Maldekstra-verda feliĉego en Germanujo je kostoj de Afriko

Maldekstraj kaj verdaj bonuloj volonte asertas batali kontraŭ rasismo – kaj pro tio ankaŭ kontraŭ la vorto »negro« – kaj por la rajtoj de nigruloj. Sed la realeco estas tutalie! En Februaro 2020 Eŭropa Unio akceptis kadre de pinta kunsido kun Afrika Unio, ke la plej multaj Afrikaj ŝtatoj barbare punas samseksamajn civitanojn – multjara arestado aŭ mortpuno, torturado, linĉada tribulo inkluzive brulmortigadon – sen posta bruo aŭ protesto el maldekstraj kaj verdaj rondoj. Nun la socialdemokrata-verda registaro de la Germana urbego Hamburgo decidis plenumi taskon el sia maldekstra ideologio je kostoj de Namibio. La viktimoj estas ja en fora malproksimo.


La urba agentejo por medio fiere informas en sia retejo, ke Hamburgo ekde nun je 20 % kaj ekde 2023 je 30 % malpli multe da karbo uzos por produkti energion kaj kurenton. Anstataŭ karbon la entrepreno Wärme Hamburg GmbH (Varmo Hamburgo) uzos boŝlignon [atentu bildon] el Namibio. Asocioj kaj sciencistoj en Germanujo protestas.

La longa transporto-vojo altigos la kostojn kaj estos pro la necesa fuelo por la ŝipoj certe ne sen domaĝo por la medio. Ekspertizo laŭ komisio de rondo de fakuloj pri energetiko el Hamburgo atentigas, ke la difektado de la medio fare de boŝligno estos verŝajne multoble pli alta ol fare de karbo. Sed la sekvoj por Namibio estas eĉ pli gravaj.

Momente homoj el Namibio kolektas per tradiciaj metodoj la boŝlignon. Ĉe tio ili atentas pri plataj kavaĵoj, kie la arbetaĵoj retenas kaj ligas karbonon. Ĉi tiuj aroj da laboristoj estas ne sufiĉe efikaj por plenumi la kontrakton inter Namibio kaj Hamburgo pri la boŝligno.

Sekve specialaj entreprenoj – plej ofte el pli Nordaj landoj – transprenos la aferon. Ili alvenos kun modernaj maŝinoj kaj propraj laboristoj; ili ne kapablos diferencigi inter boŝligno en kaj ekster plataj kavaĵoj.

La senlaboreco inter la homoj en Namibio kreskos. La medio de Namibio estos krome damaĝitaj. La Germana asocio por mediprotektado Robin Wood akre protestis. S-ino Ronja Heise, fakulo pri energio, deklaris:

»Ni postulas klimato-justan […] energiliveradon, kiu kontentigas sen novkoloniisma importado de krudmaterialo el la globala sudo.«


fonto: »Im Namen des Klimas: Hamburger Umweltbehörde will Steinkohle durch Buschholz aus Namibia ersetzen«, RT deutsch, 2020-10-26 [ĉi tie]

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s