Paradizo (altarbildo de la kirko de l'Sankta Paŭlo, Malmö, Svedujo)

Libere laŭ Asteriks: »Ili frenezas, tiuj Svedoj!«

La kirko de l’Sankta Paŭlo en Malmö, Svedujo, havas novan altarbildon nomitan »Paradizo«. La retgazeto PinkNews raportis je la 2a de Decembro 2019 [artikolo]:

»The Church of Sweden has unveiled the country’s first-ever LGBT+ altarpiece, the artwork behind an altar, and homophobes are very upset about it.« (La Eklezio de Svedujo malkaŝis la unuan GLAT+ altarbildon de la lando, artaĵo malantaŭ la altaro, kaj homofobiuloj estas tre konsternitaj pri tio.)

altarbildo »Paradizo« (Kirko de Sankta Paŭlo, Malmö, Svedujo, 2019)
altarbildo »Paradizo« (kirko de l’Sankta Paŭlo, Malmö, Svedujo, 2019)

La lesba pentristino Elisabeth OHLSON WALLIN [ŝia retejo] prezentas inter alie du Adamojn, negron kaj blankulon samseksemajn, kaj lesban paron de du Eva. La rolon de la serpento en la paradizo ludas inter-seksa estaĵo.

Laŭ la kirkestraro ĉi tiu altarbildo helpos montri, ke ĉiu estas bonvenigota en la paradizo, sendepende de sia emo. Unu el la pastroj publikigis per Twitter:

»We are so happy and proud!« (Ni estas tiom feliĉa kaj fiera!)

Sed ne ĉiuj kristanoj aplaŭdas pri tiu altarbildo. Male! En la mondo de PinkNews tiaj kritikantoj estas tuj kaj ĝenerale »homofobiuloj«. Unu el multaj tiaj kritikantoj skribis:

»This is not about Christian values, but only political activism. Shameful!« (Ĉi tio ne temas pri kristanaj valoroj, sed nur politika aktivado. Honte!)

Laŭ propra prijuĝo, la Sveda eklezio esta tre progresema koncerne la rajtojn de la GLAT-komunumo, do de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj ktp: paroj de la sama sekso estas benotaj, edzeco inter homoj de la sama sekso estas akceptita ekde 2009. En 2017 la Sveda eklezio rekomendis ne plu uzi virajn esprimojn por Dio.

 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s