La universitatoj en Berlino, Germanujo, forlasas la vojon de la humanismo

iu ajn ... ulo
iu ajn … ulo

Li estas inteligenta, sprita, afabla kaj liberala je aliaj opinioj … bonege! Tamen ankaŭ li fariĝis jam viktimo de la maldekstra-verda diktaturo, kiu regas super multaj universitatoj en Germanujo. La inkvizicio de la nuntempo.

Mi ne malkaŝos lian nomo, ankaŭ ne, en kiu el la Berlinaj universitatoj li studas. Por protekti lin. La pli-malpli malliberala situacio en Germanujo postulas tion.

Laŭ aktuala enketo de la agentejo IfD Allensbach, malpli ol 20 % el ĉiuj demanditaj Germanoj diras publike sian veran opinion. Milionoj da GDR-anoj (civitanoj de la socialista Orienta-Germanujo) manifestaciis en 1989 por demokratio kaj libera opiniesprimo. Sed nun la plej multaj Germanoj denove opinias, ke libera opiniesprimo ne ekzistas en sia hejmlando.


La serĉado la veron … kaj la duboj

Amiko de mi kunvenigis lin. Li havas 19 jarojn kaj studas en unu el la Berlinaj universitatoj. Laŭ la deziro de siaj gepatroj – kion li ĉiam denove akcentis – li ricevis kristanan edukadon. Li hontas pri siaj duboj, kvankam li ja konscias, ke eĉ pastoroj kelkfoje dubas.

La preĝo en la ĝardeno de Getsemano
La preĝo en la ĝardeno de Getsemano

Ni parolis ankaŭ pri la duboj de Jesuo Kristo.

»(35) Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li. (36) Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.« (Marko 14:35-36)

»(41) Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis, (42) dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.« (Luka 22:41-42)

Tomaso Dubanta
Tomaso Dubanta

Mi atentigis lin al  Tomaso Dubanta, unu el la disĉiploj de Jesuo Kristo, kiu ne povis kredi je la resurekto, kvankam la Filo de Dio staris rekte antaŭ li.

Kaj pri la perfidoj fare de la apostolo Simono nomata Petro, kreinto de la Roma-katolika eklezio.

Kiam disĉiploj, apostoloj kaj Jesuo Kristo mem rajtis dubi pri la Dia plano, kial juna kredulo ne ankaŭ rajtas dubi? Antaŭ ĉio, ĉar la eklezio estas tiom for de la vortoj de Jesuo Kristo.

Ekzemplo kiel el alia mondo

Mi rakontis pri la filmo »The Shoes of the Fisherman« (La Ŝuoj de la Fiŝkaptisto), Usono 1968.

In den Schuhen des FischersLa ĉefepiskopo de Lvivo Kirill Lakota (Anthony QUINN) estas liberigita el Sovetunia arestado fare de Vatikano. En Romo la papo altigas lin al kardinalo, kion la modesta servanto de Dio unue rifuzas. Dum la balotado de nova papo, Kirill Lakota tre retenas sin. Pro petegoj de aliaj kardinaloj, li fine rakontas pri sia tempo en la malliberejo. Li konfesas, ke li estis preta mortigi oficiston por protekti alian malliberulon; faro, kiu timigis lin mem. Lia amara sorto, la spertoj, liaj malfermaj duboj kaj la modesteco konvinkas la plimulton de la kardinaloj, ke Kirill Lakota estas sendita de Dio. Li fariĝas papo.

En ĉi tiu tempo, nova mondmilito minacas la mondon. Malsategoj devigas Ĉinujon plani atakmilitojn kontraŭ siaj najbaroj por atingi nutraĵon por la propra popolo. La provoj de Kirill Lakota interpacigi ne trovas necesan respekton fare de la Ĉinaj gvidantoj. Li, la papo, povus apelacii kaj peti mondonacojn, malgraŭ tio la homoj en Ĉinujo plue mortos pro malsato. Kirill Lakota serĉas ekstreme solvon. Lia fina ideo ektimigas kelkajn altrangulojn. Sed iamaj kritikantoj subtenas lin:

»(18) Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.« (Mateo 16:18)

La papo do deklaras al la mondo, ke la Roma-katolika eklezio fordonos ĉiun sian havaĵon por nutri la malsatulojn de la mondo.

