Komenciĝas denove Politika Purigado en Germanujo

30 jaroj post kiam la komunistoj perdis sian potencon en la socialisma Orienta-Germanujo, iliaj nepoj regas la politikan etoson kaj gazetaron nun en la tuta Germanujo. D-ino Angela MERKEL, en GDR funkciulo de la komunista junularorganizaĵo FDJ kaj nun kanceliero de la Federacia Respubliko de Germanujo, plenumas pli kaj pli multajn dezirojn de la maldekstruloj kaj verduloj. Kritikantoj de ŝia politiko spertas male tute-alian sorton.

Oponantoj de la nun reganta politiko forte influata de maldekstruloj kaj verduloj estas elbalaataj el iliaj oficoj, el estraroj, el laboroj, el asocioj ktp fare de la potenculoj laŭ ordono aŭ almenaŭ mallaŭta volo de D-ino MERKEL kaj ŝiaj aliancanoj. Ĉu post Stalino kaj MAO Zedong nun Merkel komencis Politikan Purigadon?

Por atingi siajn celojn, s-ino kanceliero Merkel pretas senhezite rompi demokration, regulojn de la federalismo kaj diversajn leĝojn Germanajn. Nur ŝia volo validas! Volo, kiu estas malpli kristandemokratia ol pli-malpli maldekstra-verda.


La Federacia Respubliko de Germanujo (FRG), mallonge: Germanujo, estas “demokrata kaj sociala federacia ŝtato” (vidu artikolon 20 de la Baza Leĝo). 16 pli-malpli sendependaj landoj – inter ili respublikoj kaj urboj – formas komunan federacian ŝtaton.

En unu el ĉi tiuj landoj, Thüringen (esperantigita: Turingujo), respubliko laŭ la preamblo de la landa konstitucio, okazis je la 27a de Oktobro 2019 balotado pri la landa parlamento. Turingujo estas unu el la landoj de la (socialisma) Germana Demokratia Respubliko (GDR), kiuj aniĝis je la 3a de Oktobro 1990 al la Federacia Respubliko de Germanujo (FRG). Estis la tiel-nomata “denova unuiĝo” (germanlingve: Wiedervereinigung“).

Landparlamenta balotado 2019 Turingujo – Oficiala fina rezulto
Landparlamenta balotado 2019 Turingujo – Oficiala fina rezulto CDU = kristdemokratoj | Linke = La Maldekstra | SPD = socialdemokratoj | AfD = konservativa Alternativo por Germanujo | Grüne = verduloj | FDP = liberaldemokratoj | andere = aliaj

Alie ol en aliaj antaŭe socialismaj ŝtatoj, la komunista partio de GDR nek dissolvis sin, nek estis malpermesita. Ĝi ŝanĝis sian nomon de Socialisma Unuecpartio de Germanujo (germanlingve: Sozialistische Einheitspartei Deutschlands, SED) al Partio de Demokratia Socialismo (germanlingve: Partei des Demokratischen Sozialismus, PDS) kaj firmas ekde 2007 sub la nomo La Maldekstra (germanlingve: Die Linke). La Maldekstra konfirmis antaŭ kortumo, ke ĝi estas identa kun la komunista partio SED por rajti konservi sian monon kaj posedaĵon el GDR. Laŭdire milionoj da eŭroj, almenaŭ parte ŝtelitaj de la popolo de GDR.

La partio Alternativo por Germanujo (germanlingve: Alternative für Deutschland, AfD) estis kreaĵo en la jaro 2013 fare de kelkaj profesoroj kontraŭ la monsistemo eŭro en pluraj ŝtatoj de la Eŭropa Unio. Intertempe la partio plurfoje ŝanĝis kaj plivastigis siajn celojn kaj estrarojn. Ĝi akre kritikas la Eŭropan Union pro ties gravaj deficitoj, antaŭ ĉio demokratiaj. Krome ĝi postulas plenumi la ordonojn de la Baza Leĝo, Germanaj leĝoj kaj internaciaj kontraktoj, antaŭ ĉio koncerne azilpetantojn, rifuĝintojn kaj enmigrintojn plej ofte kontraŭleĝe en Germanujo. La maldekstruloj, verduloj, eklezioj kaj la responsuloj de la nun reganta politiko en Germanujo kalumnias Alternativon, ke ĝi estus ekstreme-dekstra, faŝisma aŭ eĉ nacisocialisma, kvankam eĉ eminentaj juĝistoj de la Germana Federaca Konstitucia Kortumo kaj profesoroj (ekster ĉi tiu partio) pri konstitucia juro diras, ke Alternativo almenaŭ parte rajtas.

