Laŭ tasko de la registaro: Sciencistoj prognozas teruran evoluon

Germanaj gazetoj asertas, ke la Federacia Ministro de Internaj Aferoj Horst SEEHOFER estis komisiinta al sciencistoj skribi aparte dramecajn averto-tekstojn por timigi la civitanojn pro COVID-19.

Sciencistoj de la institutoj »Robert-Koch-Institut« (centra ŝtata aŭtoritato pri COVID-19), »Leibniz-Institut für Wissenschaftsforschung« kaj »Institut der Deutschen Wirtschaft«, de la fondaĵo »Stiftung Wissenschaft und Politik« kiel ankaŭ de pluraj universitatoj prognozis en la Marto 2020, ke milionoj mortus pro COVID-19, se la Germana registaro ne draste kaj vaste limigus la rajtojn kaj la liberecon de la civitanoj. Inter la tasko kaj la tekstoj pasis nur kvar tagojn.

La ŝtata sekretario en la ministerio de internaj aferoj Markus KERBER estis postulinta retpoŝte tekstojn, kiuj permesos »kromajn paŝojn de preventa kaj subprema maniero«. Ĝenerala celo estis »dezirata ŝoko« inter la Germanoj por pravigi daŭran »Big Data und Location Tracking« (kolekti datojn pri la civitanoj kaj ties movoj).

Evidente: Unue la deziro de la Germana registaro enkonduki ĝenan vivon, kaj nur poste la necesaj »sciencaj« pruvoj … laŭ tasko de la sama registaro.

La federacia ministerio de internaj aferoj longan tempon rifuzis respondi koncernajn demandojn de la Germana gazeto »Die Welt«. Fine decidis juĝejo por la ĵurnalistoj.

Konstantin KUHLE, liberaldemokrata parlamentano, kritikis tion:

»La scienco liveras konojn kaj la politiko decidas. Se la impreso kreskas, ke sciencaj konoj estas menditaj de la politiko por pravigi la propran agon, tio damaĝas la renomon de sendependa scienco kaj laŭ-faktan bataladon kontraŭ la pandemio.«

Li petis al komisio de la Federacia Parlamento esplori la aferon.

La vicestro de la liberaldemokratoj Wolfgang KUBICKI aldonis, ke oni tion atendus en »aŭtoritataj ŝtatoj«. Kiu disvastigas timon inter la homoj por pravigi la propran politikon, tiu endanĝerigas la demokratian ordonon.


Fontoj:

  • financial de la 10a de Februaro 2021 [ĉi tie]
  • Focus online de la 9a de Februaro 2021 [ĉi tie]
  • Frankfurter Rundschau de la 9a de Februaro 2021 [ĉi tie]
  • Junge Freiheit de la 9a Februaro 2021 [ĉi tie]
  • Welt de la 7a de Februaro 2021 [ĉi tie]

2 komentoj

  1. Ĉu por germanoj ne sufiĉas ŝoko pro amaso de enmigrintoj, kiuj ne volas labori, nek eĉ lerni la germanan lngvon, sed agrese trudas siajn kutimojn?

    Jam antikvaj romianoj kosilis: ĉiam serĉu, kiu profitas. Memkosto de unu masko estas duona cendo, sed po kiom oni vendas? Kiom da mono oni kolektas el monpunoj pro malobeo al absurdaj reguloj?

    Ŝato

    • Respondi al via rimarko estus vasta kampo. Permesu, ke mi faras nur kelkajn vortojn!

      La Germanoj aŭdas, legas kaj lernas ĉiam kaj ĉie, ke ili portas senmezuran historian kulpon pli grandan ol iu alia en la mondo. Pro ĉi tiu kulpo ni akceptas (devas akcepti) azilpetantojn (kiuj fakte ne rajtas ricevi azilon en Germanujo), rifuĝintojn (kiuj ne estas rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio), junaj viroj el Sirio (kiuj estas dezertintoj) ktp. Kiu kritikas tion, tiu estas ofendita kiel dekstrulo, faŝisto, fi-ulo, rasisto.

      Sed fakte la Germanoj lernis neniun el la historio. Denove ni akceptas, ke nia registaro militas – kontraŭ la internacia juro – en Bosnujo, Serbujo, Afganujo kaj Sirio. Ni toleras la propragandon – duon-veroj, mensogoj, trompoj – fare de ĵurnalistoj komissitaj de la registaro. Germanujo denove enkondukis cenzuron. La registaro nuligas diversajn bazajn rajtojn sen antaŭa disputo en la parlamento. Judoj forlasas Germanujon pro timo.

      Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s