Germanaj politikistoj en la ŝuoj de Joseph Goebbels

Joseph Goebbels estis unu el la plej influo-havantaj politikistoj de la Germanaj faŝistoj (nacisocialistoj). De 1930 ĝis 1945 li organizis kaj gvidis la propagandon de la faŝistoj, depost 1933 ankaŭ kiel ministro pri propagando por la tuta Germana Regno. Li disvastigis siajn mensogojn kaj duon-veraĵojn kaj sian tutan venenon per gazetoj, radio-aparatoj, afiŝoj, kinofilmoj kaj per propraj paroladoj antaŭ ofte freneze aplaŭdantaj aŭskultantoj. Lia fi-agitado kontraŭ la »bolŝevismo« kaj la »mondvasta judaro« preparis kaj pliakrigis la teroron fare de la Germanaj taĉmentoj tra la tuta Eŭropo. Laŭ Joseph Goebbels nek Judoj, nek Slavoj estis respektindaj homoj.

Jam jarojn Germanaj politikistoj akompanataj de sin mem samdirektigita gazetaro fi-agitas kaj mensogas aparte kontraŭ Ruslando; ilia maliceco similas al Joseph Goebbels. Pro aktuala kazo mi sendis jenajn leterojn kaj en la Germana kaj en la Rusa lingvo al la prezidento Vladimir Putin, al la ministro de eksteraj afero Sergej V. Lavrov kaj al la ambasadoro de Rusa Federacio en Germanujo, Sergej J. Netŝajev. (Samidenao Дмитрий Юрьевич Морозов tradukis Esperantan version en la Rusan lingvon, elkoran dankon!)


Ekscelenco!

Se mi ĝuste komprenas la mesaĝojn de »RT deutsch« kaj »Sputnik«, denove reprezentanto de Germanujo surmetis la ŝuojn de Joseph Goebbels por poste fi-agiti kontraŭ la honoro de Ruslando kaj malglori la memoron al la glora Ruĝa Armeo kaj ties mortaj herooj. Ĉi tiam fare de la Germana ambasadoro en Litovio, Matthias Sonn.

Kiel Vi, ankaŭ mi sentas indignon! Antaŭ ĉio, ĉar tiu ĉi okazaĵo daŭrigas longan ĉenon de similaj aferoj, pri kiuj – tiel mia konvinkiĝo – la honestuloj inter la Germanoj sentas plej profundan honton.

Ĉirkaŭ la kabineta tablo de la Germana registaro sidas krimuloj kiel priskribitaj en § 13 VStGB (Internacia Krima Kodo) kaj artikolo 8(bis) de la statuto de Internacia Puna Kortumo. La ordono »De Germana grundo eliru neniam denove milito!« estas for de la tablo. En 2017 estis enkondukita en Germanujo denove cenzuro nomita »NetzDG«. La urbestro de la Germana ĉefurbo estas laŭ informo de la Juda »Simon Wiesenthal Center« Judojn-malamanto (antisemito), Germanujo estas reprezentita ĉe Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj de Judojn-malamanto (antisemito), la ministro de eksteraj aferoj dungis Judojn-malamanton (antisemito) kiel konsilanton. La registaroj – de la federacio kaj landoj – regas super kaj kun la komunikiloj. Kritikantoj devas forlasi siajn oficojn. La gvidantino de Germanujo devigas Germanajn administraciojn fleksi kaj rompi Bazan Leĝon [anstataŭas konstitucion], kromajn leĝojn kaj internaciajn kontraktojn.

La plimultoj de opozicio kaj elitoj samdirektiĝis kaj preferas silenti, foje ili aplaŭdas aŭ akceptas ĉion ajn, kiel ekzemple pasintsemajne leĝon rajtigantan al la registaro regi ĉirkaŭ kaj kontraŭ Baza Leĝo [anstataŭas konstitucion].

… kaj Germanujo lokis denove tankojn nur 150 kilometroj antaŭ la urbo iam nomita Leningrado.

Ekscelenco, Germanaj politikistoj estas pupoj de »Wall Street« kaj »Pentagon«. Tie, trans la maro, oni timas ĉiun kunlaboradon inter Ruslando kaj Germanujo. Otto von Bismarck, genia Prusa kaj Germana politikisto, atentigis plurfoje al la neceseco de alianco inter Ruslando kaj Prusujo/ Germanujo. Kaj al la provoj fare de la malamikoj de Prusujo/ Germanujo kaj de la paco en Eŭropo subfosi tiun ĉi aliancon.

Jam jarojn sidas utilaj stultuloj komisiitaj de potenculoj de la mondo ĉirkaŭ la Germana kabineta tablo, kiuj ĵurrompinte perfidas la Germanan popolon kaj male servas al siaj veraj sinjoroj. Eblas, ke iu aŭ alia stultulo inter ili ne konscias pri tio. En Germanujo oni ne elektas politikistojn laŭ kapablo, sed laŭ lojaleco al la gvidantino, laŭ sekso kaj laŭ iuj aliaj ne-celtaŭgaj konsideroj.

La laŭdire de Josef Stalin eldirita frazo: »La Hitler-oj venas kaj foriras, sed la Germana popolo restas«, revenis nun en mian kapon.

Ekscelenco, mi konscias, ke Ruslando, ke la Rusa popolo kaj ke ankaŭ la Rusa registaro ne povas plue toleri tiujn ĉi daŭrantajn provokaĵojn sen koncerna reago. Sed bonvole konsideru, ke nek la Germana gvidantino Angela Merkel, nek ŝiaj partianoj vere agas en la nomo de Germanujo kaj la Germana popolo.

Mi deziras al Vi el profunda koro ĉion bonan!

Altestime!

PS: Mian plej altan estimon al Vi pro Via helpo kaj protekto, kiun ofertas Ruslando al la Usona heroo Edward Snowden, kiu pli multe meritas la Nobel-premion pri paco ol militkrimulo, kiu ja ricevis tiun premion.


Similtemaj artikoloj:

Berlino – Ĉu baldaŭ (denove) ĉefurbo de la antisemitismo? 2019-05-29 [ĉi tie]

Ĉu falsado de dokumentoj fare de la Germana ministerio de eksteraj aferoj? 2018-04-09 [ĉi tie]

Germanaj socialdemokratoj toleras antisemitojn en siaj vicoj, 2020-08-02 [ĉi tie]

Historioj de iu homo kaj iu ne-homo – aŭ inverse, 2016.11.13 [ĉi tie]

Krimo de agreso fare de Germanaj politikistoj, 2018-01-04 [ĉi tie]

Letero al la Belorusa ambasadoro en Germanujo, 2020-08-20 [ĉi tie]

Mi, Berlin-ano, sentas honton pro vi! 2017-04-05 [ĉi tie]

NATO-donaco okaze de la 8a/ 9a Majo al Ruslando: kroma provoko, 2019-05-08 [ĉi tie]

Partieca propagando antaŭ la Ruslanda ambasadorejo en Berlino, 2016-12-07 [ĉi tie]

Propagando kontraŭ Ruslando denove en la Germana televido, 2020-07-02 [ĉi tie]

Vero aŭ fi-agitado … samseksemuloj en Ĉeĉenujo (2a parto), 2017-04-24 [ĉi tie]

Malgraŭ mi ligis kelkajn artikolojn de Vikipedio Esperanta, mi urĝe avertas tute ne-kritike akcepti la enhavojn!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s