Pledo por samseksemuloj … Ĉu aŭ nur kaŝita mal­amo kontraŭ Pollando?

Je la 25a de Februaro 2020 agnoskis plej altaj reprezentantoj de Eŭropa Unio en Addis Abeba la “diferencan starpunkton” de Afrika Unio pri samseksemuloj kaj hermafroditoj. Tiel oni akceptis areston, mortpunon kaj torturon pro samseksemo. Kaj ankaŭ, ke samseksemuloj en Afriko estas humiligitaj, torturitaj kaj brule-mortigitaj ankoraŭ vivante(!) fare de siaj “decaj” najbaroj.

Pri Pollando la gvidantaro de Eŭropa Unio havas tute alian konduton. Oni pretendas defendi laŭ-dirajn rajtojn de samseksemuloj kaj hermafroditoj Pollandaj kontraŭ la ŝtato. Kaj aktivistoj de la movado de samseksemuloj, hermafroditoj ktp (GLAT) ludas rolon de utilaj idiotoj.


ministro Janusz Kowalski
ministro Janusz Kowalski (fonto privata, 2019)

Amiko de mi atentigis en Facebook al artikolo, laŭ ties enhavo la Pola ministro de financoj, Janusz Kowalski, es­tus postulinta krei “LGBT Free Zone” por la tuta Pol­lando.

La komentoj al tiu estis sufiĉe malafablaj. Ili celis malpli al la politikisto, lia partio aŭ la politiko ĝenerala en Pol­lando ol pli forte kontraŭ la tuta Pola nacio. Ĉu la ko­mentintoj eble en siaj profundaj animoj malamas Pol­landon ĝenerale?

“Ĉu ni ekstere de Pollando volas atendi ĝis denove estos enkondukitaj roze-koloraj anguloj [signoj de samseksemaj malliberigitoj en koncentrejoj – ajp]? Kaj kien la ne-aliseksemulojn – ĉu en koncentr­ejojn? Pardonu, mi volis ja diri ‘barakaro por internigitoj’.”

“pro tio la Poloj havas ja tiom bonan interrilaton al Trump-oj, ili estas egale stultegigitaj”

“Espereble la EU-parlamentanoj diros al la Poloj kaj Hungaroj (Orban Viktor): vi idiotoj ne plu ricevos subtenantan monon!”

La menciita artikolo “Ministro postulas deklari, ke estu tuta Pollando LGBT Free Zone” de gay.ch [ĉi tie] estas apenaŭ ĵurnalisma, sed ĝi estas antaŭ ĉio propagando kontraŭ Pollando.

La pretendita postulo de la ministro de financoj kadre de intervjuo kun la gazeto Rzeczpospolita estas laŭ ĉi tiu artikolo

“reago al la anonco de Eŭropa Unio rifuzi ses petojn pri partnereco de urboj inter Polaj kaj EU-komunumoj, ĉar la Polaj komunumoj estis deklarinta sin LGBT Free Zone.”

Kio signifas “LGBT Free Zone”?

La Pola esprimo “Strefa wolna od ideologii LGBT” (zono sen ideologio de GLAT) ne signifas zonon sen samseksemuloj, hermafroditoj ktp (LGBT = lesbian, gay, bisexual and transgender), sed signifas regionon sen tro-igadoj fare de politikaj aktivistoj de la GLAT-ideologio. Uzado de la esprimo “LGBT Free Zone” anstataŭ paroli pri zono sen ideologio de GLAT estas konscie erariga. Kiel koncerne la depeŝon el la banurbo Ems en 1870 kaj verŝajne kun egalaj intencoj.

CSD 2017 en Berlino, Germanujo
CSD 2017 en Berlino, Germanujo (ĉiuj rajtoj ĉe S. Schwartz, http://www.portait-foto-kunst.de)

En la pasinta centjaro la samseksemula movado en Germanujo vol­is atingi kaj fortigi egalajn rajtojn por gesamseksemuloj. Ĉefa celo estis nuligi la jurajn kaj sociajn stigmojn. Hodiaŭ GLAT-funk­ci­uloj en Germanujo kaj Eŭropo indignas jam pro nur kritikaj voĉoj pri “edzeco por ĉiuj” (do ankaŭ por samseksaj paroj), adop­toj fare de samseksaj paroj, seksaj temoj jam en la unuaj klasoj de la lern­ejoj kaj pri laŭ-dire politikaj sed fakte maldecaj manifestacioj kun par­to­prenantoj kun publike nudaj postaĵoj.

Cenzuro, en 2017 denove enkondukita en Germanujo, kontrolas la kritikon pri GLAT kaj nuligas rapide koncernajn artikolojn, ko­mentojn kaj filmetojn.

Havi kaj esprimi alian opinion, tio estas formo de libereco de opinio-esprimo, demokratio kaj humanismo. La organizaĵoj Nova Foru­mo kaj Interligo 90 en Germana Demokratia Respubliko uzis en siaj manifestacioj citaĵon de Rosa Luxemburg.

“Libereco estas ĉiam libereco de alie pensantoj” (el “La Rusa Revolucio”)

Evidente GLAT-funkciuloj havas nun alian opinion.

Kiel Eŭropa Unio subtenas kaj protektas samseksemulojn?

