Artikolo por Vikipedio: Joel “Joey” Heindle

Mi preparas mian unuan artikolon por Vikipedio. Mi afable nun petas vin kontroli mian tekston pri lingvaj, gramatikaj kaj skribi-eraroj. Anticipan dankon!


Joey Heindle

Joel Heindle, nomita Joey Heindle (artista nomo), estis naskita je la 14-a de Majo 1993 en la Bavaria ĉefurbo Munĥeno, Germanujo. Li estas popkantisto kaj komponisto. Joey Heindle fariĝis vaste konita kadre de televida konkuro de popkantistoj “Deutschland sucht den Superstar” (Germanujo serĉas la super-stelulon) de la Germana sendostacio “RTL Television”. En 2012 li atingis la 5-an rangon. En la konkurso de eminentuloj en la Aŭstralia ĝangalo “Ich bin ein Star – Holt mich hier raus!” (Mi estas stelulo – Liberigu min de ĉi tie!), ankaŭ de “RTL Television”, li gajnis en 2013 kaj fariĝis “Reĝo de l’ĝangalo”.

Je la 20-a de Aprilo 2020 eliris libro pri lia vivo: “Joey – Die Biografie” (Joey – la biografio) ĉe la eldonejo “NIbe Media”. La filmkritikanto E. Pavel diras tie:

“Joey impresas eksterordinare simpatie. Lia kor-bona honesteco en interrilatoj kun homoj kaj la komunikila cirko kiel ankaŭ lia donaĵo, la absurdan komplekson de la socio malkonstrui kun sen-armiliga naiveco ja estas magia. Nenia miraklo, ke la rigardantoj lin amas. Li estas kiel kuracilo kontraŭ la ĉiam agreseme postulanta elito.”

Vivo

Joel Heindle kreskis en la komunumo Hallbergmoos ĉe la Bavaria urbo Freising, Germanujo. Li instruis sin mem ludi gitaron. Dum lia klerigado pri helpa-kuiristo li komponis jam kelkajn kantojn por si mem, sia familio kaj amikoj.

En Februaro 2013 oni aŭdis, ke Joey Heindle estis bankrota pro tre malfavoraj kontraktoj kun kelkaj manaĝistoj. Ili postulis siajn honorariojn. Unu el ili en Januaro 2013 estis laŭdire postulinta 200’000 eŭrojn. La Germana sendostacio “RTL Television” provizis la junan kantiston Joey Heindle kun advokato. Ekde Oktobro 2013 Joey Heindle kunlaboras kun nova manaĝistaro – “Agentur Schröder”, Zur Messe 9a, DE 01067 Dresdeno, Germanujo – kaj havas nun pli favorajn kontraktojn pri reklamado.

Joey Heindle edziĝis en Majo 2017 al Justine Dippl, kiun li estis ekkoninta en 2014. Komence de Aŭgusto 2018 ili disiĝis. Ekde printempo 2019 Joey Heindle estas en interrilato al Ramona Elsener, kiun li estis ekkoninta kadre de televida prezentado “Dancing on Ice” (Dancado sur glacio) de la Germana sendostacio SAT.1. Ili ambaŭ vivas en Svislando.

Kantisto k muzikisto

Post la partopreno de Joey Heindle en la konkuro “Deutschland sucht den Superstar” (Germanujo serĉas la super-stelulon) en 2012 – li estis atinginta la 5-an rangon – li eldonis sian unuan sondisketon “Die ganze Welt dreht sich um Dich” (La tuta mondo rondiras ĉirkaŭ vi) kaj atingis rangon 94 en Germanujo.

La dua disketo estis surmerkatigita en Januaro 2013: “Hol’ mich raus!” (Liberigu min!)

En 2017 aperis la peco “Irgendwo” (Ie) el la muzika-albumo “Jeder Tag zahlt” (Ĉiu tago valoras), rango 65 en Aŭstrujo.

Prezenco en televido

Konkuro de popkantistoj “Deutschland sucht den Superstar” (Germanujo serĉas la super-stelulon) de la Germana sendostacio “RTL Television”: En 2011 Joey Heindle petis partopreni en la naŭa stafeto kaj atingis en printempo 2012 la kvinan rangon.

Konkurso de eminentuloj en la Aŭstralia ĝangalo “Ich bin ein Star – Holt mich hier raus!” (Mi estas stelulo – Liberigu min de ĉi tie!) de “RTL Television”: Joey Heindle partoprenis en 2013 kaj fariĝis la plej juna “Reĝo de l’ĝangalo”. En 2014 li estis en la oka stafeto “ĝangalo-fakulo”.

Konkurso “Dancing on Ice” (Dancado sur glacio) de la Germana sendostacio SAT.1: Pro lezo Joey Heindle ne povis partopreni en la unua stafeto. En Novembro kaj Decembro 2019 li dancis kun la profesia arto-sketistino Ramona Elsener, sia koramikino.

Muziko eldonita

Albumoj

2013 “Jeder Tag zählt” (Ĉiu tago valoras)

Unu-solaj pecoj

2012: “Die ganze Welt dreht sich um Dich” (La tuta mondo rondiras ĉirkaŭ vi)

2013: “Hol’ mich raus!” (Liberigu min!); “Hollywood”; “Weihnachten ist wunderschön” (Kristnasko estas belega) kune kun Sebastian Deyle (aktoro, muzikisto), Anthony Bauer (muzikisto), Tom-Schau-Band (muzikista grupo)

2016: “Hallo, hallo schönes Land” (Ha lo, ha lo bela lando)

2017: “Herzen können fliegen” (Koroj kapablas flugi), “Irgendwie” (Ie)

2018: “Will, dass Du lebst” (Volas, ke vi vivas), “Courage” (Kuraĝo)

2019: “Du & ich” (Vi k mi); “Geschichtenerzähler” (Historiojn rakontanto); “Weg von hier” (For de ĉi tie)

2020: “Wie hören nicht auf” (Ni ne ĉesos)

Retejoj kaj profiloj (kontoj)

Profesia retejo de Joey Heindle: https://joey-heindle.com/

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s