S-ano Franz Knöferl pledas, ke homoj, kiuj ne obeas la devigajn regulojn kadre de »COVID-19-a pandemio« kaj ne akceptos koncernan vakcinadon,
»estu la plej lasta[j] en la vico de ĉiuj, kiuj ricevu helpon pro la koroninfekto«. [ĉi tie]
Aliaj samideanoj samopinias. Tiel ankaŭ pluraj Germanaj juristoj, kuracistoj, politikistoj kaj sciencistoj. Vakcinitaj homoj ricevu specialan legitimaĵon kaj eble ankaŭ insignon por havi koncernajn privilegiojn! Kiel obeemaj civitanoj. Sub la nacisocialistoj la Judoj devis havi flavan Judan steleton sur la vesto por montri, ke ili ne apartenus al la »bonuloj«. Ĉu venos nun ripetado inversa?
Decaj kuracistoj ankaŭ en milito traktas egale amikon kaj malamikon, armeanojn de la propra kaj de la alia flanko. Sed COVID-19, pli ĝuste: la sen-paŭza stimulado de timo fare de politikistoj kaj ĵurnalistoj, farigas el homoj nun monstrojn. La amo al la proksimulo mortas.
Neniu elsendo de novaĵoj en radio kaj televido en Germanujo, kiu ne prezentas la plej aktualan nombron de novaj, kromaj infektitoj. Ĉi tiu bombado allogas pli kaj pli multajn timulojn al la flanko de la monstroj.
Fundamento de ĉio – la nombro de infektitoj kaj la sekvantaj decidoj fare de politikistoj – estas la rezultoj de la tiel-nomata PCR-testo. Ĉu oni povas konfidi al ĝi?
Portugala juĝejo en Lisbono »Tribunal da Relaçao de Lisboa« diris je la 11a de Novembro 2020: Ne! Nur kuracistoj rajtas fari diagnozon. La juĝistoj ĝenerale pridubis la fidindecon de la PCR-testo. La Portugala ministerio pri justico kaj Germanaj komunikiloj protestis: La juĝistoj ne havis la kompetenton eldiri tion.
Testoj de Germana futbalteamo montris, ke du el la futbalistoj havis la viruson. La tuta teamo sekve retiris sin el ĉampionado. Por konfirmi la rezulton oni poste ripete aplikis la PCR-teston … kaj nun du aliaj futbalistoj havis la viruson. Pro tio la tuta teamo iris en malsanulejon, por ke kuracisto testu: Neniu el la futbalistoj havis la viruson laŭ la tria testo. Bavaria sendostacio raportis tion kiel unu el pluraj ekzemploj. [ĉi tie]
Produktanto eksplicite avertas, ke la PCR-testo pruvas nenion, sed nur povas montri, ke la testita homo povus havi la viruson. La PCR-testo reagas pozitive, kiam la testita homo havas la viruson, eĉ en kvanto, ke li ne estas infekta, sed ankaŭ, kiam li iam havis sed ne plu havas la viruson. Tiel D-ro Tom Jefferson, Brita epidemiologo de la universitato de Oxford.
»Mi kredas, ke [la] nove eltrovita manio de testado estas reteno for de la laŭ-orda klinika medicino kiel ankaŭ for de la sana prudenteco de homo. Kaj ke ni estas atestantoj de triumfo de la konduto de grego – cetere ankaŭ multekosta.« [ĉi tie]
La Germana instituto »Robert Koch«, gvida ŝtata aŭtoritato pri la »COVID-19-a pandemio«, rekomendis urĝe, ke oni ne esploru kadavrojn de mortintoj pro COVID-19. Patologoj de la urbego Hamburgo en norda Germanujo sed malobeis ĉi tiun rekomendon. Ili ekkonis, ke neniu estis mortinta nur aŭ antaŭ ĉio pro COVID-19. La viruso estis male pliakriginta aŭ plifortiginta aliajn jam gravajn malsanojn. COVID-19 sole estis mortinta neniun.
Malgraŭ tio politikistoj kaj ĵurnalistoj asertas, ke ĉiuj homoj kun »pozitiva« rezulto kadre de PCR-testo estus infektitaj homoj kun la viruso COVID-19 en si. Ĉi tiu aserto estas evidente falsa! Cetere, la nombro da ĉiuj mortintoj en Germanujo dum la »COVID-19-a pandemio« egalas al la nombro en la tempo antaŭe, diras la universitato »Ludwig Maximilian«, Munkeno en Germanujo. Nenia altiĝo!
