Estimata samideano!

Post kiam mi legis vian komenton, mi konjektas, ke vi plej profunde malamas Afrikanojn Arabajn kaj negrajn. [komentita artikolo] Kial?

Estimata samideano (2020-08-09) - komento de 2020-08-08

Laŭ viaj vortoj – tiel mi komprenas ilin – la protektado de samseksemuloj havu en Eŭropo kaj en Afriko diferencajn gradojn. Ĉu negroj malpli valoras ol Eŭropanoj?

La 15-jara Polo Jakub Baryła kontraŭas je la 10a de Augusto 2019 manifestacion de gesamseksemuloj
La 15-jara Polo Jakub Baryła kontraŭas je la 10a de Aŭgusto 2019 manifestacion de ge-samseksemuloj (fotografisto: Szymon Labinski, 2019)

Diversaj Polaj komunumoj rifuzas la politikan aktivismon de profesiaj GLAT-funkciuloj. La aktivistoj rebatas kun mensogoj. Ili pretendas, ke la komunumoj postulus zonojn sen ge-samseksemuloj kaj hermafroditoj (LGBT Free Zone), sed fakte la komunumoj parolas pri “Strefa wolna od ideologii LGBT” (zono sen ideologio de GLAT).

Ĉu vi konas Polojn? Multaj el ili malestimas samseksemulojn kaj hermafroditojn. Pro malnovaj moroj, religio, tradicio. Ankaŭ multaj Rusoj kaj Ukrajnanoj sentas tiel. Mi bedaŭras tion! Sed kiam mi vidas la arogantecon kaj impertinentecon de kelkaj Eŭropaj GLAT-aktivistoj en komunikiloj, kadre de partioj kaj aliloke, mi almenaŭ iom komprenas ĉi tiun abomenon. La koncernaj Polaj komunumoj evidente ne volas “edzecon por ĉiuj” (inter du viroj aŭ du virinoj), ke samseksaj paroj rajtas adopti fremdajn infanojn, ke okazas “politikaj” manifestacioj kun maldece duon-nudaj partoprenantoj.

Kiu vi estas, ke vi malpermesas Polojn ilian opinion?

Fare de siaj "decaj" najbaroj humiligitaj samseksemuloj en Afriko
Fare de siaj “decaj” najbaroj humiligitaj samseksemuloj en Afriko (fonto: Gays africains émigration, 2017)

Ĉu ĉi tiuj Polaj komunumoj postulas arestigi samseksemulojn pro ties emo? Ĉu ili intencas mortigi tiujn? Ĉu la loĝantoj de ĉi tiuj Polaj komunumoj devigas samseksemulojn nude kuri tra la stratoj? Ĉu “decaj” Poloj bategas, torturas kaj brule-mortigas siajn samseksemajn najbarojn en la koncernaj komunumoj? Ne! Sed tiu okazas en Afriko. Sed la viktimoj, estimata samideano, estas ja “nur” negroj.

Universala Deklaro pri Homratoj (adoptita je la 10a de Decembro 1948) [ĉi tie] validas por ĉiuj homoj, kaj Eŭropanoj kaj Afrikanoj, kaj samseksemuloj kaj aliseksemuloj.

Artikolo 1:  Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Artikolo 3: Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.

Artikolo 5: Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.

Artikolo 7: Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo al tia diskriminacio.

Artikolo 12: Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.

Artikolo 19: Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.

Krome mi volas atentigi al jenaj dokumentoj de la internacia juro:

  • Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj (adoptita je la 16a de Decembro 1966) [vikipedio]
  • Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj (adoptita je la 16a de Decembro 1966) [vikipedio] “La rajto je vivo estas ennaskita de ĉiu homa persono. La rajto devas esti protektata de la leĝo […]” (el art-o 6 N-ro 1)
  • Protokolo pri abolo de mortpuno (adoptita je la 15a de Decembro 1989)

Ĉu vere Pollando tiom forte ofendas homrajton? Ĉu pli forte ol multaj Afrikanaj landoj?

Mi opinias – evidente alie ol vi – ke ĉiu homo – ĉu azia, ĉu blankulo, ĉu negro – havas egalajn rajtojn kaj ke oni protektu kaj aliseksemulojn kaj samseksemulojn. Krome mi opinias, ke malhelpi politikon favoran al sufiĉe laŭta minoritato en Pollando malpli ĝenas ol amasaj arestigoj, humiligoj, torturoj kaj mortigoj de samseksemuloj fare de Afrikaj ŝtatoj kaj “decaj” najbaroj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s