Gratulon al nova TEJO-estraro!

Mi gratulas la nove balotitajn reprezentantojn de TEJO, bedaŭrinde unu el la eble plej nekabalaj internaciaj organizaĵoj!

Estraro 2020 - 2021
Estraro 2020 – 2021 (fonto: http://www.tejo.org/estraro-de-tejo-2020-2021)

Mi gratulas … [ĉi tie plu]

  • s-aninon Charlotte Scherping Larsson (Germana instruistino), ĝis nun responsa kiel komitatano Ĉ, nun prezidanto de TEJO,
  • s-anon Carlos Pesquera Alonso, ĝis nun responsa kiel komitatano A (por BEMI), nun vicprezidanto de TEJO,
  • s-anon Tomáš Stano, iam jam responsa kiel estrarano, nun vicprezidanto de TEJO,
  • s-aninon Konstanze Schönfeld, ĝis nun responsa kiel komitatano Ĉ, nun ĝenerala sekretario de TEJO,
  • s-anon Mung Bui, la malnova kaj nova kasisto de TEJO,
  • s-aninon Karina Oliveira, estis kaj nun estas denove estrarano,
  • s-aninon Klára Ertl, ĝis nun responsa kiel komitatano A (Germanujo), nun estrarano,
  • s-anon Rogier Huurman, ĝis nun responsa kiel komitatano A (Nederlando), nun estrarano,
  • s-anon Robert Nielsen, ĝis nun responsa kiel komitatano B, nun estrarano.

Kiuj hieraŭ responsis la laboron de TEJO – kaj pli-malpli fiaskis – tiuj denove, eble sur nova posteno, reprezentas TEJO-n.

Kiam vi eble vizitas la retejon de TEJO, tiam vi devas legi jenan [pri ni – Kio estas TEJO?]:

“TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio.”

… [pri ni – Strukturo]:

“Kiel junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio, TEJO havas du reprezentantojn en la Komitatato de UEA (komitatanoj A por TEJO).”

Jarojn kaj jarojn parto de TEJO-funkciuloj kaj iliaj aliancanoj premigis la esperantistaron pro sendependeco for de UEA … Sed nun, post tiom longa tempo, ili ankoraŭ ne kapablas aktualigi sian propran retejon.

Ĉu la tuta sendependeco estas grandege blufo, kiel estas la pretendita nombro da membroj por trompi Eŭropan Union?

La retejo estas plena da malĝustaj informoj … [pri ni – Nia Teamo] … Ĉu neniu el la antaŭaj kaj nun denove balotitaj reprezentantoj rimarkis tion?

Antaŭ la balotado Libera Folio demandis la kandidatojn pri jenaj aferoj [ĉi tie plu]:

  • Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?
  • Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?
  • Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?
  • Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

La respondoj estis sufiĉe politikist-ismaj. S-anino Charlotte Scherping Larsson, nun prezidento, ekzemple asertis, ke TEJO bezonus “entuziasman kaj laboreman prezidanton”, “la prioritatoj estas kunlaboro kaj teamiĝo”, “temas pri fokuso je strukturo” ktp. Sed eĉ ne unu vorto pri necesa analizo kaj ekspluatado pri TEJO antaŭ kaj post la sendependeco, pri la trompoj kaj sin-trompoj, la mensogoj, duon-veraĵoj, malĝustaj kulpigoj ktp.

TEJO, regate de Generacio de Meza Kapableco.

Unu komento

  1. Nur de Klára Ertl mi povas atendi ion bonan – espereble la patro edukis ŝin konforme.
    Sed pri la ceteraj – ho ve…

    Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s