Hamburgo (Germanujo): senhejmaj Germanoj mortas pro malvarmego – bonfarton ricevas aliaj

La sendostacio NDR (Norda-Germana Sendostacio) raportis je la 15a de Novembro 2019 jenan:

»Tri mortaj senhejmuloj en Hamburgo

Hamburgo (Germanujo): senhejmaj Germanoj mortas pro malvarmego – bonfarton ricevas aliaj (2019-11-21) Hamburgo: tiom multaj senhejmuloj kiel neniam (dpa)
Hamburgo: tiom multaj senhejmuloj kiel neniam (fonto: dpa)

Dum nur malmultaj tagoj mortis en Hamburgo tri senhejmuloj sur la strato. Kiel la strata magazeno “Hinz&Kuntz” raportis, pasanto rimarkis antaŭ unu semajno mortan viron ĉe la angulo strato Steinstraße/ strato Lange Mühren en la urbocentro. Origine li volis donaci monon, sed tiam li konstatis, ke la 55 jarojn aĝa senhejmulo ne plu vivis.

[…] La magazeno atentigas al tio, ke en la koncerna nokto estis tri gradojn malvarma. Du tagojn pli malfrue, laŭ la raporto, oni trovis kelkcentajn metrojn for duan senhejmulon en vivdanĝera situacio. Urĝa kuracisto povis revivigi la 56-jarulon. La viro tamen mortis mallonge poste en malsanulejo Sankta Georgo.

Je la sama tago, multjara vendisto de la strata magazeno estis trovita morta en publika necesejo. […] Speciale tragika: la 63-jarulo havis jam lokon en loĝkontenero en la vintra urĝa programo de la urbo Norderstedt. Sed ĝi komencas nur je la 1a de Decembro.«

[germanlingva fonto]


Je la 23a de Majo 2019 la gazeto Hamburger Abendblatt estis raportinta:

»Loĝejoj urĝe mankas: Norderstedt konstruas kvar novajn domojn por rifuĝintoj

Hamburgo (Germanujo): senhejmaj Germanoj mortas pro malvarmego – bonfarton ricevas aliaj (2019-11-21) 21 loĝejoj por 60 rifuĝintoj en la Segeberger ŝoseo en Norderstedt (Andreas Burgmayer)
21 loĝejoj por 60 rifuĝintoj en la Segeberger ŝoseo en Norderstedt (fonto: Andreas Burgmayer)

La urbo Norderstadt deziras baldaŭ konstrui ĝis kvar novajn domojn kun po 60 loĝejoj por rifuĝintoj en la urbo. La decido por la investo en la alto de ĉirkaŭ 20 ĝis 25 milionojn da eŭroj okazis kun malgranda plimulto en la komisiono por socialaj aferoj […]

Prototipo por la nemoveblaĵoj estas la 2016 de la evolusocio Norderstedt (EGNO) ĉe la Segeberger ŝoseo 233 konstruita loĝdomo, en kiu 60 rifuĝintoj – pleje familioj – en 21 loĝejoj estas loĝigitaj.

[…] Rifuĝintoj lernas la Germanan, trovas laborlokojn – sed ne pageblajn loĝejojn. 1’100 homoj vivas en la [komunaj] hejmoj [por tiel-nomataj rifuĝintoj] […] La danĝero de konfliktoj en la hejmoj altiĝas. Familioj kaj unuopuloj estas loĝigitaj kune kun fremduloj.«

[germanlingva fonto]


La registaro de la urbo Hamburgo estas “maldekstra” koalicio de socialdemokratoj kaj verduloj.

Cetere: La tiel-nomataj rifuĝintoj ne estas rifuĝintoj laŭ la Ĝeneva Konvencio. La supozitaj azilpetantoj ne estas rajtigataj ricevi azilon, ĉar ili venis tra sekuraj landoj en Germanujon. La homoj, kiuj venis pro militoj en siaj landoj, devas reiri post la fino de la bataloj, do la Siroj devas iri hejmen; ankaŭ, ĉar la Siria registaro ofertis amnestion al ĉiuj opoziciuloj.

Ĉu eblas, ke Germanaj responsuloj iel dankeme akceptas, ke Germanaj malriĉuloj mortas, por ke pli da mono estas disponebla por aliaj homoj?


printeblaj dokumentoj:

Hamburgo (Germanujo): senhejmaj Germanoj mortas pro malvarmego – bonfarton ricevas aliaj (2019-11-21).pdf

Hamburgo (Germanujo): senhejmaj Germanoj mortas pro malvarmego – bonfarton ricevas aliaj (2019-11-21).odt

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s