Denove ekster la civilizitaj ŝtatoj: Usono

Okcidentaj politikistoj – antaŭ ĉio Usonaj – ŝatas paroli pri la homrajtoj. Sed samtempe ili arogante decidas, kie, kiam kaj por kiu ĉi tiuj rajtoj validas. Ĉu ĝeneralaj rajtoj por ĉiu ajn? Ne! … laŭ la opinioj de Usono kaj kelkaj el siaj aliancanoj.

Usona droneo (fonto: Frontal 21)
Usona droneo (fonto: Frontal 21)

Usono mortigis je la 3a Januaro Iranan ŝtatanon per senpilota aviadilo (droneo). Qasem Soleimani, general-majoro, komandanto de la taĉmento Quds, sekcio de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio (Pasdarano), laŭ Usono terorisma organizaĵo. Ĝuste ĉi tiu servas al Usono por pravigo de la mortigo.

Multaj voĉoj mondvaste bonvenigas ĉi tiun faron, multaj aliaj laŭte protestas. Unu el la aprobantaj voĉoj mokis, ke multaj maldekstruloj nun ekscitiĝas pri la mortigo, dum ili silentas, kiam kritikantoj de islamo kaj samseksemuloj estas mortigitaj en Arabaj ŝtatoj.

s-ino kanceliero D-ino Angela Merkel (fonto: dpa 2018)
s-ino kanceliero D-ino Angela Merkel (fonto: dpa 2018)

La mortigo de Qasem Soleimani nur kapablis, ĉar la Germana registaro permesas al la Usona armeo uzi la militbazon en Rammstein (Aerbazo Ramstein) por stiri la mortigantajn droneojn. Krimo de agreso laŭ artikolo 8bis de la statuto de la Internacia Puna Kortumo (IPK) fare de s-ino kanceliero D-ino Angela Merkel kaj kromaj Germanaj politikistoj.

Ĉi tiu mortigo ne estas la unua tiela faro de Usono en ĉi tiu centjaro.

Usama bin Laden, Saud-Araba teroristo, kreaĵo de Usono, estis mortigita je la 2a de Majo 2011 fare de Usonaj armeanoj. La soldatoj invadis en Pakistanon, sen permeso, penetris en la domon de Usama bin Laden, ankaŭ sen permeso, kaj mortigis la celon de la operacio. Prezidento Barack Obama, la karulo de la maldekstruloj kaj “bonuloj”, evidente intencis eviti, ke la iama aliancano Usama bin Laden staros iam antaŭ tribunalo por fari depozicion (deklaron).

Israelo mortigas ankaŭ rekte Palestinojn sen antaŭa proceso kaj laŭ-jura verdikto.

La Universala Deklaracio de Homrajtoj male dekretas:

Artikolo 3: Ĉiu havas la rajton je vivo, libereco kaj persona sekureco.

Artikolo 10: Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.

Artikolo 11: (1) Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.
(2) Neniu estus konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.

Usono denove pruvas, ke ĝi estas ekster la civilizitaj ŝtatoj.


rekomendoj:

Homaj Rajtoj – Demandoj kaj Respondoj, de Leah Levin, Universala Esperanto-Asocio 1998, ISBN 92-9017-058-1

Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaracio de Homrajtoj …, Monda Asembleo Socia (MAS) 2009, ISBN 978-2-9529537-9-5

 

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s