Meza kvalito! … kaj eĉ iom pli malbona: Studenta komitato de l’Altlernejo por mediprotektanta evoluo en Eberswalde

Resumo pri Germanlingva artikolo el mia plumo [ĉi tie]

signo de la Ĝenerala Studenta Komitato de la Altlernejo por mediprotektanta evoluo en Eberswalde
signo de la Ĝenerala Studenta Komitato de la Altlernejo por mediprotektanta evoluo en Eberswalde (ĉiuj rajtoj rezervitaj)

La Ĝenerala Studenta Komitato, mallonge nomata AStA, de l’Altlernejo por mediprotektanta evoluo en Eberswalde prezentas sin kadre de la retejo de la altlernejo [ĉi tie] kaj kiel grupo en Facebook [ĉi tie]. Ambaŭ provoj estas aplombaj sed sufiĉe fuŝaj! La plej novaj informoj estas el la mezo de 2019, kaj la lingvo estas subnivela kaj plena da eraroj. Anstataŭ, ke la komitato informus pri bazaj kaj gravaj aferoj, ĝi prezentas amasojn da fotografaĵoj de la pasinta studenta festo en 2019. Demandoj pri la kleriga politiko, konsili studentojn kaj la studenta demokratio mem estas bedaŭrinde malpli gravaj por ĉi tiu komitato ol la temoj ripari biciklojn kaj flegi hundojn de studentoj.

Je la fino de la artikolo mi konkludis:

“La bildo, kiun la Ĝenerala Studenta Komitato de la Altlernejo por mediprotektanta evoluo en Eberswalde prezentas pri si, estas – ĝentile dirite – mezkvalita. Duboj pri la fakaj, sciencaj, sed ankaŭ karakteraj kvalitoj de ĝiaj membroj ekzistas ĝuste. Mi pridubas, ke ĉi tiuj studentoj kapablos, pli poste plenumi siajn taskojn profesiajn.”

Du temoj sed superas ĉion: “Nachhaltigkeit” (daŭripovo, daŭropovo, daŭreblo, daŭrigeblo aŭ elteneblo) kaj seksneŭtrala lingvaĵo. La studenta komitato estas ege fiera pri projekto koncerne la biletojn de studentoj por la publika trafiko. Kelkaj eŭroj pagendaj por ĉi tiuj biletoj subtenas projektojn en Afriko por tie(!) malaltigi la kvanton de medimalpurigado. La aero en Afriko ie estas pli freŝa, sed studentoj en Eberswalde, urbeto en Germanujo, fieras, ke ili protektus la medion.

Martin Luther, Germana monaĥo
Martin Luther, Germana monaĥo (1483 – 1546)

Ĉi tiu memorigas min al la indulgenc-komerco fare de la papo je la komenco de la 16a jarcento. La pekuloj pagis ofte siajn lastajn groŝojn al la papaj trompantoj, esperante, ke Dio senkulpigus al ili. La Germana monaĥo Martin LUTHER (1483 – 1546) akre furiozis kontraŭ tia trompado, sed la Romo-katolika eklezio ne akceptis lian kritikon. Anstataŭ reformacion de la tiam unusola eklezio, LUTHER instigis fine novan, apartan eklezion. [artikolo en vikipedio]

La Germana Konstitucia Kortumo estis decidinta, ke ekzistus kroma sekso inter ina kaj vira, do “tria sekso”. Facebook akceptas eĉ kelkdekojn da diversaj seksoj. Maldekstruloj kaj iliaj subtenantoj asertas, ke sekso estus nur rezulto de socia edukado: ĉiu povus esti kaj ina kaj vira, eble eĉ ambaŭ. Ĉu matene vira, tagmeze ina kaj vespere ia inter ambaŭ?

Mi konjektas, ke multaj Esperantistoj en Afriko, Azio kaj Ruslando kapneas pri tio, sed multaj blankuloj en Okcidento senkritike sekvas ĉi tiun kvazaŭan religion. Pli malfrue oni bonvenigis ĝentile aŭskultantaron per “Gesinjoroj!” Sed kelkaj uloj nun – ankaŭ okcidentaj Esperantistoj – volas pruvi, ke ili respektas ĉiujn seksojn, almenaŭ tri, eble kelkdekajn, Facebook ja akceptas ĉirkaŭ 60. Anstataŭ “Gesinjoroj!” ni skribu kaj diru nun “Sinjor*inoj!”; la steleto reprezentu ĉiujn ajn seksojn. Mi kiel instruisto de la Germana lingvo suferas pro tia lingva barbaraĵo!

Ĉu oni ridu aŭ ploru pri tiaj studentoj kaj ilia komitato?

Kiu rifuzas aŭ eĉ laŭte kritikas ĉi tiujn – la kvazaŭ-religiajn sin-trompon ekokologian kaj seksneŭtralan lingvaĵon – estas baldaŭ atakata fare de maldekstraj taĉmentoj en altlernejoj kaj universitatoj, sed ankaŭ de politikaj rondoj, gazetaro ktp. Maldesktruloj kaj iliaj aliancanoj sufokas la demokration kaj liberan opinio-esprimon, kaj ili aplaŭdis la denovan enkondokon de cenzuro en 2018. Cenzuro kontraŭ kritiko kaj kontraŭaj opinioj.

La plejmulto de la Germanoj opinias laŭ diversaj enketoj, ke oni pli bone silentu pri diversaj tabuaj temoj. Germanaj ĵurnalistoj plejparte ne informas, ili propagandas kaj fi-agitas. Sufiĉas, ke iu renkontas publike faman kritikanton pri la reganta maldekstra politiko, por ke li perdos sian laboron. Post faŝisma kaj komunisma diktaturoj, la gvidantaro kaj gazetaro de Germanujo denove emas al maldemokratia vojo.

La Altlernejo por mediprotektanta evoluo en Eberswalde estas unu el multaj lokoj en Germanujo, kie oni bredas maldemokratojn. Kaj la Ĝenerala Studenta Komitato AStA subtanas tion dum ĝi perfidas la junulojn. Anstataŭ klerigado sur alta nivelo – ideologia edukado. Ĉu la Germanoj lernis nenion el la historio?

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s