Ĉiam, kiam mi vidas tion parton de la filmo, mi sentas respekton kaj profundan amon por ĉi tiu papo kaj lia faro. Laŭ mi, tre kristanan faro. Mia gasto – nur pro mia rakonto – deklaris egalan senton.

Humanismo postulas scivolemon

Ni babilis pri historio, Grekaj kaj aliaj mitoj, arto de la fotografado, la Baza Leĝo de la Federacia Respubliko de Germanujo (FRG) kaj la konstitucio de la Germana Demokratia Respubliko (GDR), pri la Reganta Urbestro de Berlino, kiu estas judojn-malamanto (antisemito) laŭ la Juda Simon’-Wiesenthal-Centro … ni iris de unu temo al alia. Estis plezuro!

Ni parolis pri la humanisma edukado de Robinsono Kruso, kiu kapabligis al li postvivi sur la insulo. (Mi mokis, ke hodiaŭaj junuloj unue serĉus WLAN sur la insulo.) Mi parolis pri la filmoj »The Great Dictator« (La Granda Diktatoro), Usono 1940, de Charlie CHAPLIN, »To Kill a Mockingbird« (Mortigi Mokbirdon), Usono 1962, kun Gregory PECK, kaj »Martin Luther« (Marteno Lutero), GDR 1983 … mi pruntedonis al li diversajn filmojn. (Eble, mi iom troigis pro mia entuziasmo pri vi.)

Ne nur unufoje ni promesis unu la alian, ke ni baldaŭ daŭrigos nian bonan interparoladon.

Fine amara temo: la politika situacio en lia universitato

Vilhelmo VON-HUMBOLDT antaŭ Berlina universitato
Vilhelmo VON-HUMBOLDT antaŭ Berlina universitato

Mi demandis lin pri la politika situacio en lia universitato … kaj subite ni atingis sufiĉe amaran temon. La regado de la maldekstranoj kaj verduloj subpremas »malĝustajn«, do ĉiujn ne-maldekstrajn opiniojn. Ĉu libero de la opiniesprimoj, ĉu libero de la esplorado? Eble tute for.

Kie estas la humanismaj idealoj ekzemple de la gefratoj VON-HUMBOLDT; unu el la Berlinaj universitatoj havas iliajn nomojn? Kie estas la humanisma disputo, la malferma serĉado pri la plej bona solvo por la homoj?

Li kelkfoje estis kritikinta ĉi tion aŭ tion. Sed li ne daŭrigis tion por plustudi sen timi kaj sperti atakojn fare de la faktaj regantoj de la universitato. Sen aliancanoj batali kontraŭ ili estas vana faro.

Marcel RUFFERT kaj Tobias BERODT (kristdemokrataj politikistoj)
Marcel RUFFERT kaj Tobias BERODT (kristdemokrataj politikistoj)

Mi rakontis al li pri du, laŭ mia opinio tre eksterordinaraj junaj politikistoj kristdemokrataj (CDU): Marcel RUFFERT el la urbeto Velten kaj Tobias BERODT. Pro junuloj kiel ili mi fakte komencas denove iom esperi pri la politiko en nia lando. Ili ambaŭ plus mia juna gasto havas la taskon liberigi Germanujon el sia mizera politika situacio. Maljunuloj kiel mi nur povas helpi.

Mi tre ĝojas pri nia eble plej baldaŭe sekvonta renkonto.


printeblaj versioj:

La universitatoj en Berlino, Germanujo, forlasis la vojon de la humanismo.odt

La universitatoj en Berlino, Germanujo, forlasis la vojon de la humanismo.pdf

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s