Vikipedio Esperanta: Propaganda artikolo pri D-ino Angela Merkel

En Vikipedio Esperanta mi trovis kroman artikolon kun sufiĉe ja gravaj eraroj, nun pri s-ino kanceliero D-ino Angela Merkel. Denove kun kontribuoj de la s-anoj D-ro Ziko van Dijk, Ulrich Matthias kaj Thomas Pusch.

Je la komenco mi deziras atentigi, ke Vikipedio ĝenerale volas esti serioza enciklopedio. Sekve ĝi estu taksata laŭ siaj propraj mezuroj.

La menciita artikolo nomas la nunan oficon de D-ino Merkel: »ŝi estas kancelierino de Germanio«.

La Baza Leĝo (anstataŭas konstitucion) nur konas kancelieron, vidu la artikolojn 63 – 66 kaj 69. Oni povas bedaŭri, ke la aŭtoroj de la Baza Leĝo – la tiel-nomataj gepatroj – eble ne povis imagi, ke iam virino gvidos la registaron, aŭ oni povas trafe deklari, ke la nocio kanceliero validas por ambaŭ seksoj, do por viroj kaj virinoj. Tio ne vere gravas. Sed ni babilas pri konstitucia afero – ne pri iu recepto por kuko – kaj tiu postulas koncernan seriozecon ŝtato-juran.

En enciklopedio oni sekve apliku: s-ino kanceliero D-ino Angela Merkel.

La oficiala nomo de Germanujo estas Germane: Bundesrepublik Deutschland (BRD); en Esperanto: Federacia Respubliko Germanujo (FRG). Certe, estus spaco-raba – kaj iel troiga – ĉiam uzi la tutan, oficialan nomon de Germanujo, sed bonvole almenaŭ je la unua fojo en la teksto, do: s-ino kanceliero de la Federacia Respubliko Germanujo (FRG).

La artikolo atentigas, ke la junulino Angela Kasner membriĝis en »la socialisma junulara organiz[aĵ]o de GDR« Freie Deutsche Jugend (Libera Germana Junularo). Preskaŭ ĉiu junulo de GDR estis membro, sed ne ĉiu ido de pastro.

Ŝi ne magistriĝis, ŝi diplomiĝis.

La artikolo tekstas:

»Samjare [1978] ŝi rifuzis, kiam la ministerio pri ŝtata sekureco petis ŝin pri neoficiala kunlaboro. Ŝia ‘viktima akto’ de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj komunismo kaj ŝian aprobon de la Pola sindikato Solidareco«.

Tiu aserto kontraŭas ŝian engaĝiĝon kiel funkciulo de la junulara organizaĵo kaj la tute prisilentitan fakton, ke en 1974 ŝi studis ankaŭ en Moskvo kaj Leningrado, kiu nur eblis por studentoj sen ia dubemo pri la socialisma GDR kaj la regantaj komunistoj.

En 1989 D-ino Angela Merkel membriĝis en la nova, konservativa partio Demokratischer Aufbruch (DA) (Demokrata Ekmarŝo) kaj fariĝis en Februaro 1990 responsulino por la gazetaro de la partio. En Marto 1990 raportis la Germana magazino Der Spiegel (La Spegulo), ke la advokato Dieter Schnur, prezidanto de la partio, estis informinta pri siaj klientoj la ŝtatan sekurecan servon de GDR. Je la 4a de Aŭgusto 1990 la partio de D-ino Angela Merkel unuiĝis kun la Kristan-Demokrata Unuiĝo de GDR.

Du kromajn faktojn ankaŭ prisilentas la artikolo. (1) En 2003 kanceliero D-ro Gerhard Schröder, socialdemokrato, deklaris, ke Germanujo ne partoprenus la militon kontraŭ Irako ĉe la flanko de Usono, Britujo kaj aliaj landoj. D-ino Angela Merkel kiel frakcio-estrino de la kristanaj partioj en la federacia parlamento laŭte kaj akre protestis kaj postulis, ke Germanaj soldatoj partoprenos ĉi tiun atako-militon kontraŭ la internacia juro. (2) Je la 4a Decembro 2015 decidis la Germana Federacia Parlamento akcepti la proponon de s-ino kanceliero D-ino Angela Merkel partopreni la atako-militon – kontraŭ la internacia juro – en Sirio. Kontraŭ la volo de la plimulto de la Germana popolo.

