Ĉu Juda Onklo Tom?

libro Uncle Tom's Cabin
libro Uncle Tom’s Cabin

Onklo Tom (Angle: Uncle Tom) estas en kelkaj landoj senvaloriga nomo por subprematoj, kiuj libervole akceptas la subpremantojn kaj kelkfoje eĉ defendas ties pli altan rolon. La nocio venas de la negro Onklo Tom en la libro »La kabano de Onklo Tom« de Harriet BEECHER STOWE. Kelkaj batalantoj por la rajtoj de la negroj nomis eĉ la moderajn negrojn Martin LUTHER KING kaj Malcolm X Onkloj Tom.

Antaŭ kaj en la la unuaj jaroj de la terora regado de la naciaj socialistoj en Germanujo kaj pli poste ankaŭ super aliaj landoj, multaj Judoj ne kapablis ekkoni la faktojn kaj la danĝeron. Ili atentigis al la humanismaj valoroj en Germanujo ĝis tuta sin-trompo. Sed en MEIN KAMPF (Mia batalo) de Adolf HITLER ili estus povinta legi ilian sorton.

Nun amasoj da mahometanoj entrudiĝas en Eŭropon. Plej ofte el Mezepokaj kulturoj kun Mezepokaj tradicioj kaj moroj. Ilia sankta libro, Korano, postulas mortigi ĉiujn ne-mahometanojn, se tiuj ne pretas akcepti Alahon kaj liajn regulojn. Denove la estontaj viktimoj ne ekkonas la faktojn kaj la danĝeron. Male!

Mi estis publikiginta eltirojn el la artikolo »Bepöbelt und beschimpft: Freiburger Jude wird wochenlang angefeindet« (Ofendita kaj insultita: Frejburga Judo estas kelksemajne malamike traktita), de »chilli«, Frejburga urba magazino, 2019-05-05 [ĉi tie]

Poste mi ricevis jenajn »komentariojn« de נח פרלמן (Noah Perlman) [ĉi tie]:

»Dio malbenu vin! Vi estas aroganta islamofob[iul]o kaj kontraŭ-esperant[isto]! Mortu baldaŭ, aĉulo!«

»Vi ne estas piulo, vi estas fiulo! Eble vi estas tro maljuna kaj jam ne povas sobre pensi…«

Rimarko: Ĉu li opinias, ke maljunuloj ĝenerale ne kapablas klare pensi? Kia maldeca ulo!

»Estas evidente, ke vi ne agas laŭ Torao.«

»Ne insultu islamanojn! Ne forgesu […] judismo[n]! Ekzemple, kion judismo postulas fari, [kiam] ‘malbona’ edzo ne donas al sia edzino eks-edzinec-aserto-dokumenton. Frapi lin ĝis li faros ĝin aŭ mortos! Ĉu vi konsideras ĉi tion bon[a]? Aŭ, ekzemple, ĉu vi scias, ke ‘rabeno’ (li ne meritas ĉi tion nomon, pli taŭgas [kiel] ‘kontraŭ-homara aĉulo’) Ŝapiro alvokas murdi infanojn de ‘gojoj’ [= ne-judoj]? Ĉu vi ĉi tion ankaŭ konsideras bon[a]? Unue rigardu en spegulon!

Rimarko: Kiam lastfoje Judoj mortigis homojn pro la reguloj de la Torao?

»Bedaŭrinde, multaj modernaj Judoj […] kondutas eble eĉ pli terure ol Hitler! Ĉi tion oni povas vidi evident[e] eĉ ĉe FejsBuk!«

Rimarko: Kiam lastfoje Judoj responsis ĉirkaŭ 50 milionojn viktimojn pro milito?

»Kaj kial ja vi opinias, ke Judoj pli meritas Palestinon ol Araboj? Ĉu ĉar ‘Erec’-Israel’ apartenis al [la] antaŭuloj de [la] nunaj Judoj? Al kiuj ja do devus aparteni Usono kaj ĉiuj Amerikaj landoj se oni posedigus ĉiujn landojn al tiuj, kies prapatroj loĝis en tiu lando?«

Rimarko: Mi diris neniam, ke Judoj estu favorataj en Palestino. Male! Sed la kontraŭ-judaj atakoj ĉi tie kaj la kreado kaj posta politiko de la ŝtato Israelo estas du diferencaj aferoj.

»Kaj pri ‘ŝtonumado de virinoj’. Islamanoj ŝtonumas kaj adultajn virinojn, kaj adultajn VIROJN! Krome, jen estas citaĵo el Hebrea Biblio (traduko en Esperanton): ‘se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto k[aj] la adultintino’.

Rimarko: Kiam lastfoje Judoj aplikis tiun ordonon? Ke nunaj mahometanoj ŝtonumas ne nur virinojn, ne plibonigas la aferon. Estas Mezepoka barbaraĵo!

»Ĉu ni faru novan grupon por normalaj Judoj, kiuj ne disvastigas malamon?«

Ĉu נח פרלמן (Noah Perlman) estas Juda Onklo Tom aŭ aĉetita provokanto?

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s