Antaŭ ĉio maldekstruloj, verduloj kaj aliaj “bonuloj” deklaras, ke moralo (laŭ sia propra ideologio) pli gravas ol juro kaj leĝoj. Trafa priskribo de anarĥio kaj arbitreco! La plej multaj Germanaj ĵurnalistoj – plejofte aliancanoj de la maldekstruloj kaj verduloj – aplaŭdadas tion.

La parlamentanoj Turingujaj kunvenis je la 5a de Februaro por baloti novan ĉefministron. La ĝistiama ĉefministro Bodo RAMELOW, membro de La Maldekstra, atendis, ke li denove venkos. La maldekstruloj, la plej multaj Germanaj politikistoj, ĵurnalistoj kaj komentistoj atendis ankaŭ ĉi tian rezulton. En la unua kaj dua balotadoj RAMELOW ne ricevis la necesan absolutan plimulton. Neniu miraklo pro la konsisto de la parlamento. En la tria provo sufiĉus relativa plimulto. Sed senatendite la ĉefo de la liberaldemokrata frakcio (FDP) Thomas KEMMERICH kandidatis ankaŭ por la ofico de la ĉefministro, do kontraŭ Bodo RAMELOW. Kaj KEMMERICH venkis, ĉar la parlamentanoj de la frakcio de la Alternativo por Germanujo estis balotinta lin.

Ŝtormo subite ekis, frenezeco ekregis super Germanujo … kaj maldekstruloj kaj iliaj aliancanoj demetis siajn maskojn.

Susanne HENNIG-WELLSOW, ĉefo de la frakcio de La Maldekstruloj, ĵetis florbukedon antaŭ la piedojn de la ĵus balotita nova ĉefministro Thomas KEMMERICH. La ĝistiama ĉefministro Bodo RAMELOW kaj lia asistanto Benjamin-Immanuel HOFF pretendis, ke nun faŝistoj denove regus super Turingujo kaj disvastigis fotografaĵojn de la nacisocialista koncentrejo Buchenwald por pruvi tion. Ĉio nur, ĉar Thomas KEMMERICH estis balotita per voĉoj ankaŭ de la Alternativo por Germanujo.

"FDP kaj CDU tenas piedingon por la faŝismo": manifestacio antaŭ la ŝtata kancelario
“FDP kaj CDU tenas piedingon por la faŝismo”: manifestacio antaŭ la ŝtata kancelario (ĉiuj rajtoj ĉe MDR)

Nur malmultaj momentoj post la balotado, la nova ĉefministro Thomas KEMMERICH ricevis minacojn, lia privata domo estis atakata kaj liaj infanoj bezonis korpogardistojn. Burooj de la liberaldemokratoj en Germanujo estis atakitaj … evidente fare de maldekstraj sturmaj taĉmentoj “Antifa”.

S-ino kanceliero Angela MERKEL deklaris pri la balotado el Sud-Afriko [ĉi tie]:

“La balotado de ĉi tiu ĉefministro estis unika okazaĵo, kiu rompis bazan konvinkiĝon por CDU [kristdemokratia partio – ajp] kaj ankaŭ mi; tio estas, ke ne estu gajnonta plimultojn per helpo de AfD. […] oni devas diri, ke ĉi tiu okazaĵo estas nepardonebla, kaj pro tio la rezulto devas esti ree nuligota. Almenaŭ validas por CDU, ke CDU ne rajtas partopreni registaron sub la balotita ĉefministro. Estis malbona tago por la demokratio. Estis tago, kiu kun la valoroj kaj konvinkaĵoj de CDU rompis”

Evidente ŝi volegas maldekstran ĉefministron en Turingujo.

