Mi amas Marko Polon kaj Ĉinujon

Jes, fakte! Mi estas – almenaŭ iom – enamiĝinta al Marko Polo kaj la granda Ĉinujo. Mi vidas jam je la tria fojo la multpartan filmon Marco Polo de Netlix pri ĉi tiu juna komercisto kaj esploristo el Venecio, Italujo, kiuj laŭdire vivis en la kortego de Kublaj-Ĥano. Tamen mi iom pridubas la historian veron de la filmo. Pro tio mi mendis La Libron de la mirindaĵoj aŭ La priskribon de la mondo verkitan de Marko Polo mem ĉe la libroservo de UEA.

Marko Polo kaj la Blua Princino
Li admiris ne nur Kublaj-Ĥanon. Marko Polo kaj la Blua Princino, sceno el la multparta filmo “Marco Polo” de The Weinstein Company/ Netflix, 2014 – 2016 (ĉiuj rajtoj rezervitaj)

Marko Polo (1254 – 1324) estis naskiĝinta en la urbo Venecio, Italujo. Li venis al Ĉinujo en la aĝo de 17 jaroj kun siaj patro kaj onklo kaj atingis Dadu [Pekino] en la aĝo de 21 jaroj. Li estis admirata de Kublajo pro sia saĝo kaj talento. Dum la 17 jaroj, kiam li restis en Ĉinujo, li plurfoje veturis al aliaj landoj kiel sendito de la Jŭan-imperio. Reveninte sian patrolandon Italujo, li diktis la mondfaman La Vojaĝoj de Marko Polo, en kiu li admiris la riĉecon, civilizacion kaj prosperon de Ĉinujo kaj la Oriento. La verko siatempe sensaciis en Eŭropo.

Por iom pli bone kompreni la historian fonon priparolatan en la filmo, mi legis kelkajn koncernajn sekciojn pri la Mongola Jŭan-disnastio (1271 – 1368) en la libro 5000 Jaroj de Ĉinio de Caŭ Bajlong, eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1988. Mi trovis informojn pri konkeroj fare de la ĥanoj kaj pri eltrovaĵoj de la Ĉina popolo.

“Presarto, kompaso kaj pulvo, la tri grandaj inventaĵoj de la antikva Ĉina popolo, havis pluan disvolviĝon dum tiu tempo.” (5000 Jaroj de Ĉinio, p. 249)

“[…] La tipografio malfermis novan paĝon en la historio de presarto.” (samloke)

“[…] oni faris kompason per nadlo kaj uzis ĝin en mara navigacio. […] Arabaj kaj Persaj komercistoj ofte veturis per Ĉinaj marŝipoj, ankaŭ ili ellernis uzi kompason.” (samloke, p. 252)

“[…] En la 13a jarcento Ĉinio jam povis fari eksplodigeblajn bombojn. Tiam oni plenigis ferpotojn per pulvo kaj pafis ilin per ŝton-ĵetiloj, ekbruliginte ilian meĉon, por vundi malamikojn. Oni nomis ilin ‘feraj kanonoj’ siatempe.

La pulvo-fara metodo estis enkondukita de Ĉinio en islamajn landojn en la 13a jarcento kaj en Eŭropon en la 14a jarcento.” (samloke, paĝoj 252 – 253)

La Jŭan-disnastio estis unuiginta la landon Ĉinujo, sufiĉe ofte per krudo perforto. Ĝi akcelis la disvolviĝon de multnacieca lando kaj la kunfandiĝon de la diversaj nacioj. Sed ĝi ankaŭ peze impostis la terkulturadon al la kamparanoj

“La Mongolaj nobeloj kaj burokratoj rabis grandan nombron da loĝantoj en milito, devigis ilin kulturi iliajn kampojn, fari servuton, doni tributon kaj imposton kaj eĉ vendis ilin kiel bruton.

La Jŭan-dinastio praktkis nacian diskriminacion. Ĝi dividis la popolon en kvar klasojn: la Mongoloj okupis la plej altan pozicion. La popolanoj de la okcidentaj naciecoj kaj la Okcidenta Ŝja okupis la duan. La nordaj Hanoj, Ĉidan-anoj kaj Njuĝen-anoj la trian. Kaj la sudaj Hanoj kaj la alinaciecaj popolanoj vivis en la socia fundo.” (samloke, paĝo 246 – 247)

Sangaj bataloj por la krono inter la imperiestraj familioj – inter 1308 kaj 1333 sinsekve surtroniĝis ok imperiestroj – senbrida emisio de monbiletoj kaŭzante inflacion, akrida plago en 1324, pli ol 400’000 malsataj popolanoj almozpetante ĉirkaŭ la ĉefurbo Dadu (Pekino) en 1332 kaj la ĝenerala subpremado fare de la Mongoloj kondukis la Jŭan-dinastion en la pereon. Al la popolo restis nur unu vojo: ribelo! Ribelanta armeo renversis la regadon de la Jŭan– kaj fondis Ming-dinastion en 1368.


Post la Opiaj Militoj – la unua daŭris de 1840 ĝis 1842, la dua eksplodis en 1856 – Ĉinujo fariĝis kvazaŭ-kolonia lando dependa kaj sub la fakta regado de Britujo, Francujo, Ruslando kaj Usono; Pruslando (Germanujo) subtenis tion. Kaŭzo de ĉi tiu evoluo estis la postulo de Britujo – tiam la plej granda komercisto de drogoj – ankaŭ en Ĉinujo rajti komerci kun opio, do kontraŭ la volo kaj la dekreto de la imperiestro.

Hodiaŭ la tiamaj regantoj super Ĉinujo timas ties novan forton, prosperon kaj potencon ekonomiajn.


Mi rekomendas jenajn librojn pri Ĉinujo:

  • Enciklopedieto de Ĉinio, de Li Qiang k Zhang Meizhi, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1994, ISBN 7-5052-0086-0/ Z.4
  • 5000 Jaroj de Ĉinio, de Caŭ Bajlong, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1988,
  • Moderna Historio de Ĉinio laŭ Temoj, de Su Kaiming, Ĉina Esperanto-Eldonejo 1992, ISBN 7-5052-0049-6

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s