Das Nibelungelied (Nibelunga kanto), manskribita teksto

Humanisma klerigado en GDR. Ĉu dresado, por ke oni bone funkciu, nun?

Mi registras libron post libro en datumaron* de mia privata Esperanto-biblioteko por pli rapide trovi iun libron, antaŭ ĉio inter la faklibroj pri lingvistiko, movado ktp. Momente jam iom pli ol 300 pecoj; la stoko de la poeziaj kaj prozaj verkoj estas preskaŭ finita. Unu el la plej lastaj registritaj libroj estis »Germana Antologio« kun literaturaj pecoj el la plej frua epoko ĝis ĉirkaŭ 1700.

Post kiam mi estis enmaniginta ĝin, mi iom tra-foliumis la verkon kaj ekkonis gaje, ke ĝi enhavas plurajn tekstojn, kiujn mi estis ekkoninta en la lernejo de GDR**.

»Hildebrand-kanto« (Hildebrandslied) el la frue-ĝermana epoko post la jaro 763; temas pri sanga duelo inter patro kaj filo kiel heroaj batalantoj de du malamikaj taĉmentoj. Ni, lernantoj, aŭdis pri tio jam en la kvina klaso kaj legis eĉ pecon el ĝi. Malfacila afero pro la iel fremda, ja tre malnova lingvo Germana.

Jenan rakonton mi aŭdis:
Sin renkontis tutsole / por sanga batalo
jen Hildebrando kaj jen Hadubrando / du brilaj herooj,
filo kaj patro / preparis armilojn,
siajn ĉemizojn surmetis / kaj mem glavojn bukis
sur la kirasojn el ringoj / por rajdi duelen.
Tuj Hildebrando, la Heribrandido, / pli digna kaj aĝa,
ankaŭ pli saĝa en vivo / per vortoj malmultaj:
»Kian do patron vi havas / en hejma la gento?«
li ekkomencis demandi […]

Poemoj el la tempo de la trobadoroj (1050 – 1250), ekzemple de Walter VON-DER-VOGELWEIDE, kiu mem ne estis kavaliro, sed samranga, kaj ne limigis sian verkadon nur al la kulto de virinoj, sed miksis sin ankaŭ en politikajn aferojn.

Sur ŝtono (Ich saz ûf eime steine)

Eksidis mi sur unu ŝtonon,
apogis mane la mentonon,
kun la kubuto sur femuro
kuŝanta sur l’alia kruro:
Perfingre la vangon tuŝanta
mi restis tre longe pensanta
pri deca konduto sur tiu ĉi mondo,
sed venis nenia respondo […]

Ni aŭdis krome pri Wolfram VON-ESCHENBACH, reprezentanto de la kortega poezio, kaj ankaŭ pri »Tristano kaj Izoldo« de Gottfried VON-STRASSBURG.

»La Nibelunga kanto« (Nibelungenlied), unu el la heroaj kantoj, estis verkita ĉirkaŭ la jaro 1200. Ĝi konservis sian ŝatatecon ĝis la hodiaŭa tago kaj estis vaste priparolita en nia lernejo. Tio stimulis min legi la tutan tekson, eĉ en diversaj, antaŭ ĉio lingve pli modernaj formoj.

Al ni miraklojn multajn / rakontas prapoem’
pri honorriĉaj viroj / pri granda heroem’
pro ĝojoj kaj pri festoj / pri larmoj kaj korplend’,
kaj bravaj virbataloj. / Aŭskultu vi nun kun atent’!

Plenkreskis en Burgundo / nobela kortfraŭlin’,
neniam estis ie / pli rava junulin’.
Ŝi iĝis belulino / kaj nomis sin Krimhild’.
Pro ŝi tre multaj viroj / batale mortis sur la ŝild’.

[…]

Das Nibelungelied (Nibelunga kanto), manskribita teksto
Das Nibelungelied (Nibelunga kanto), manskribita teksto en la Badena landa biblioteko en la urbo Karlsruhe, Germanujo ©ARTIS-Uli Deck

Al ni estis reprezentita Erasmo de Roterdamo (1469 – 1536), eminenta Eŭropa filozofo kaj verkisto en la tempo de la renesanco (renaskiĝo) kaj humanismo (1400 – 1517).

La reformacion (1317 – 1620) komencis la monaĥo kaj profesoro Martin LUTHER (1483 – 1546), kiu ankaŭ tradukis la tutan Biblion en la Germanan lingvon. Tiel li kreis komunan Germanan lingvon.

