Rekomendoj de Edward Snowden pri TTT

Ed Snowden: humanisto kaj heroo de nia epoko

Edward Snowden (el Vikipedio)
Edward Snowden (el Vikipedio)

Edward Joseph SNOWDEN, 36-jara Usona specialisto pri sekureco de TTT, estis laborinta por la Usonaj sekretaj servoj CIA* kaj NSA*.

En 2013 li atentigis per gazetaraj komunikoj, ke Usono kaj Britujo kaŝobservas fakte la tutan mondon, sen ia sin-reteno, ankaŭ aliancanojn kaj tiel-nomatajn amikojn. Kun la preteksto, ke oni ja nur batalus kontraŭ terorismo. SNOWDEN informis, ke diversaj entreprenoj – inter ili Facebook, Google, Microsoft – subtenas la spionadon. [vikipedio]

Ekde 2013 SNOWDEN vivas en Ruslando por protekti sin kontraŭ la venĝo de la Usona ŝtato.

SNOWDEN estis en 2016 nomumita Nobel-premioto pri paco. Li estis jam ricevinta en 2014 la tiel-nomatan alternativan Nobel-premion “Right Livelihood Award” (premio de ĝusta vivmaniero [vikipedio]).

La Usona reĝisoro Oliver STONE prezentis en 2016 biografian filmon pri SNOWDEN, ludita de la Usona aktoro Joseph Leonard GORDON-LEVITT. [antaŭ-filmo] Usonaj studioj ne pretis fari la filmon; STONE fine kunlaboris kun la Germana entrepreno Bavaria Studios GmbH. [retejo]


Tute aliaj celoj, tamen amata de la “bonuloj”

prezidento Barack OBAMA (oficiala portreto-foto, 2012)
prezidento Barack OBAMA (oficiala portreto-foto, 2012)

Alia homo estas Barack Hussein OBAMA II, naskiĝinta la 4an de Aŭgusto 1961, favorito de la liberaluloj, maldekstruloj kaj kromaj tiel-nomataj bonuloj, Nobel-premiito pri paco (2009), kiu – kiel prezidento de Usono – tamen militis de sia unua ĝis sia lasta tago en la ofico. OBAMA permesis, ke siaj sekretaj servoj CIA*, FBI* kaj NSA* amase spionas tra la mondo, kontraŭ kaj malamikoj kaj amikoj, tute senbride. [vikipedio]

OBAMA preferis persekuti kaj kondamni homojn atentigintajn al krimoj fare de la Usona ŝtato, ol ke li instigis enketojn pro la ŝtataj krimoj: Thomas Andrews DRAKE (NSA*), soldato Bradley/ Chelsea MANNING, Stephen Jin-Woo KIM (ministerio pri eksteraj aferoj), Shamai LEIBOWITZ (FBI*), Jeffrey Alexander STERLING (CIA*), John KIRIAKOU (CIA*) … Edward SNOWDEN (por CIA* k NSA*).

La Germana gazeto “Der Freitag – Die Wochenzeitung” (La vendredo – La semajna gazeto) skribis je la 17a de Januaro 2017 [fonto]:

OBAMA kondamnis pli multajn “Whistleblower*” ol ĉiuj Usonaj prezidentoj antaŭ li kune. Ĉi tiu senkompata atako kontraŭ la ĵurnalismo tre damaĝis la demokration.

Multaj voĉoj timas nun, ke la Aŭstralia ĵurnalisto Julian ASSANGE, fondinto de WikiLeaks*, baldaŭ mortos pro grava malsano en Brita malliberejo … pro la deziro de la Usona registaro. Laŭ raporto de Nils MELZER (UNO), Julian ASSANGE estas viktimo de torturo. Unu el la responsuloj: la favorito de la bonuloj OBAMA.


Rekomendoj de Ed Snowden por pli multe da privateco en TTT

(laŭ artikolo de Stefan BORDEL, 2018-06-06)

The New Yorker Festival 2014 - Edward Snowden Interviewed by Jane MayerEd SNOWDEN (ankaŭ kiel CITIZENFOUR, TheTrueHOOHA) informas en regulaj intervaloj pri sia opinio koncerne sekurecon en TTT. Li ne hezitas klarigi, kiujn programojn li preferas aŭ rifuzas. [Twitter]

SNOWDEN avertas jam ekde 2014 pri ne-lokdependa konservado ĉe la Usona firmao Dropbox Inc. La entrepreno kunlaborus tro libervole kun la Usona sekreta servo NSA*. SNOWDEN rekomendas ekzemple la alternativon SpiderOak. Antaŭ ol la datoj kaj dosierujoj iras de la propra komputilo en la lokdependan konservadon, ili estas ĉifritaj. Uzebla kun Android, Linukso, Makintoŝo kaj Vindozo.  

Inter la mesaĝiloj: SNOWDEN preferas Signal pro ties kompleksa ĉifrado.

Anstataŭ uzi respektive Vindozon aŭ Makintoŝon, SNOWDEN rekomendas la speciale sekuran, fortan kaj liberan operaciumon (mastruma sistemo) Qubes OS. Per virtualaj procesoj, ĝi distingas la programojn kaj programerojn; “malbonaj” kaj agresemaj programoj sekve ne rajtas disvastiĝi tra la tuta operaciumo.

SNOWDEN rekomendas krome:

  • ĉifradon de la datoj en la komputilo per la programo VeraCrypt por protekti unusolajn datojn, dosierujojn kaj tutajn fiksitajn diskojn;
  • por anonima retumado: la foliumilon de la organizaĵo TOR 
  • la liberan reklamoblokilon uBlock Origin
  • la liberan linuksan operaciumon (mastruma sistemo) Tails, kiun oni uzas nur por-tempe, do sen instalado

Post ĉi tiu artikolo mi devas konsideri nun, ke evidente (ankaŭ) mi – almenaŭ iom – ŝanĝu mian konduton en TTT.


CIA = Centra Informkolekta Agentejo [vikipedio]

FBI = Federacia Buroo de Enketado [vikipedio]

NSA = Nacia Sekureca Agentejo [vikipedio]

Whistleblower = homoj, kiuj rompante regulojn pri tenado en sekreto, informas pri krimoj fare de la ŝtato kaj ties instancoj

WikiLeaks = retejo, kiu publikigas registarajn, komercajn aŭ religiajn dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj [vikepedio]

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s