Fi-kampanjo kontraŭ samseksemuloj: Afrikaj kristanoj perfidas denove Dion

Esperantistoj kaj ankaŭ aliaj homoj de Afrikaj landoj raportas ofte pri malbonaj kondiĉoj en siaj landoj. Dume riĉuloj riĉiĝas pli kaj pli, malriĉuloj vivaĉas en pura mizero. Anstataŭ ke ili lernu, multaj junuloj devas gajni monon per helpanta laborado. Kuracistoj rifuzas malsanulojn pro mankanta mono. Koruptaj politikistoj perfidas la ordinarulojn. La malbonaj ecoj de la kapitalismo prezentiĝas pli akre en Afriko, ol ke ili regas ekzemple super Eŭropo.

Multaj Afrikanoj asertas, ke la blankulo kulpas pri ĉio. Eĉ la nunaj problemoj elkreskus el la erao de la koloniismo. Komforta elturniĝo!

Pri la samseksemo eĉ studentoj kaj akademianoj asertas, ke tiu ĉi »fiaĵo« venus de la blankulo, kaj la »decaj« Afrikanoj havus la rajton, ja la devon purigi sian kontinenton. Mi konscias, ke ankaŭ eklezioj subtenas tiun opinion; tiel-nomataj kristanoj perfidas Dion jam du mil jarojn.

En Februaro 2020 la Eŭropa Unio akceptis la »alian traktadon de samseksemuloj kaj hermafroditoj« en Afriko laŭ postulo de Afrika Unio. Samseksemaj negroj evidente ne gravas por la Eŭropa Unio.


naskita libera kaj egala

La organizaĵo »LGBT+ Rights Ghana« informis per Twitter, ke je la 24a de Februaro 2021 speciala taĉmento de la polico fermis la centron de la organizaĵo por samseksemuloj ktp en la ĉefurbo Accra. En Ganao koncerna leĝo malpermesas samseksamon inter viroj [arestado laŭ ĉapitro 6 artikolo 105 de la kriminala kodo], la socio ĝenerale malestimas samseksemulojn.

»Ĉi-matene nia centro estis invadita de la Nacia Sekureco; ĝis nun ni ne plu havas aliron al ĉi tiu spaco, kaj nia sekureco estas minacata […] Ni alvokas organizaĵojn pri homrajtoj kaj niajn aliancanojn kondamni ĉi tiun atakon kaj la krimojn el malamo, de kiuj ni estas viktimoj.«

Laŭ »LGBT+ Rights Ghana«, antaŭ kelkaj semajnoj kristanaj kaj islamaj komunumoj lanĉis kampanjon, por ke la ŝtataj aŭtoritatoj fermu ĉi tiun nur en Januaro malfermitan centron.

La posedanto de la domo, kie troviĝis la centro de »LGBT+ Rights Ghana«, Asenso Gyambi, asertis, ke li sciis nenion pri la uzintoj de siaj ĉambroj. Li ĝenerale ne pretas toleri tiajn agojn en sia proprietaĵo.


Fonto: Facebook-grupo LGTBI Africa [ĉi tie]

Koncernaj artikoloj:

  • Profunde malestimate: samseksemuloj en Afriko, 2018-11-08 [ĉi tie]
  • Kara juna samideano, 2017-12-28 [ĉi tie]

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s