Esti je dispono de la Usona Imperio

Juna esperantisto, scivolema kaj evidente iel mondvaganto, atentigis en Facebook al artikolo en Vikipedio Esperanta pri la »Masakro de Srebrenico«. Kiu konas aliajn politikajn artikolojn en Vikipedio Esperanta, tiu verŝajne ne tre miras, ke ankaŭ tiu teksto estas fuŝa kaj pli propagandeca ol laŭ-fakta.

Kiu ne konas la historion de la Esperanto-movado, tiu eble ne scias la emon de multaj esperantistoj tra la jaroj flati al la regantoj. Ekzemple la Germana Esperanto-Asocio (GEA) disvastigis ŝovinisman propagandon kontraŭ la najbaroj de Germanujo. GEA pretis malmembrigi ĉiujn Judojn el siaj vicoj por esti ŝatata de la nacisocialistoj. Kiel la Germanoj, tiel ankaŭ mahometanoj provis silentigi, ke Judo estis kreinta la bazon de Esperanto. Kaj tiel plu.

La Universala Esperanto-Asocio (UEA) kongresis en 1933 sub la svastiko en la faŝisma (nacisocialisma) Germanujo kaj 1935 en la faŝisma Italujo. Post la Dua Milito oni ne pretis konfesi sian kulpon. Kaj hodiaŭ denove esperantistoj flatas al la potenculoj, nun ili preferas servi al la Usona Imperio.

La teksto »Masakro de Srebrenico« evidente celas diskrediti (malglorigi) Serbujon.

Traleginte la artikolon, mi enmanigis la libron »Illegale Kriege« (Kontraŭ-leĝaj militoj) de la Svisa sciencisto D-ro Daniele GANSER; la aŭtoro skribas ankaŭ pri la menciita masakro en Julio 1995.

Taĉmento de 300 Nederlandaj soldatoj estis komisiita de la Konsilantaro pri Sekureco protekti en Srebrenico 50’000 homojn kontraŭ 12’000 forte armitaj kaj spertaj Serboj. La Nederlandanoj estis novuloj, sen batalo-spertoj, nur malforte armitaj. La ĝusta nombro de la mortigitaj estas ankoraŭ kontestata; la koncerna komisiono de UN akceptis 7’000 ĝis 8’000 viktimojn. Laŭ la aŭtoro Alexander DORIN, Svisa publicisto, ĉi tiu nombro estas sen pruvoj kaj certe tro alta.

»El la fono la Usona Imperio direktis ĉion. Andreas Zumach [Germana ĵurnalisto kaj publicisto – ajp] malkaŝis, ke CIA kaj la Usona armea sekreta servo Defence Intelligence Agency (DIA) subaŭskultis la radio-komunikadon kaj telefonadojn inter la Bosna-Serba generalo Mladic kaj la ĉefo de la stabo de la Serba armeo, Momcillo Perisic, la plej alta armeano de prezidento Milosevic. ‘Dum ĉi tiuj interparoladoj per radiokomunikado kaj telefono estis planitaj kaj preparitaj la Serba atako kontraŭ Srebrenico en ĉiuj detaloj’, tiel Zumach. ‘Ankaŭ la celo de la atako – konkero de la urbo kaj la elpelado de sia islama loĝantaro – estis klare priparolitaj plurfoje.’ Antaŭ kaj dum la Serba atako senpilotaj Usonaj aviadiloj rondiris super Srebrenico kaj faris registraĵojn el la aero. Usono estis informita pri ĉio.«

»Illegale Kriege« (Kontraŭ-leĝaj militoj) de D-ro Daniele Ganser, eldonejo Orell Füssli 2016, p. 167

Serboj faris krimojn en la Bosnuja milito. Sed ankaŭ Kroatoj kaj la mahometana armeo mortigis brutale virinojn, infanojn kaj maljunulojn. Sed pri la krimoj fare de la aliancanoj de Usono la okcidentaj komunikiloj silentis. En la aŭtuno 1993 ili masakris inter 1’200 kaj 1’500 Serbajn civilulojn en la komunumoj Srebrenico kaj Bratunac.

La Nederlanda esploristo Cees Wiebes analizis la dokumentojn de la Nederlanda sekreta servo kaj deklaris poste, ke la informoj pri la Bosnuja milito estas tre unuflankaj, do partiaj. Li eltrovis, ke Usono kaj bonvenigis sendi UN-taĉmenton en Bosnujon kaj liveris samtempe armilojn al la mahometanoj en Bosnujo. Li konfirmis sekretan aliancon inter Pentagono [Usona ministerio pri militoj – ajp] kaj radikalaj islamaj grupoj.

La Germana Fondaĵo Esplorado de Paco kaj Konfliktoj resumis, ke la historio de la Balkana milito estas historio de la senpotencigo de la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj fare de NATO.

»UNO malgraviĝas al buroo de NATO.«

»Friedensgutachten 1996« (Ekspertizo pri la paco 1996) de Bruno Schock, eldonejo HSFK, p. 114

Kaj esperantistoj subtenas – denove – la endanĝerigon de demokratio, paco kaj vero. Tio estas honto!


Fontoj

  • »Friedensgutachten 1996« (Ekspertizo pri la paco 1996) de Bruno Schock, eldonejo HSFK, p. 114
  • »Illegale Kriege« (Kontraŭ-leĝaj militoj) de Daniele Ganser, eldonejo Orell Füssli 2016
  • »Intelligence and the War in Bosnia 1992 – 95« de Cees Wiebes, eldonejo LIT Verlag 2003
  • »Srebrenica: Die Geschichte eines salonfähigen Rassismus« (Srebrenico: la historio de akceptita rasismo) de Alexander Dorin, eldonejo Homilius Verlag 2010
  • »Was geschah wirklich in Srebrenica?« (Kio okazis vere en Srebrenico?) de Andreas Zumach, eldonejo Springer-Verlag 2013

3 komentoj

  1. Flanka (nur lingva) rimarko: legante la frazon „Dum ĉi tiuj interparoladoj per radiokomunikado kaj telefono estis planitaj kaj preparitaj la Serba atako kontraŭ Srebrenico en ĉiuj detaloj“’, oni ne scias, ĉu la temo kaj celo de tiuj interparoloj estis la planado de atako aŭ ĉu temas nur pri tempa koincido kun la planado – kiun do faris aliaj,ol la interparolantoj. La uzado de „dum“ en ĉi tiu frazo sugestas, ke veras ĉi tiu lasta interpreto. Mi do supozas, ke temas nur pri malĝusta uzado de „dum“ – karakteriza kutimo, ve, ne sole la redaktintoj de la frazo…

    Ŝati

  2. Nenio nova sub la suno. Parto el la esperantistoj ĉiam emas apogi la deĵorantajn potenculojn kaj lekis ties pugojn. Kaj la amaskomunikiloj kaj filmoj ĉiam montras, ke pri militaj krimoj en eksa Jugoslavujo kulpas nur la serboj. Nu, usonaj militkrimuloj neniam estas punataj.

    Ŝati

Lasu respondon al Petik János Nuligi respondon