La stultigo de la Germana junularo

Germanoj ĝenerale ŝatis aŭdi, ke Germanujo estus lando de verkistoj kaj pensantoj. Estas ja sufiĉe flata etikedo. Permesu kelkajn ekzemplojn!

La verkisto Joaĥimo FERNAU [fer-naŭ] (1909 – 1988) enlistigas inter alie jenajn geniulojn: Albreĥto DÜRER (1471 – 1528), pentristo kaj grafikisto; Prof Marteno LUTHER [lu-ter] (1483 – 1546), pastro; D-ro Nikolao KOPERNIKUS (1473 – 1543), kuracisto, estro de katedralo, ĉefadministranto; Johano Sebastiano BACH [baĥ] (1685 – 1750), muzikisto, komponisto, estro de orĥestroj kaj ĥoroj, kantoro; Prof D-ro Imanuelo KANT, filozofo; Ludoviko VAN-BEETHOVEN [fan-bet-ho-fen] (1770 – 1827), komponisto; D-ro Johano Volfgango VON-GOETHE [fon-ge-te] (1749 – 1832), advokato, ministro, politikisto, verkisto; D-ro Alberto EINSTEIN [ajn-ŝtajn] (1879 – 1955), sciencisto.

Aliaj landoj havas siajn geniulojn, ni havis jenajn. Ĉu kaj nun?

Finnlando estis adaptinta la edukan sistemon de la Germana Demokratia Respubliko (GDR), de la socialisma Orienta-Germanujo. Pro ties alta kvalito. En 1990/ ’91 lernantoj en la orienta parto de Berlino, antaŭe ĉefurbo de GDR, ne lernis ion novan. Por »atingi« la malpli altan nivelon de la okcidenta parto de la urbo. Anstataŭ kapti la okazon por atingi pli altan nivelon en la nun tuta Germanujo, la politikistoj decidis stultigi ankaŭ la lernantojn en la novaj, orientaj regionoj de Germanujo.

La plej aktualaj rezultoj de la esplorado PISA (Programme for International Student Assessment = Programo por Internacia Studenta Taksado) de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) prezentas jenan:

  • Germanaj lernantoj 15-jaraj estas ĝenerale malpli bonaj ol lernantoj en Ĉinujo, Estonujo, Finnlando, Honkongo, Irlando, Kanado, (Suda) Koreujo, Makao, Pollando kaj Singapuro.
  • Prof-ino Kristina REIZ, estrino de la Germana PISA-esplorado: »La malbona novaĵo estas, ke kvinono de la 15-jaruloj apenaŭ kapablas kompreni aŭ rerakonti la sencon de tekstoj«.

La unua ŝtata televido-stacio ARD provis tuj kvietigi la ondojn kaj disvastigis per sia novaĵojn-elsendaĵo Tagesschau la opinion de Prof Heiner BARZ de la Universitato Düsseldorf. Li do opinias, ke la PISA-esploradoj ne havas vere gravan valoron. [ĉi tie]

… kaj ĉio estas en ordo!

Germanujo – pli kaj plu – fariĝas lando de stultuloj kaj papagoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s