La maldekstruloj en Eŭropo kaj iliaj sin-trompoj, 1a parto

Ĉu la Eŭropaj maldekstruloj estas konsekvencaj protektantoj de la paco? Ĉu ili protektas la atingaĵojn de la epoko de l’racionalismo? Ĉu ili garantias la samrajtecon de viro kaj virino? Ĉu ili batalas por infanoj, malriĉuloj, Judoj, samseksemuloj? Ĉu ili defendas la homrajtojn? Ĉu la Eŭropaj maldekstruloj analizas serioze la kondiĉojn kaj faktojn por poste – ankaŭ serioze – decidi la necesajn sekvontajn paŝojn?

Kiam mi rigardas la maldekstrulojn en Germanujo, mi trovas seniluziigan bildon. Kiaj estas la bildoj en aliaj landoj en (kaj ekster) Eŭropo? Ĉu la maldekstruloj ĝenerale sen-kapablas sekvi siajn proprajn idealojn? Ĉu Karl MARX kaj Friedrich ENGELS estus hodiaŭ ankoraŭ inter la vicoj de la maldekstruloj?

Protektu la pacon!

Post kiam la ankoraŭ nova partio Alternativo por Germanujo (AfD) estis balotata en la Germanan federacian parlamenton, ĝia ĉefo proponis koncerne demandojn de la paco kunlabori kun la frakcio La Maldekstra. La maldekstruloj tuj rifuzis tion, ĉar ĝi ne pretis kunlabori kun partio de »novnazioj«, »rasistoj«, »malamikoj de eksterlandanoj« ktp.

Germanaj soldatoj en eksterlando (fonto: sendostacio SWR)
Germanaj soldatoj en eksterlando (fonto: sendostacio SWR)

Ekde 1995 Germanujo partoprenas – kontraŭ la internacia juro – atakmilitojn. Unue bombardo de Bosnujo, 1999 atakmilito kontraŭ Serbujo, 2001 kontraŭ Afganujo kaj 2015 kontraŭ Sirio. Post la naciaj socialistoj (nazioj) estis socialdemokratoj kaj verduloj, kiuj sendis Germanajn soldatojn denove kontraŭ fremdaj landoj. Sen permeso de la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj! La tiamaj kaj nunaj kancelieroj, vic-kancelieroj, ministroj de la armeo kaj ĉefoj de la koncernaj frakcioj estas krimuloj laŭ artikolo 8bis de la statuto de la Internacia Puna Kortumo (IPK): krimo de agreso.

Laŭ mia scio, la partio La Maldekstra neniam denuncis la responsulojn ĉe IPK.

En Junio 1988, 1.034 gastoj el 113 landoj kunvenis en la Palaco de la Respubliko en Berlino, ĉefurbo de la socialisma Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ili estis akceptintaj inviton de Erich HONECKER, prezidanto de la ŝtatkonsilantaro de GDR, pri Internacia Renkontiĝo por Zonoj sen Nukleaj Armiloj.

Erich HONECKER diris je la komenco de la kunveno:

»Postulas bonan volon, konfidon al la forto kaj racio de la popoloj, kiesa unua homrajto estas la paco. […] Diferencaj politikaj kaj ideologiaj starpunktoj ne rajtas obstakli, ke ni ekkonas kunajn interesojn kaj praktikas kulturon de laŭ-fakte politika dialogo, kiu inkluzivas interbatali eĉ antagonismojn en maniero, kiu servas al kunlaborado kaj neniun malutilas.«

Helmut Schmidt kaj Erich Honecker ĉe la lago Werbelinsee, Decembro 1981 (fotisto: Engelbert Reinecke)
Helmut Schmidt kaj Erich Honecker ĉe la lago Werbelinsee, Decembro 1981 (fotisto: Engelbert Reinecke)

En Decembro 1981, Erich HONECKER kunvenis kun la kanceliero de la kapitalisma Federacia Respubliko de Germanujo (FRG) Helmut SCHMIDT ĉe la lago Werbelinsee ĉe Berlino. Dum detalaj interparoladoj, ambaŭ ŝtatistoj certigis, ke de la Germana tereno neniam denove milito eliru. Pro la kreskanta danĝero estis ja sen-grave, kiel profundaj estis kaj ankaŭ estos la politikaj antagonismoj kaj malsamecoj de la opinioj. Grave estas nur la ekzistado de la Eŭropa kontinento. Grave estas, ĉu la partneroj pretas trovi kaj subteni alternativojn de konfrontado.

Kiam la mondo staris ĉe la sojlo al la IIIa mondmilito, en la 1970aj kaj 1980aj jaroj, pacemaj homoj de ankaŭ tre diferencaj tendaroj kunlaboris por protekti la pacon. Verkistoj de la Orienta kaj Okcidenta Germanujoj. Komunistaj gvidantoj de GDR kaj altranguloj de la Romo-katolika kaj evangeliaj eklezioj. Aktivistoj por la paco en Eŭropo kaj generaloj de NATO.

Germanaj maldekstruloj hodiaŭ eĉ ne pretas partopreni manifestaciojn por paco se ankaŭ dekstruloj partoprenos. Evidente ili perfidas la pacon, alie ol Eŭropaj maldekstruloj en la 1970-aj, 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Almenaŭ la Germanaj maldekstruloj estas do utilaj idiotoj por la militon-instigantoj.


Vidu ankaŭ:
»De Germana tereno neniam denove milito eliru«, artikolo de 2017-03-28 [ĉi tie]

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s