Ĉu fuŝo aŭ malicaĵo kontraŭ la alia Germanujo?

Hazarde mi trovis artikolon pri Germana Demokratia Respubliko (GDR), tre malbon-kvalitan, en la esperantlingva Vikipedio. [ĉi tie]

La origina aŭtoro estis Scott Starkey (alinome Yekrats) el la vilaĝo Dayton (Indianao, Usono); li skribis la artikolon en 2003*. Kromaj kontribuintoj estas laŭ propraj informoj Witold Czerwiński (Vito REDSKY), »Giorno2«, »Hashar«, »Informant.22«, Edward Kozyra, »Maksim«, Ulrich Matthias, »Montanesko«, Thomas Pusch, »Romanm«, Prof D-ro Roberto da Silva Ribeiro, Petr Tomasovsky, »Unukorno«, Martin Weichert (Moldur), »Ziko«; do inter 16 aŭtoroj/ kontribuintoj nur 8 kun siaj veraj nomoj.

* Rimarko: Scott Starkey asertis je la 25a de Oktobro 2020, ke li ne plu scias sian kontribuon. Li estus nur restariginta artikolon de »Vito REDSKY«. La tutan mesaĝon vi trovas je la fino.

La rezulto de ilia komuna laboro estas plena da eraroj kaj duonveraĵoj. Ĉu pro nescio, ĉu pro malico – tion mi ne scias.

Jen kelkaj ekzemploj:

GDR »ekzistis samtempe kun la Federacia Respubliko Germanio«false!

Ĝuste estas, ke la Federacia Respubliko Germanujo estis fondita antaŭ ol GDR, la fondo de la alia Germana ŝtato estis reago al la fendo fare de la Okcidento.

manifestacio okaze de la fondiĝo de GDR (1949)
manifestacio okaze de la fondiĝo de GDR (1949)

»Ambaŭ Germanaj ŝtatoj kreiĝis post la Dua Mondmilito«false!

Ĝuste estas, ke FRG kaj GDR fondiĝis kvar jaroj post Dua Mondmilito, do nur en 1949.

»La alianco kontraŭ la nazioj, kiu konsistis el Britio, Usono kaj Francio en okcidento kaj Sovetunio en oriento«false!

Ĝuste estas, ke Britujo, Sovetunio kaj Usono estis la gvidaj potencoj kontraŭ Germanujo, Italujo kaj Japanujo; kromaj ŝtatoj poste aliĝis, ekzemple Ĉinujo kaj Francujo. En 1942 ili estis entute 26.

»la plej orienta parto, el kiuj praktike ĉiuj Germanoj forpeliĝis, doniĝis al administrado de Pola Popola Respubliko kaj Sovetunio«duonvere!

La tielnomataj Grandaj Tri (Churchill, Roosvelt/ Truman, Stalin) estis decidinta – fine en Traktato de Potsdamo – ke ĝis packontrakto kun Germanujo la orientaj partoj restas sub administrado de Polujo kaj Sovetunio.

Sur la flago de GDR »lokiĝis martelo kaj cirkelo«duonvere!

Ĝuste estas, ke la ŝtata blazono de GDR montriĝis martelo kaj cirkelo en krono de spikoj (simbolo por la kamparanoj).

La koloroj de la Germana flago – nigra, ruĝa, flava – »origine devenis de la uniformoj de la Germanaj naciistoj, kiuj batalis kontraŭ Napoleono«false!

Ĝuste estas, ke la taĉmento de volontuloj sub la komando de majoro Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow (nomita: Lützow-a korpuso de volontuloj) servis en la Prusa armeo dum la liberiga milito kontraŭ la imperiestro Napoleono Ia (1813 – 1815). La soldatoj de tiu ĉi taĉmento surhavis nigrajn uniformojn kun ruĝaj ornamaj borderoj kaj oraj butonoj, la koloroj de la posta nacia flago.

»GDR estis membro ekde 1955 en la Varsovia Pakto«malica propagando!

La laŭfakte ĝusta nomo estis: Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno, aŭ mallonge: Varsovia Traktato. La okcidenta propagando sed uzis la nocion: Varsovia Pakto.

»En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino[j]«false!

Ĝuste estas, ke la membroj de Varsovia Traktato en Moskvo decidis fermi la limon ĉirkaŭ Berlino (okcidenta); por tio oni fine konstruis limfortikaĵon (propaganda nocio: muro).

»La 22an de Decembro 1989 la Orient-Germana “Popola Milico” (“Volkspolizei”) laŭ ordono de komunista partio (Socialista Unueca Partio de Germanio, SED) malfermis la limon ĉe la Brandenburga Pordego inter GDR kaj Okcidenta Berlino/ FRG«false!

Ĝuste estas, ke limgardistoj malfermis la Brandenburgan Pordegon inter GDR kaj Berlino (okcidenta), kiu ne estis parto de FRG.