La reta-magazeno gay.ch erarige pretendas, ke Eŭropa Unio konsekvence respektus la rajtojn de samseksemuloj kaj hermafroditoj kaj disputus pro tiu kun la Pola registaro. La faktoj prezentas tute alian bildon.

En Februaro de ĉi tiu jaro renkontiĝis reprezentantoj de Afrika Unio (AU) kaj Eŭropa Unio (EU) en Addis Abeba en Etiopio por priparoli novan, pli altan nivelon de la partnereco. Ĉe-estis Moussa Faki Mahamat, ĉefo de AU, kaj Ursula von der Leyen, prezidento de EU.

La reta-magazeno gay.ch raportis:

“La prezidanto de la komisiono de Afrika Unio (AU), Moussa Faki Mahamat, akcentis la di­ferencojn kun EU pri temoj kiel rajtoj de samseksemuloj kaj la mortpuno. ‘Certe ni havas di­ferencajn starpunktojn, ekzemple pri Internacia Puna Kortumo, seksa orientiĝo kaj identeco, la mortpuno’, diras Faki je la ĵaŭdo en renkonto kun reprezentantoj de la EU-komisiono en la Etiopa Addis Abeba. Tiu estus ‘normala’ kaj devas koncernotaj nur per ‘agnosko kaj akcep­to’.”

Schwul in Afrika 2017-08-23 21034542_1549695328421037_8222162448411317696_nSamseksamaj agoj estas malpermesitaj en 34 el 54 Afrikaj lan­doj, kaj la malpermesoj estas strikte plenumitaj. Multjaraj ĝis dum­vivaj arestoj, en kelkaj landoj eĉ morta-punoj pro sam­seks­amo, antaŭ ĉio tie, kie regas ŝario. Kaj la situacio ne pli-bon­iĝas, male: Antaŭ la pinta renkontiĝo, Gabono decidis en­konduki koncernan leĝon, kaj la parlamento de Kongo planas akr­igi la leĝon.

Kion la reprezentanto de Afrika Unio, Moussa Faki Mahamat, eŭ­femisme nomas “diferencaj starpunktoj”, tio signifas ankaŭ, ke “decaj” Afrikanoj humiligas, bategas, torturas kaj eĉ brule-mort­igas ankoraŭ viv­ante siajn samseksemajn najbarojn. Kaj centoj da aliaj “decaj” Afrikanoj ĉe-estantaj ofte aplaŭdas.

La grupo de Facebook “Gays africains émigration” [ĉi tie] rakontas re­gule pri tiaj krima-faroj.

Plue raportas gay.ch:

“Prezidentino de la EU-komisiono Ursula von der Leyen akcentis, ke EU evidentigos, kie estas la diferencoj, sed ankaŭ akceptos ĉi tiujn. ‘Ni provos konvinki, sed ni agnoskos, ke estas diferencaj pozicioj.’ La EU ne rajtas ‘atendi de Afrika Unio, ke ĝi akomodigas sin’, diras la krist­demokrata politikistino’.”

Je la 25a de Februaro 2020, do, deklaris Ursula von der Leyen kiel prezidento de Eŭropa Unio en Ad­dis Abeba al Afrika Unio akcepti la “diferencajn starpunktojn” pri samseksemuloj kaj herm­afro­ditoj en Afriko. Ne pli kaj ne malpli ol nuligi parton de la homrajtoj! Nur la reta-magazeno queer.de [ĉi tie] kaj la konservativa gazeto Juna Libereco [ĉi tie] rakontis en Germanujo pri ĉi tiu punkto de la no­va kun­laborado inter Afrika Unio kaj Eŭropa Unio.

samseksemulo en Niĝerio ankoraŭ vivante brule-mortigata
samseksemulo en Niĝerio ankoraŭ vivante brule-mortigata (fonto: Gays africain émigration, 2017)

Por atingi kaj protekti pli altan nivelon de la kun-laborado, Eŭropa Unio akceptas sen-skrupule, ke kel­kaj samseksemaj negroj ankoraŭ vivante estas brule-mortigitaj. Antaŭ la aktualaj okazaĵoj pro “Black Lives Matter” (nigraj vivoj gravas), tio estas aparte cinika!

La silento de la Germanaj kaj Eŭropaj GLAT-aktiv­istoj pri ĉi tiu perfido malkaŝas ties fian konduton. Antaŭ unu monato mi sendis leteron al koncerna Ger­mana asocio kaj protestis pri ĝia silento. Ĝis nun sen respondo! Facebook nuligis ligilon al artikolo de mi pri la konferenco en Addis Abeba kaj la silento de la GLAT-funkciuloj. Krome mi estis por-tempe barita.

Ĉu la vivo de negroj malgraŭ multaj deklaroj eble tamen ne gravas? Ĉu la engaĝo de Eŭropa Unio kaj GLAT-aktivistoj pri Polaj samseksemuloj estas nur parto de vasta propagando kaj fi-agitado kontraŭ la Pola ŝtato? Tiam la GLAT-aktivistoj estus almenaŭ utilaj idiotoj!


elprinteblaj versioj de la artikolo

2020-08-06 Pledado por samseksemuloj – ĉu aŭ kaŝita malamo kontraŭ Pollando.odt

2020-08-06 Pledado por samseksemuloj – ĉu aŭ kaŝita malamo kontraŭ Pollando.pdf

Unu komento

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s