Ĉu 70 jarojn Germana Demokratia Respubliko?

[printebla versio]

manifestacio okaze de la fondiĝo de GDR (1949)
manifestacio okaze de la fondiĝo de GDR (1949)

Je la 7a de Oktobro 1949, la Germana Demokratia Respubliko (GDR) fondiĝis. Antaŭe la Brita kaj la Usona okupadzonoj en Germanujo estis formintaj komunan du-zonon (1947), poste krome kun la Franca la tri-zonon (1948). Ili enkondukis novan, propran monsistemon nur en siaj zonoj (1948) sen interkonsento kun Sovetunio, la sinjoro super la kvara okupadzono kaj aliancano de la aliaj okupadpotencoj. Fine, je la 7a de Septembro 1949, oni fondis – kontraŭ la kontrakto de Potsdamo – partan ŝtaton en la okcidentaj zonoj: la Federacia Respubliko de Germanujo (FRG).

La fendo de Germanujo estis plenumita jam unu monato antaŭ la fondiĝo de GDR.

Ambaŭ Germanaj ŝtatoj estis kaj restis dependaj kreaĵoj de iliaj koncernaj okupadpotencoj: Britoj, Francoj kaj Usonanoj super la Okcidenta-Germanujo (FRG), la Sovetunio pri la Orienta-Germanujo (GDR).

Camilo von Ludwig RennLa revolucio en Kubo sub Fidel CASTRO renversis en 1958 Fulgencio BATISTA-N, diktatoro kaj pupo de Usono. La Federacia Respubliko de Germanujo stariĝis baldaŭ apud la flanko de la »humiligata« mondpotenco Usono kaj de la tiel-nomataj Kubanaj aziluloj en Usono, plej parte fortaj komunistojn-malamantoj.

La Germana Demokratia Respubliko subtenis male la revolucion kaj la ordi­narajn homojn sur la cuker­insulo. La libro de la aŭtoro Ludwig RENN pri la mal­granda, brava knabo Camilo, publikigita en 1978, estis studobjekto en ĉiuj lernejoj de GDR. La aviadiloj de Interflug, entrepreno de GDR, liveris lakton kaj laktan forunon, por ke Kubaj lernantoj povis ricevi ĉiutage lakton en la lernejoj. Tuj post la konkero de GDR fare de FRG la unuigita Germanujo ĉesigis tiun helpon.

milito en Vjetnamujo, bildo el 1972
milito en Vjetnamujo, bildo el 1972

La milito en Vjetnamujo fendis la mondon kaj ambaŭ Ger­manajn ŝtatojn. Plej malfrue ekde la okazaĵo en la Golfo de Tonkino en 1964 – trompo kiel la laŭdira atako de la Germana sendostacio Glivico en 1939 fare de Poloj, por ke la Ger­mana Regno povis komenci militon, kaj kiel la laŭdiraj armiloj por amasa mortigo en la manoj de Saddam HUSSEIN, men­sogoj de Britoj kaj Usonanoj inter 2001 – 2003, por komenci atakmiliton kontraŭ Irako fare de Usono kaj ĝiaj aliancanoj – Usono estis oficiala partoprenanto en la milito kon­traŭ Vjetnamujo.

Dume la regantoj de la Federacia Respubliko de Germanujo stariĝis apud la flanko de Usono kaj de la Suda-Vjetnamuja registaro, eĉ post la aplikado de biologiaj kaj ĥemiaj armiloj fare de Usono, la Germana Demokratia Respubliko – kiel milionoj da kritikantoj de ĉi tiu milito en la tuta mondo – subtenis Norda-Vjetnamujon kaj la ribelulojn en Suda-Vjenamujo.

generalo Augusto PINOCHET (1973)
generalo Augusto PINOCHET (1973)

En 1973 la armeo puĉis (ribelis) en Ĉilio kontraŭ la laŭleĝe balotita maldekstra multpartia registaro de la Unidad Popular sub la socialista prezidento Salvador ALLENDE. La armea puĉo estis subtenita: de ekstere fare de Usono, de interne fare de la eklezio de Ĉilio kaj ĝia partio.