Permesu, ke mi atentigas al jenaj:

  • la frakcio de AfD en la Turinguja parlamento balotis nek kristdemokratian ĉefministron, nek kristdemokratiajn registaranojn;
  • la respubliko Turingujo havas propran konstitucion kaj leĝojn, kaj la balotado okazis laŭ ĉi tiuj reguloj;
  • la federacia kanceliero ne rajtas diktatorece ordoni nuligon de ĉi tiu balotado en Turingujo;

Post amasoj da kalumnioj, minacoj, ofendoj ktp. elŝutitaj super la kapo de la nova ĉefministro Thomas KEMMERICH kaj lia familio, li deklaris je la 8a de Februaro sian abdikon.

Ĉefministro Kemmernich kapitulacias
Ĉefministro Kemmernich kapitulacias (Die Welt)

La komisiito por la orientaj landoj de la federacia registaro, Christian HIRTE, devas laŭ ordono de s-ino kanceliero demisii; li estis gratulinta per Twitter al la nova ĉefministro Thomas KEMMERICH. La konservativa politikisto Alexander MITSCH protestis pri tio; MERKEL agus laŭ la devizo: Punu unu, eduku cent!

S-ino kanceliero Angela MERKEL ne akceptas, ke iu aŭ iuj agas kontraŭ ŝia volo aŭ ŝiaj celoj. Ŝi volonte bonvenigas flatantojn kaj klakistojn, sed senindulge ŝi forpelas kritikantojn kaj oponantojn. Vivu la volo de MERKEL! Por plenumi dezirojn de la maldekstruloj kaj verduloj, ŝi perfidas senhonte sian kristdemokratian partion kaj disvastigas malverojn pri aliaj politikistoj kaj oficistoj, kiuj pekas per kontraŭaj opinioj. Kiu ne akceptas, ne adoras ŝin, tiu devas iri for. Kiu ne pretas fari tion propravole, tiu baldaŭ spertos koncernajn konsekvencojn.

La tiama prezidento de la enlanda sekreta servo Hans-Georg MAASSEN estis pridubinta asertojn de D-ino MERKEL. Ŝi estis disvastiginta maldekstran propagandon kontraŭ la Alternativo por Germanujo. Post amasoj da mensogoj kontraŭ MAASEN, li devis forlasi fine sian postenon. La libere pensanta kaj tre amata kabaretisto Uwe STEIMLE perdis sian kontrakton kun la ŝtata sendostacio MDR pro tro trafa kritiko pri la dependeco de la Germana gazetaro al la volo de s-ino kanceliero kaj ŝiaj aliancanoj. Hans Joachim Mendig, ĉefo de organizaĵo por subteni filmfarantojn, devis forlasi sian postenon pro komuna manĝado publika kun politikisto de la Alternativo por Germanujo. Jam tio sufiĉas! Nun do Christian HIRTE.

La granda Politika Purigado en Germanujo komenciĝas.


Aldono

La retejo de la Germana gazeto DIE WELT ĵus raportis:

“Estas netolereble, ke FDP [liberaldemokratoj – ajp] kaj CDU [kristdemokratoj – ajp] kun la partio de la faŝisto Björn HÖCKE [ĉefo de la AfD-frakcio en la Turinguja parlamento – ajp] kune balotis la ĉefministron”, sciigis la Berlina landa asocio de SPD [socialdemokratoj – ajp] per Tvitero

Eble gravas scii, ke la socialdemokrato Michael MÜLLER, Reganta Urbestro de Berlino, estas laŭ la Juda Simon Wiesenthal Center antisemito (Judojn-malamanto). Mi opinias, ke la Berlinaj kamaradoj de SPD estas do la plej lastaj, kiuj rajtas prijuĝi aliajn.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s