutsche Zeitung)

[…] La juna viro el Frejburgo estas pasia sportisto kaj laboras kun junaj homoj. Ke li estas Judo, li ne kaŝas, diras li dum la intervjuo en sia loĝejo.

Antaŭ kelkaj monatoj li informis incidente junulon, kiun li subtenas, pri sia judeco. »Ĉiuj Judoj havas tiom multe da mono«, insultis tiu. »Ĉu vi opinias, ke tiam [= en ĉi tiu kazo] mi laborus ĉi tie?«, li respondis. Kelkajn tagojn poste dua junulo ĵetis moneron antaŭ liajn piedojn. Kiam li ne reagis, tiu diris: »Vi ne estas Judo! Judo sin ĵetus tuj sur la monon.«

Svastikoj pentritaj per fekaĵo en la necesejo

Tio estis la komenco de kelksemajna ĉikano. […] Li renkontis nun preskaŭ ĉiutage vortojn kiel »Juda porkaĉo«, Hitleranajn salutojn kaj svastikojn. Kelkaj eĉ pentritaj per fekaĵo en la necesejo. La farintoj estis junuloj venintaj el eksterlando. Unu el ili estis la instiganto. »Tiu estis la plej akra nov-nazio, estimis alte Hitleron.« […] La viktimo provis pacigi la situacion.

[Tiel-nomata] rifuĝinto minacis eĉ mortigi lin. »Estis ne plu ŝerco«, li diras. Do li denuncis tion, sed tamen li plu laboris. »Estis tute freneze, mi dormis malkviete«, diras lia koramikino. Ankoraŭ la okazaĵoj premegas ŝin. Kiam ŝi rakontas al konatuloj, ke sia koramiko estas Judo, ŝi sentas malkvieton: »Iliaj vidoj al li ŝanĝiĝas.«

[…]

chilli konas kazon en Badenio-Virtembergo [= regiono de Germanujo], ke Juda familio pro timo antaŭ atakoj forlasas Germanujon. […] En Badenio-Virtembergo okazis en 2017 ankoraŭ 99 antisemitaj punendaj agoj. En 2018 estis 136. Ankaŭ en Frejburgo pligrandiĝis la nombro de la kazoj de (2017) kvar al (2018) ok. La federaciaj instancoj grupigas la plej multajn farojn al ekstrem-dekstre motivitaj.


kromaj koncernaj artikoloj

2019-05-29 Berlino – Ĉu baldaŭ (denove) ĉefurbo de la antisemitismo? [ĉi tie]

2019-05-25 Ĉu denove dekstra faro antisemitisma? [ĉi tie]

2019-05-12 Judoj en Berlino – Letero al senatano D-ro Klaus LEDERER [ĉi tie]

2019-04-28 Berlina Judino: »Mi havas totalan timon pro la mahometana antisemitismo« [ĉi tie]

2018-04-14 Kollegah & Farid Bang: »Mia korpo pli trejnita ol de Aŭŝvico-enloĝantoj« [ĉi tie]

2018-04-13 Judaj lernantoj denove devas fuĝi el Germanujo [ĉi tie]

Advertisements

Unu komento

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s