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

Kvankam ni ne legis »La Biblion« en la lernejo, nia instruisto de la Germana lingvo – komunisto – tre emfaze rekomendis al ni studi ĝin. Pro lingvaj kaj kulturaj kaŭzoj. Alia eminenta monaĥo kiel studobjekto: Thomas MÜNTZER (1490 – 1525).

Hans SACHS (1494 – 1576) estis ŝuisto kaj fama verkisto; ni legis de li »La vaganta studento en la paradiz’« (Der fahrende Schüler im Paradeis), karnavala ludo. Pri Philipp MELANCHTHON (1497 – 1560) mi aŭdis ankaŭ en la lernejo.

Reprezentanto de la baroko (1620 – 1700) estis Hans Jakob Christoffel VON-GRIMMELSHAUSEN, kiu skribis la verkon »Simplicius Simplicissimus« (Der Abentheuerliche Simplicissimus Teutsch) pri la sorto de juna simplulo dum Tridekjara Milito en Eŭropo.

Simplicissimus | Tiu estas: Priskribo de la vivo de stranga vagulo/ nomita Melchior STERNFELS VON-FUCHSHAIM/ kiel/ kie kaj kielmaniere li do venis en ĉi tiun mondon/ kion li tie vidis/ lernis/ ekkonis kaj suferis/ kaj kial li tion libervole ĉesis. | Ege amuza kaj multfacete uzinda legaĵo. Donita al la tago de German SCHLEIFHEIM VON-SULTSFORT

Kaj Gottfried Wilhelm LEIBNITZ*** (1646 – 1716), verkisto kaj eminenta filozofo Eŭropa, estis ankaŭ temo ĉe ni.


Certe oni povas esti pli-malpi fiera pri tia vasta, humanisma klerigado en la lernejo pri la Germana literaturo, de la kvina ĝis la deka klaso, kaj ne nur kadre de literaturo, sed ankaŭ koncerne la studobjektojn arto kaj historio.

Ĉu kaj hodiaŭ? Mi ofte parolas kaj babilas kun junuloj kaj junaj homoj, lernintoj de lernejoj de Federacia Respubliko de Germanujo (FRG) … evidente viktimoj de sufiĉe malbona klerigado. Ili aŭdis ĝenerale nenion respektive »Hildebrand-kanto«»La vaganta studento en la paradiz’«, ili konas nek Walter VON-DER-VOGELWEIDE kaj Wolfram VON-ESCHENBACH, nek Hans Jakob Christoffel VON-GRIMMELSHAUSEN, nek Erasmon de Roterdamo. Ilia scio pri sia hejmlando, pri ties kulturo, literaturo kaj historio estas plorenda!

Germanaj instruistoj instruas nun male pli kaj pli al siaj lernantoj – kelkloke eĉ ekde la kvara klaso – kiel uzi kondomojn kaj ke ekzistus pli ol nur du seksoj. Verŝajne oni preferas dresi la junularon, ke ĝi bone funkciu por la ekonomio, ol ke ĝi kapablas humanisme pripensi la aferojn de la mondo.


(*) Mi uzas la senkostan komputilan programon Tellico sub la Linuksa operaciumo KUbuntu.

(**) GDR = (socialisma) Germana Demokratia Respubliko, tiel-nomata Orienta-Germanujo

(***) »Leibnitz volis montri la vojojn por starigo de la tutmonda lingvo,« (el Ernest DREZEN: Historio de la Mondolingvo, Eldonejo Progreso 1991, p. 74)

Unu komento

  1. Miaj propraj spertoj pri la per-beletraj edukado kaj klerigo de la junularo en mia patrujo similas al la viaj. En mia patrujo tempe de socialismo funkciis aparta libro-eldonejo, nomita Móra könyvkiadó,dstinita por liveri valorajn leĝaĵojn beletrajn por la infanaro kaj junularo (laŭĝenre de infanaj fabeloj ĝis historiaj rakontaĵoj). Pri la verkoj de pasintaj jarcentoj de sia nacio la junuloj eksciis kadre de lernejaj instruhoroj, nomitaj “hungaraj horoj”, kadre de kiuj la lernantoj povis ekkoni la vivon de siaj naciaj praŭloj el la fora paseo. Tiuj legaĵoj kaj lecionoj vivas en mia memoro kiel spiritaj valoraĵoj.

    Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s