FRG flegis siajn bonajn interrilatojn al la puĉistoj sub generalo Augusto PINOCHET, kelkaj politikistoj de FRG eĉ eksplicite laŭdis la puĉon. GDR gastigis multajn rifuĝintojn el Ĉilio, ĝis ili povis reiri en sian hejmlandon.

Ekde 1979 Berlino, ĉefurbo de la Germana Demokratia Respubliko, havis la honoran titolon Urbo de la Paco.

SCHMIDT kaj HONECKER ĉe la lago Werbelinsee (1981)
SCHMIDT kaj HONECKER ĉe la lago Werbelinsee (1981)

En 1981, Erich HONECKER, prezidanto de la ŝtatkonsilantaro de GDR, kunvenis kun la kanceliero de la Federacia Respubliko de Germanujo Helmut SCHMIDT ĉe la lago Werbelinsee ĉe Berlino. Dum detalaj interparoladoj ambaŭ ŝtatistoj certigis, ke de Germana tereno neniam denove milito eliru. Pro la kreskanta danĝero estis ja sen-grave, kiel pro­fundaj estis kaj ankaŭ estos la politikaj antagonismoj kaj malsamecoj de la opinioj. Grava estas nur la ekzistado de la Eŭropa kontinento. Grava estas, ĉu la partneroj pretas trovi kaj subteni alternativojn al konfrontado.

Je la unua fojo post la naciaj socialistoj (nazioj), registaro de so­cialdemokratoj kaj verduloj en FRG sendis 1995 Germanajn soldatojn denove en atakmiliton kontraŭ la internacia juro: bombado de Bosnujo. Poste: 1999 atakmilito kontraŭ la internacia juro kontraŭ Serbujo, 2001 kon­traŭ Afganujo kaj 2015 – nun fare de registaro de krist- kaj socialdemokratoj en FRG – kontraŭ Sirio.

plastiko Glavoj al Plugiloj, donaco de Sovetunio al UN
plastiko Glavoj al Plugiloj, donaco de Sovetunio al UN

1987 proponis Ĉeĥoslovakujo kaj GDR al FRG krei zonon sen nukleaj armiloj. Ambaŭ iniciatintoj pretis oferti siajn tutajn teritoriojn por regiono sen nukleaj armiloj kaj kun malgrandigitaj armeoj. La Federacia Respubliko de Germanujo rifuzis ĉi tion proponon.

En 1988, 1.034 gastoj el 113 landoj kunvenis en la Palaco de la Respubliko en Berlino, ĉefurbo de la Germana Demokratia Respubliko. Ili estis akceptintaj inviton fare de Erich HONECKER, prezidanto de la ŝtatkonsilantaro de GDR, al Internacia Renkontiĝo por Zonoj sen Nukleaj Armiloj.

HONECKER diris je la komenco de la kunveno en Berlino:

Postulas bonan volon, konfidon al la forto kaj racio de la popoloj, tiesa unua homrajto estas la paco. […] Diferencaj politikaj kaj ideologiaj starpunktoj ne rajtas obstakli, ke ni ekkonas kunajn interesojn kaj praktikas kulturon de laŭ-fakte politika dialogo, kiu inkluzivas interbatali eĉ antagonismojn en maniero, kiu servas al kunlaborado kaj neniun malutilas.


Mi scias, ke multaj homoj hodiaŭ preferas paroli nur pri kaj atentigi nur al la nigraj makuloj en la historio de la Germana Demokratia Respubliko. Jes, ili ekzistis, kaj mi mem suferis multfoje pro ili.

La Germana Demokratia Respubliko estis certe pli ol nur kruda regno de la maljusteco, kion eĉ maldekstranoj pretendas. Diri tion estas stulta propagando kaj kontraŭ-scienca.


kromaj, koncernaj artikoloj

»De Germana tereno neniam denove milito eliru!«

Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj malpermesas perforton, art-o 2 IV

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s