»SED formis kun aliaj partioj la Nacian Fronton«duonvere!

Ĝuste estas, ke membroj de Nacia Fronto estis la partioj kaj ankaŭ organizaĵoj, do de infanoj, junuloj, kamparanoj, pensiuloj, sindikatistoj, Soraboj (nacia malplimulto), verkistoj, viktimoj de la nazioj, virinoj kaj Kulturligo kaj Socio por Germana-Sovetunia Amikeco.

Ĉi tiu artikolo pri GDR akcentas antaŭ ĉio la pli-malpli nigrajn flankojn de la historio. 1946: »deviga aligo de la socialdemokrata al la komunista partio«, multaj homoj forlasis Orientan Germanujon al okcidento pro malkontento, »popolleviĝo« je la 17a de Junio 1953, ekde 1961 konstruado de la »muro«, 1989/ ’90: »la GDR-ŝtato dissolviĝis«.

Aliaj flankoj – Kial? – tute mankas.

Post Dua Mondmilito malriĉaj kamparanoj ricevis propran teron. Kiu bezonis lokon en infanĝardeno, tiu ricevis ĝin. La kleriga sistemo de GDR [pli multe ĉi tie] estis ekzemplo i. a. por Finnlando, pli poste plej bona lando laŭ esploroj fare de Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). Sportistoj de GDR estis inter la plej bonaj de la tuta mondo. Virinoj havis egalajn rajtojn kiel viroj kaj apartan subtenon fare de la ŝtato. GDR subtenis la iniciaton de la Sveda ĉefministro Olof Palme starigi zonon sen nukleaj armiloj en Eŭropo. [pli multe ĉi tie] Ekde la 1950aj jaroj samseksamo estis ne plu malpermesita. La prezoj por loĝejoj kaj kurento, sed ankaŭ por ordinaraj nutraĵo kaj vesto, estis malaltaj kaj bone pageblaj. Kiu volis laboron, tiu ricevis laboron. GDR-anoj subtenis Vjetnamujon, GDR akceptis rifuĝintojn el Ĉilio post la puĉo tie, klerigis junulojn el Angolo, Mozambiko kaj aliaj landoj kaj kuracis vunditojn el diversaj landoj. [pli multe ĉi tie] GDR sendis regule lakton al Kubo por la infanoj en la lernejoj. [pli multe ĉi tie]

Kaj! Germana Demokratia Respubliko neniam partoprenis – kontraŭ la internacia juro – atako-militon kontraŭ alia lando. Alie do ol FRG: Bosnujo (1995), Serbujo (1999), Afganujo (2001) kaj Sirio (2015).

kolombo sur muro de domo
Berlino, ĉefurbo de GDR, estis »urbo de l’paco«

Ĉi tiu artikolo el la plumoj de Witold Czerwiński, Ziko van Dijk, Edward Kozyra, Ulrich Matthias, Thomas Pusch, Prof D-ro Roberto da Silva Ribeiro, Scott Starkey, Petr Tomasovsky kaj Martin Weichert estas pli multe propagandaĉo ol serioza informo. Kreaĵo el la rubujo de Malvarma Milito.


 

Komento (per mesaĝilo de Facebook) de Scott Starkey je la 25a de Oktobro 2020:

Kia trolo! Kial alvokas min kaj mian vilaĝon? Honeste, mi ne memoris miajn kontribuojn, sed trovis ĝin. En 2009, mi restarigis la artikolon post trolo forviŝis ĝin per anglalinvaj kantovortoj.

La originala artikolo komenciĝis en 2003 per uzanto Vito REDSKY, ne mi. Do via artikolo estas FALSA.

Vi povas korekti artikolojn kun utila informo, aŭ plendi senutile. Verŝajne vi elektis la duan.

Via artikolo malice atakas min. Bonvole forviŝu aŭ korektu ĝin.

Estimata Scott Starkey, ĉu vi sentas vin ĝenata de mi pro mia kritiko? Bonege! Vi partoprenis – almenaŭ iel – disvastigi artikolon plenan de ofendoj kontraŭ milionoj homoj el GDR. Ke vi ne pretas (kapablas?) preni sur vin la responson pri via fuŝaĵo, nur kompletigas mian impreson pri vi. Kun saluto!

Unu komento

  1. […] Kiam mi hazarde trafis artikolon pri Germana Demokratia Respubliko (GDR), mi trovis tekston kun eraroj, duonveroj kaj malica propagando. La malo de scienca seriozeco. Je la komenco nenio pri geografio aŭ historio sed la informo, ke multaj civitanoj de GDR forlasis sian landon pro nekontento. La aŭtoroj designis sufiĉe unuflankan, malhelan bildon kiel propagandon dum Malvarma Milito. [pli multe ĉi tie] […]

    Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s