Responskonsciaj politikistoj estus pripensintaj – eble ankaŭ publike – ĉi tiujn faktojn antaŭ ol daŭrigi kaj akrigi la devigajn regulojn pro COVID-19. Rondoj da seriozaj sciencistoj pridisputus la ja evidente ne vere klaran situacion por trovi alternativojn. Kaj ĵurnalistaj, ja sendependaj ĵurnalistoj admonus la politikistojn kaj sciencistojn urĝe tiel agi. Sed tio ne okazas en Germanujo.
La regantaj politikistoj akceptas la opiniojn nur el malgranda rondo. Policistoj bategas en Berlino, ĉefurbo de Germanujo, kritikantojn. La enlanda sekreta servo de Germanujo observu kritikantojn. Cenzuristoj forviŝas artikolojn, filmetojn kaj komentojn de kritikantoj el Facebook, Twitter kaj YouTube. S-ino kanceliero D-ino Angela Merkel estis dirinta jam en Aprilo 2020, ke ŝi ne deziru disputojn pri sia politiko pro la »COVID-19-a pandemio«.
Mi estis riproĉinta al s-ano Franz Knöferl, ke li iras sur vojo al faŝismo, kiun li akre rifuzis:
»10 % stultuloj pensas, ke ili pravas, kiam ili mi[l]foje rakontas fusxojn«
La Germana ĵurnalisto kaj publicisto Sebastian Haffner (1907 – 1999) estis skribinta en 1967 jenan pri la faŝismo:
»Faŝismo signifas, laŭ-vorte, regado de bategoj. Faŝisma ŝtato estas ŝtato, kiu regas siajn subulojn per bategoj kaj ankaŭ tute malferme proklamas tion. Faŝisma partio estas partio, kiu volas la ŝtaton de bategoj. […]
Bategoj devas ĉiam okazi, kiam ne plu ekzistas argumentoj. Reganta klaso bezonas ŝtaton de bategoj ĉiam tiam, kiam ĝi ne povas plu rajtigi sian regadon per prudentkaŭzoj.
Sed la reganta klaso, kiu estas ja ĉiam malplimulto, ne povas bategi la plimulton de la regataj per siaj manikuritaj propraj manoj. Kiam ĝi volas starigi ŝtaton de bategoj, ĝi devas persvadi plimulton, almenaŭ grandan nombron, je batego. Tio ne estas tre malfacila. – ‘La homo’, diris Schopenhauer, ‘estas la bateganta besto.’ – Sed tio ankaŭ ne estas tute facila. La plej multaj homoj ŝatas bategi, sed kun malbona konscienco. Por forpreni de ili la malbonan konscion, oni devas stimuli koleron en ili: Dum kolero silentas la konscio, kaj la pasio bategi povas libere iri.
La faŝismo devas unue stimuli koleron, ĝi bezonas ĉiam internan malamikon, kiu ‘meritas la bategojn’. Kiu estu ĉi tiu malamiko? Evidente tiu, kiu minacas la regantan klason en ĝia rango; sed evidente ankaŭ ĉiu, kiu povas ekkoni kaj malkaŝi, ke ne plu ekzistas prudentkaŭzoj pri ĝia regado, ke ‘la imperiestro estas nuda’. (el »Faschismus und Kapitalismus« (faŝismo kaj kapitalismo) en la magazino »Konkret« (konkret’) n-ro 7 en 1967)
»Kial la kapitalismo povas esti unue liberala kaj devas poste fariĝi faŝisma, kaj je kiu punkto liberala kapitalismo ŝanĝigas al faŝisma kapitalismo? Tre facile: La kapitalismo povas esti liberala, kiam ĝi povas ankoraŭ rajtigita per prudentkaŭzoj, kaj devas fariĝi faŝisma, kiam tio ne plu estas la kazo Tiom-longe bonaj kaŭzoj ekzistas por ĝi, ĝi ne bezonas regi per bategoj; kiam ne plu argumentoj ekzistas, devas bategoj okazi.« (samloke)
Vi verŝajne konscias, ke ekzistas diversaj manieroj de bategoj, ne nur fizikaj. S-ano Franz Knöferl pledas apliki tiujn bategojn, ĝi pledas por ŝtato de bategoj, do por faŝismo. Ke li ne ekkonas tion, tute ne gravas.