Ĉu vi subtenas Covid-pasportojn?

Pli kaj pli multaj homoj aniĝas al unu el la du senkompromisaj taĉmentoj pri COVID-19. Unu taĉmento kredas al sia registaro, la alia apenaŭ. Ĉi tiuj frontoj ekzistas ankaŭ en Esperantujo.

Juna esperantisto el Ruslando, iama studento, merkatisto, uzanto de Linukso, ŝakludanto, kiu kapablas paroli en la Rusa, Angla, Germana, Islanda kaj en Esperanto, kiu publikigas en Facebook, Instagram, LinkedIn, Snapchat kaj Twitter, faris jenan demandon:

»Ĉu vi subtenas Covid-pasportojn: priveligioj al personoj kiuj ricevis vakcinon aŭ resaniĝis post la #kronviruso?
Kelkaj pensas, ke tio estas biologia neekvaleco, sed laŭ mi tio estas tute normala afero.«

Teksto de s-ano Roman Mutin en Twitter je la 15a de Februaro 2021

Mi protestis per la komento, ke li neglektas la homrajtojn. Li postulis koncernan klarigon. Lia bona rajto!

Germanaj ĵurnalistoj, Germanaj politikistoj, Germanaj sciencistoj kaj aliaj ordinaruloj disputas jam monatojn pri ekstraj ebloj, permesoj aŭ rajtoj por tiuj civitanoj, kiuj estas vakcinitaj. Kadre de tiuj disputoj kelkaj disputantoj uziĝas – kiel la juna Rusa esperantisto – la esprimon privilegioj.

Mi akre rifuzas, ke ni parolas pri privilegioj, kiam homoj libere promenas sen deviga masko antaŭ la vizaĝo, kiam familianoj vizitas unuj la aliajn aŭ kiam ili festas kune, kiam infanoj lernas kune en lernejo kaj poste ludas kune, kiam oni vizitas restoracion, koncerton, kinejon, friziston kaj vendejojn. Kiam mi iras tra mi propra lando, tiam mi ne havas privilegion, sed mi aplikas unu el miaj bazaj rajtoj.

Sed en la komento mi ne atentigis al miaj rajtoj laŭ la Germana Baza Leĝo (anstataŭas la konstitucion), sed mi parolis pri homrajtoj. Do, prenu mi en miajn manojn la Universalan Deklaron de Homrajtoj.

»Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaro validas same por ĉiuj homoj, sen ia ajn distingo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato. […]«

Elĉerpita el la Universala Deklaro de Homrajtoj en libro de Monda Asembleo Socia (MAS) de 2009, esperantigita de Vilhelmo Lutermano, artikolo 2

Laŭ mia konvinkiĝo, la »aŭ alia stato« signifas ankaŭ: ĉu vakcinita, ĉu ne vakcinita.

»Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.«

Elĉerpita el la Universala Deklaro de Homrajtoj en libro de Monda Asembleo Socia (MAS) de 2009, esperantigita de Vilhelmo Lutermano, artikolo 3

La disvolvado kaj testado de vakcinoj daŭras laŭorde kelkajn jarojn. Sed la vakcinoj kontraŭ COVID-19, eĉ tiuj surbaze de genetikaj solvoj, ricevis eksterordinarajn permesojn. Kaj la produktantaj entreprenoj ricevis la ĝeneralan liberigon de ĉiu responso kaj eblaj postuloj pri domaĝoj-kompensoj. La tuta risko trovigas sur la vakcinitaj civitanoj.

»Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ ia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaron, kaj kontraŭ ia ajn instigo al tia diskriminacio.«

Elĉerpita el la Universala Deklaro de Homrajtoj en libro de Monda Asembleo Socia (MAS) de 2009, esperantigita de Vilhelmo Lutermano, artikolo 7

Kio estas diskriminacio? La Universala Esperanto-Asocio (UEA) publikigis en 1984 prelegaron el la 65a Universala Kongreso en Stokholmo en 1980 pri tiu ĉi demando. Resumo: Sisteme maljusta konduto kontraŭ difinita homgrupo.

»Diskriminacio kontraŭ iu socia grupo estas rifuzi al ĝi rajtojn egalajn al tiuj, kiujn ĝuas aliaj sociaj grupoj.«

Elĉerpita el Diskriminacio – Prelegaro el la 65a Universala Kongreso de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio 1984, p. 12

La malo de »privilegioj« estas diskriminacio. Kiam unu grupo ricevas »privilegiojn«, la aliaj sociaj grupoj sekve estas iel diskriminaciitaj.

»Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de iu ajn ŝtato.«

Elĉerpita el la Universala Deklaro de Homrajtoj en libro de Monda Asembleo Socia (MAS) de 2009, esperantigita de Vilhelmo Lutermano, artikolo 13, n-ro 1

Kvankam Germanaj juĝejoj nuligis ne nur unu fojo koncernajn malpermesojn, la Germanaj registaroj provas ĉiam denove enkonduki limigojn moviĝi: Nur ĝis 15 kilometrojn ĉirkaŭ la propra loĝejo. Ne plu ol unu persono rajtas viziti alian. Kelkloke la civitanoj ne rajtas iri nokte tra sia urbo.

Bazo de ĉiuj malpermesoj estas la PCR-testo, kiu – laŭ Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) – pruvas sole nenion. Post unua pozitiva rezulto – tiel MOS – testu kuracisto denove, kaj nur kuracisto rajtas diagnozi COVID-19. Sed fakte en Germanujo flegistinoj, helpantoj, oficistoj, instruistoj kaj infanĝardenistoj faras diagnozojn. Kiu havis pozitivan rezulton ene de la pasintaj 28 tagoj kaj mortas – sen-grave pro akcidento, murdo aŭ pro aliaj kaŭzoj – estas statistike viktimo de COVID-19 en Germanujo. Grandega trompo kadre de statistiko! La nombro de mortintoj ne grandiĝis en Germanujo kompare al la tempo antaŭ COVID-19. Malgraŭ tiuj ĉi faktoj la registaro disputas pri privilegioj.

Mi konscias, ke la Universala Deklaro de Homrajtoj ne estas jure deviga interkonsento. Tamen ĝi estas grava mezurilo inter la popoloj. Pli kaj pli juĝistoj atentigas, ke la Germana registaro rompas la Bazan Leĝon kaj aliajn leĝojn. Mi opinias, ke Covid-pasporto rompas homrajtojn.


Fontoj:

  • Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Homrajtoj […], eldonejo Monda Asembleo Socia 2009 (esperantigita de Vilhelmo Lutermano)
  • Homaj rajtoj – Demandoj kaj respondoj, de Leah Levin, eldonejo Universala Esperanto-Asocio 1998 (esperantigita de Edmund Grimley Evans)
  • Diskriminacio – Prelegaro el la 65a Universala Kongreso de Esperanto, eldonejo Universala Esperanto-Asocio 1984

Aliaj artikoloj pri COVID-19 kaj la sekvoj:

  • Laŭ tasko de la registaro: Sciencistoj prognozas teruran evoluon, 2021-02-10 [ĉi tie]
  • Amo al la proksimulo estas morta, 2020-12-22 [ĉi tie]
  • Veritas liberabit vos (Johano 8:32), 2020-08-10 [ĉi tie]

Unu komento

  1. Denove trafa artikolo. Estas vere interese vidi, ke tre inteligentaj personoj ne kapablas rekoni tiajn simplajn aferojn. Eble via respondo helpas al li kompreni la pli grandan bildon de la tielnomata pandemio.

    Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s