Germanaj socialdemokratoj toleras antisemitojn en siaj vicoj

Saskia ESKEN (SPD)
Saskia ESKEN (SPD) atakas ĉiujn policistojn (fonto: dpa)

K-ino Saskia ESKEN, unu el du ĉefoj de la Germanaj socialdemokratoj, indignis pri rasismo inter la Germana polico. Gvidantaj sindikatanoj kaj konservativuloj akre rifuzis ĉi tiun ege ĝeneralan riproĉon al ĉiuj policanoj.

Kiam iu krimulo asertas, ke li estus viktimo de rasisma ago de policisto, tiam la policisto(!) devas pruvi, ke li ne rasisme agis. La krimulo devas pruvi nenion. Berlino, ĉefurbo de Germanujo, regata de koalicio de socialdemokratoj kun maldekstranoj kaj verduloj, havas nun tian leĝon. Ekzemplo por la tuta Germanujo.

Thilo SARRAZIN kaj kia danĝera libro
Thilo SARRAZIN kaj kia danĝera libro (fonto: dpa)

K-ino ESKEN bonvenigis la ekskludon de Thilo SARRAZIN el la socialdemokrata partio SPD. Li estis skribinta libron: Germanujo nuligas sin (2010), en kiu li akre kritikas la rifuzon fare de mahometanoj en Germanujo integriĝi, akcepti la Germanajn morojn kaj kulturon kaj kelkfoje eĉ lerni sufiĉe bone la Germanan lingvon. Asocioj de mahometanoj preferas lamenti pri sia pretendite peza sorto en Germanujo. Surbaze de amasoj da statistikoj Thilo SARRAZIN pruvas, ke la plej multaj problemoj de mahometanoj en Germanujo elkreskas el propra konduto kontraŭ la Germana socio.

Thilo SARRAZIN akre kritikas en sia libro la politikon en Germanujo ĝenerale akcepti ĉiujn tiel-nomatajn rifuĝintojn – kontraŭ la Germana Baza Leĝo (kvazaŭ konstitucio), diversaj juraj reglamentoj kaj internaciaj kontraktoj. Kritikantoj de ĉi tiuj rompoj de la konstitucio fare de kanceliero, ministroj, parlamentanoj, urbestroj, oficistoj, eminentuloj de la eklezioj … estas akre atakitaj, ofenditaj kaj malbonfamigitaj ankaŭ fare de la Germana gazetaro. Por ili ne ekzistas la rajto je libera opiniesprimo. Iliaj artikoloj, komentoj kaj filmetoj en YouTube ktp estas neigitaj surbaze de koncerna leĝo de cenzuro.

K-ino ESKEN kaj ŝia partio SPD tamen toleras, akceptas, ja eĉ kuraĝigas Judojn-malamantojn, tiel-nomatajn antisemitojn.

k-do Michael MÜLLER kun islama ŝtatsekretario Sawsan CHEBLI
k-do Michael MÜLLER kun islama ŝtatsekretariino Sawsan CHEBLI (fotografisto: Kay Nietfeld)

La Juda Simon Wiesenthal Center [retejo] informis en 2017 ekzemple, ke k-do Michael MÜLLER, Reganta Urbestro de Berlino, ĉefurbo de Germanujo, estas unu el la plej fiaj antisemitoj. Nur pro tro multaj aliaj antisemitoj li ne staras en la listo de la Center.

En Berlino junaj mahometanoj ofendas, humiligas kaj ankaŭ fizike atakas Judajn samlernejanojn. En Berlino ricevas antisemitoj la plej gravan premion de la muziko-industrio. [pli multe] El Berlino fuĝas denove Judoj pro timo, timo pro mahometanoj. [pli multe]  Kaj k-do MÜLLER kunlaboras kun mahometanoj terorismemaj. [pli multe]

K-do Thomas GEISEL, urbestro de Düsseldorf (regiono Nordrejn-Vestfalio), kunlaboris kun la antisemita muzikisto nomita Farid Bang (Farid Hamed El Abdellaoui). Li defendis sian decidon multfoje. Ankaŭ kontraŭ kritiko fare de la Juda komunumo.

ambasadoro Christoph HEUSGEN kaj lia ĉefo k-do MAAS ĉe UNO
ambasadoro Christoph HEUSGEN kaj lia ĉefo k-do MAAS ĉe UNO (fotografisto: Bernd von Jutrczenka)

K-do Heiko MAAS, sur la posteno de ministro de eksteraj aferoj, responsas pri ambasadoro Christoph Heusgen, daŭra reprezentanto de Germanujo ĉe la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kaj en la listo de la plej fiaj antisemitoj de Simon Wiesenthal Center. [ĉi tie]

Nun enpostenigas k-do MAAS kroman antisemiton: s-ino Nurhan Soykan, reprezentanto de unu el la asocioj de mahometanoj en Germanujo. Ŝi konsilos k-don MAAS.

Cetere: Ankaŭ la pedofiliulo k-do Sebastian Edathy, kiu publike konfesis antaŭ kortumo, rajtas resti en la socialdemokrata partio SPD.

Unu komento

  1. […] La ministro por eksteraj aferoj Heiko Maas – kiu responsas pri ambasadoro Christoph Heusgen, daŭra reprezentanto de Germanujo ĉe la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kaj en la listo de la plej fiaj antisemitoj de Simon Wiesenthal Center, kiu enpostenigis nun kroman antisemiton: s-ino Nurhan Soykan, reprezentanto de unu el la asocioj de mahometanoj en Germanujo – pro sia ĝenerale diletanteco certe ankaŭ ne rajtas juĝi pri alia, via lando. [koncerne] […]

    Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s