La maldekstruloj en Eŭropo kaj iliaj sin-trompoj, 2a parto

Ĉu la Eŭropaj maldekstruloj estas konsekvencaj protektantoj de la paco? Ĉu ili protektas la atingaĵojn de la epoko de l’racionalismo? Ĉu ili garantias la samrajtecon de viro kaj virino? Ĉu ili batalas por infanoj, malriĉuloj, Judoj, samseksemuloj? Ĉu ili defendas la homrajtojn? Ĉu la Eŭropaj maldekstruloj analizas serioze la kondiĉojn kaj faktojn por poste – ankaŭ serioze – decidi la necesajn sekvontajn paŝojn?

Kiam mi rigardas la maldekstrulojn en Germanujo, mi trovas seniluziigan bildon. Kiaj estas la bildoj en aliaj landoj en (kaj ekster) Eŭropo? Ĉu la maldekstruloj ĝenerale senkapablas sekvi siajn proprajn idealojn? Ĉu Karl Marx kaj Friedrich Engels estus hodiaŭ ankoraŭ inter la vicoj de la maldekstruloj?

Helpi al la rifuĝintoj

Maldekstruloj, almenaŭ en Germanujo, asertas, ke homoj, kiuj ne pretas bonvenigi rifuĝintojn, estus “malamikoj de eksterlandanoj”, “rasistoj”, “nov-nazioj” ktp. Kiam tiuj “malbonuloj” atentigas al la reguloj laŭ la Baza Leĝo (kvazaŭa konstitucio), internaciaj kontraktoj kaj aliaj leĝoj, tiam maldekstruloj volonte kontraŭdiras per la aserto, ke helpi rifuĝintojn estus pli grave ol respekti naciajn kaj internaciajn leĝojn kaj kontraktojn.

La diktatoroj Robespiero (Maximilien de Robespierre), advokato, revoluciulo kaj politikisto en Francujo, Josif Stalin (Иосиф Виссарионович Сталин), revoluciulo, ĉefo de la Ruslandaj komunistoj kaj ĉefministro, kaj Adolf Hitler, pentristo, politikisto, “Führer” (gvidanto) de la nacia-socialista partio kaj de la Germana popolo, ankaŭ pritaksis siajn volojn pli altaj ol la rajton kaj leĝon. Adolf Hitler uzis sian “Führerrecht” (gvidanto-rajto) por neglekti la Germanan konstitucion.

Pro la ĝenerala emo de pli kaj pli multaj maldekstruloj sekvi la vojon de Josif Stalin, mi ne miras pri tia evoluo.

S-ino kanceliero D-ino Angela Merkel montras similajn emojn.

La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj asertas, ke ĉirkaŭ 70 milionoj da rifuĝintoj serĉas novan lokon por vivi. La maldekstruloj postulas, ke Germanujo (kaj aliaj Eŭropaj landoj) akceptu kaj bonvenigu ĉiun rifuĝinton, kiu deziras vivi ĉi tie. Momente 80 milionoj da homoj vivas en Germanujo. Oni ne devas esti aparte inteligenta por kompreni, ke la postulo de la maldekstruloj akcepti ĉiun(!) estas freneza. Ĉu la maldekstruloj postulas tion por helpi la rifuĝintojn, ĉu aŭ pro alia kaŭzo?

Ekde 2015 pli ol du milionoj da “rifuĝintoj” venis en Germanujon. La kostoj estas po-jare pli multe ol 50 miliardoj da eŭroj. Mi konjektas, ke 50 miliardoj da eŭroj helpus ekzemple en Afriko pli multajn ol nur du milionojn da homoj. Sed maldekstruloj preferas alimenti bone vestitajn junajn virojn (kun iliaj poŝtelefonoj) anstataŭ malsatajn infanojn en Afriko.

malsataj infanoj en Somalio (fonto: Die Welt)
malsataj infanoj en Somalio (fonto: Die Welt)

En lokoj kun multaj “rifuĝintoj” kreskas la sociaj problemoj inter Germanoj kaj eksterlandanoj: malrespekti Germanajn kulturon kaj morojn, seksaj perfortoj de virinoj, mortigoj fare de eksterlandanoj. Por subpremi raportojn pri tiaj krimaj faroj kaj koncernaj komentoj, ekde 2018 Germanujo havas denove cenzuron. Maldekstraj dungituloj kontrolas Facebook, Twitter ktp kaj ne-igas artikolojn kaj komentojn kaj blokas la aŭtorojn.

La tiel-nomataj rifuĝintoj estas nur tre malofte rifuĝintoj laŭ la Ĝeneva Konvencio kaj ili fakte ne rajtas peti azilon en Germanujo. Sed tiujn jurajn faktojn la maldekstruloj ne konsideras.

§ 23 artikolo 1 de la Leĝo pri la Restado, Laborado kaj Integrado de Eksterlandanoj en Germanujo (AufenthG) permesas, ke ekzemple partio, frakcio, parti-grupo ktp povas mem akcepti “rifuĝintojn”, se ili – partio, frakcio, parti-grupo – pretas pagi la koncernajn kostojn por la “rifuĝintoj” almenaŭ dum kvin jaroj: nutraĵo, vestoj, loĝejo, asekuroj, kuracistoj, medikamentoj (§ 68 I AufenthG). Mi konas eĉ ne unu kazon, ke maldekstra partio, maldekstra frakcio, maldekstra parti-grupo garantias por rifuĝintoj, por ke ili povas veni ĉi tien.

Kiel la eklezioj, tiel la maldekstruloj evitas la financan ŝarĝon. Ĉu laŭte kriegi kaj postuli? Jes! Ĉu uzi la eblojn por mem rekte helpi kaj akcepti financan riskon? Ne! La hodiaŭa partio La Maldekstra elkreskis el la komunista partio Socialisma Unuecpartio de Germanujo, kiu estis ruiniginta la Germanan Demokratian Respublikon (GDR). Antaŭ ol la fino de GDR, la komunistoj estis ŝtelintaj  multajn milionojn da markoj de la popolo. Do, ili havas sufiĉe da mono, ankaŭ por “rifuĝintoj”.

La maldekstruloj evidente preferas, ke aliaj pagas por la maldekstraj revoj!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s