Cetere, la fakulo pri konstitucia kaj ŝtata juro, Rupert Scholz, plurfoje kritikis la emon de D-ino Angela Merkel rompi partojn de la Baza Leĝo, aliajn Germanajn leĝojn kaj internaciajn traktatojn. Aliaj fakuloj, juristoj kaj eĉ juĝistoj, subtenas lin.

2 komentoj

  1. Kara Andreas, jxus mi legis vian novan kontribuon pri sinjora Merkel. Cxu vi jam provis kontakti membroj de Wikipedio pro tiu afero? Vi ja cxiam la fingro en la gxusta vundo.

    Antaux multaj jaroj mi provis plibonigi kelkajn artikolojn*wiki, tiam germanlingvaj, sed la tuta afero faris min ege malgxoja, cxar mi ekrekonis kiel la sistemo funkcias. Nuntempe mi nur uzas Wikipedion por klaraj aferoj kiel natursciencaj ktp.

    Hodiaux mi ne estis ebla SXATI vian artikolon. Kiam aperis la ensalutkampeto kaj mi provis enmeti mian nomon, la kampo malaperis cxiam.

    Alia demando, cxu vi povas vidi kiom da homoj legi vian blogon? Mi mem blogis dum kelkaj jaroj, sed sxajnis al mi ke estas tutvana okupo cxar preskaux neniam respondis. Ne tutvane, cxar mi mem lernis iom verki.

    Amike Jens

    Sent with [ProtonMail](https://protonmail.com) Secure Email.

    ‐‐‐‐‐‐‐ Original Message ‐‐‐‐‐‐‐

    Ŝato

    • Saluton, tre estimata samideano! Kara leginto! Post la unuaj kritikaj rimarkoj de mi pri fuŝaj artikoloj en Vikipedio Esperanta mi ricevis plurfoje la inviton, ke mi mem plibonigu la tekstojn. Sed ankaŭ mi aŭdis, ke mafio regas super partoj de Vikipedio, kaj ke redakti pli-malpli politikan artikolon estas kvazaŭ laboro de Sisifo. Antaŭ ĉio por komencanto.

      Mi opinias krome, ke ĝenerale la aŭtoro mem – kaj eble ankaŭ postaj kontribuintoj – responsas pri la teksto, pri ties laŭ-fakta vero, pri ties seriozeco, pri la tuta afero. Mi akre rifuzas la kreskantan tendencon resti sur mezkvanta nivelo!

      Kelkfoje mi estis skribinta rekte al aŭtoroj kaj kontribuintoj. (Multaj el ili ja evitas la lumon uzante fantazian nomon.) Mi ricevis apenaŭ respondon, sed ĝenerale indignigitan. Neniu – eĉ eminentuloj de la Esperanto-movado – pretis responsi pri la propraj tekstoj. Ke ili disvastigas duon-veron, malamon, malveron, propagandon tute ne gravis por ili. Du el ili pledis rekte por la rajto de fuŝado.

      Jes, WordPress “plibonigis” kelkajn aĵojn …

      Mian Germanlingvan retejon sekvas – laŭ WordPress – ĉirkaŭ 180 ŝatantoj (ili ricevas rektan mesaĝon perretan pri novaj artikoloj); sed momente mi ne scias, kie kontroli tion. Fakte mi ja uzas WordPress, sed mi ankoraŭ ne vere regas ĝin. La plej multajn reagojn mi ricevas per Facebook kaj Twitter, kie mi ĝenerale publikigas miajn tekstojn. Tie mi spertas sufiĉe multajn komentojn aŭ ricevas rektajn mesaĝojn.

      Mi prizorgis kelkajn monatojn retejon de BOJE (junaj esperantistoj en Benino). La retejo ricevis apenaŭ komentojn aŭ rektajn reagojn. Sed mi aŭdis el aliaj fontoj, ke la enhavo de la retejo estis kaŭzo por multaj, parte akraj disputoj inter Beninaj esperantistoj, en TEJO, UEA (Afrika Komisiono), diversaj aliaj Esperanto-asocioj, entreprenoj ktp. Aliaj retejoj rekomendis legi la tekstojn de BOJE, donacis signon, atentigis al la laboro de BOJE ktp. Sed preskaŭ neniu skribis rekte al la administranto de la retejo.

      Ĉu vi pretas informi vin iom pli pri vi?

      Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s