Bonvenon en reĝimo laŭ la romano »1984«

Sub la gvidanteco de Germanujo, la pintoj de Aŭstrujo, Francujo kaj Germanujo preparis malpermeson, ke WhatsApp, Signal, Threema kaj aliaj similaj firmaoj ne plu uzu sekuran kriptografion. Ĉi tiuj entreprenoj devos baldaŭ permesi, ke Eŭropa Unio kaj ŝtataj agentejoj de la membro-ŝtatoj povas legi ĉion; ja legi, vidi, aŭdi ĉion de ĉiu ajn.

Vidu la koncernan, sekretan dokumenton de la 6a de Novembro 2020! [ĉi tie]

La islama teroro en Dresdeno (Germanujo), Parizo, Nizza (ambaŭ en Francujo) kaj Vieno (Aŭstrujo) ne kaŭzos al pli da sekureco por la civitanoj de Eŭropa Unio, ekzemple per fermo de la limoj por homoj sen civitaneco de EU kaj eksigo de ĉiuj eksterlandanoj, kiuj ne pretas akcepti la leĝojn, kulturojn kaj morojn de la popoloj en Eŭropa Unio. Ne! Gvidantoj de Eŭropa Unio trovis alian solvon.

La aŭtoroj de la menciita dokumento asertas, ke ili tiel batalu kontraŭ krimuloj, pornografio de infanoj, terorismo, krimoj per TTT kaj por ĝenerala sekureco. Sed ne nur polico, prokuroreco kaj juĝistoj rajtos legi, vidi kaj aŭdi ĉion. Ankaŭ aliaj »competent authorities« (kompetentaj aŭtoritatoj).

Je la 19a kaj 25a de Novembro 2020 sekvos aproboj fare de la laborgrupo por naciaj sekurecoj (COSI) kaj la konsilo de konstantaj reprezentantoj (COREPER), laŭ plano sen disputoj. Eblas, ke eĉ la parlamento ne rajtos disputi pri tio. Verŝajne jam en Decembro la plano realiĝos.

Diversaj sekretaj servoj – antaŭ ĉio de Aŭstralujo, Britujo, Kanado, Novzelando kaj Usono – deziras jam jarojn tian »malpermeson«. Ili kaj iliaj kolegoj de Hindujo kaj Japanujo – kiel »competent authorities« – ricevos laŭ la menciita dokumento ja vastan aliron.

La parlamentano de Alternativo por Germanujo en Eŭropa Parlamento, Joachim Fest, kritikis, ke Eŭropa Unio – per preteksto de batalo kontraŭ terorismo – instaligas totalajn observadon kaj spionadon de siaj civitanoj. La iama Germana federacia ministro de justeco, s-ino Sabine Leutheusser-Schnarrenberger (liberaloj), avertis pri subfosado de la bazaj rajtoj de la civitanoj. Eŭropa Unio celas »laborilon, pri kiu diktatoroj revas«.

teatraĵo laŭ la romano »1984« en Londono (ĉiuj rajtoj ĉe: epa Alastair Muir/ picture-alliance/ dpa

La Brita verkisto George Orwell (ĝusta nomo: Eric Arthur Blair) priskribis en sia romano »Nineteen Eighty-Four« (Dek-mil naŭcent okdek kvar) totalisman ŝtaton. »Ĝi estas averto kontraŭ totalismaj reĝimoj, kiel Nazia Germanujo kaj Sovet-Unio de Stalino.« Kaj nun ankaŭ … kiel Eŭropa Unio!


fontoj: orf.at [ĉi tie], t3n.de – digital pioneers [ĉi tie], FinanzNachrichten.de [ĉi tie], Junge Freiheit [ĉi tie], Wochenblick.at [ci tie] Computer BILD [ĉi tie]

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s