Legitimilo de vakcinitoj por la tuta Eŭropa Unio post tri monatoj

La Germana gazetaro »Sächsische« (Saksa) raportis je la 26a de Februaro 2021 en sia retejo [ĉi tie]:

Merkel postulas legitimilon de vakcinitoj por la tuta Eŭropa Unio post tri monatoj

S-ino kanceliero [D-ino] Angela Merkel eliras de la premiso, ke la legitimilo de vakcinitoj por la tuta Eŭropa Unio ĝis somero povos esti finpreparita. »La politika postulo estas, ke oni tion dum la sekvontaj monatoj atingos, mi ja parolis pri tri monatoj«, diris la politikistino de la Kristana-Demokrata Unuiĝo de Germanujo je la ĵaŭdo post la per-videa pinta renkontiĝo de la Eŭropa Unio.

La oficiala atesto [la legitimilo de vakcinitoj – ajp] kreu la eblon, al vakcinitoj laŭ-kaze avantaĝojn permesi. »Ĉiuj hodiaŭ atentigis, ke tiu nun pro la malmulta vakcinado de la loĝantaro tute ne la temo estas. Sed oni ja devas prepari sin«, atentigis Merkel. Tio ne signifas, ke estonte nur rajtas vojaĝi, kiu posedas legitimilon de vakcinitoj. »Pri tio estas ankoraŭ tute ne faritaj politikaj decidoj.«

Michael Kappeler/ dpa-Pool/ dpa

En la sama eldonaĵo informas la gazeto sed jenan:

Günther: Legitimilo de vakcinitoj por enlandaj vojaĝoj imagebla

La ĉefministro de Ŝlesvigo-Holstinujo Daniel Günther konsideras permesi enlandajn vojaĝojn al jenaj civitanoj, kiuj sian COVID-19-vakcinadon povas pruvi per legitimilo de vakcinitoj. »Mi povas en ĉiu kazo imagi tion«, diris la politikisto de la Kristana-Demokrata Unuiĝo de Germanujo […] Post kiam al ĉiuj civitanoj venis oferto de vakcinado, oni povus responsi per helpo de tia legitimilo kromajn paŝojn de malfermo.

Carsten Rehder/ dpa

Ĉu la ĉefministro de Ŝlesvigo-Holstinio Daniel Günther kontraŭdiras al sia sampartiano s-ino kanceliero D-ino Angela Merkel? Pli verŝajne estas, ke li preparas la sekvontan paŝon de ŝi subpremi la civitanojn. »Pri tio estas ankoraŭ tute ne faritaj politikaj decidoj« ŝi ja diris.

Kiu ankoraŭ hieraŭ estis pretekstite malica propagando de teoriuloj pri konspiroj, hodiaŭ (aŭ morgaŭ) tio estas (aŭ estos) faktoj: Legitimilo de vakcinitoj por enlandaj vojaĝoj. Certe ne la lasta koncerna decido.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s